Kojoto
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kojoto Canis latrans
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Canis latrans Say, 1823 |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La kojoto (Canis latrans signifas "bojantan hundon", ankaŭ preria lupo [1]) estas nearkt-neotropika membro de la (hunda) familio Kanisedoj kaj parenco de la hejma hundo. La kojoto estas indiĝena besto de Nordameriko, kaj oni trovas ilin nur en Nordameriko kaj Centra Ameriko (plejsude en Kostariko). Eŭropaj esploristoj unue renkontis ĉi tiujn kanisedojn dum iliaj vojaĝoj en la sudokcidento de Nordameriko. Ili foje kuniĝas en malgrandaj aroj sed kutime ĉasas sole. Kojotoj meze vivas ses ĝis dek jarojn. La vorto "kojoto" venas al Esperanto de la (meksika) hispana lingvo, kiu siavice pruntis ĝin de la navatla lingvo kie ĝi havis la formon (IPA /ˈkɔ.jɔtɬ/) kaj eble signifis "kantantan hundon".
Vidu ankaŭ [redakti]
- Alegan-altaĵaj arbaroj
- Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno
- Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj
Notoj [redakti]
- ↑ Sillero-Zubiri & Hoffmann (2004). Canis latrans. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05 May 2006. Datumara indiko por ĉi tiu specio enhavas klarigon kial konservado de ĉi tiu specio estas malplej zorgiga