Hundo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hundo
PolishScenthound-"NUTKA Klusujaca Sfora wl A.Balcerzak.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kaniso Canis

La Hundoj estas mamuloj, kiuj estas el la familio de kanisedoj (canidae), same kiel lupoj, vulpoj, kaj kojotoj. Kutime, la vorto hundo estas uzata en la signifo de dom-hundo (Canis familiarisCanis lupus familiaris). Ĝia bleko estas la Bojo.

Hundoj kaj homoj havas reciprokan interrilaton, kiu ekzistas de miloj da jaroj. La prahundo estis ĉashundo kiu helpadis al homo. Hundoj servas homaron per multaj manieroj. Ili estas gard-hundoj, ĉas-hundoj, kaj ŝafist-hundoj. Interrilatoj inter homaro kaj hundoj ofte havas fortajn emociajn ligilojn, inter ambaŭ. Do, hundoj estas tre popularaj hejm-bestoj, sendepende de utileco. La hundoj montras allogan konduton (beleco kaj ludemo de hundidoj, komunikemo, amaj rilatoj, ktp.) rilate homojn por sukcese atingi manĝaĵon, zorgon kaj eĉ dominadon.

Ili loĝas ĉie ajn kie loĝas ankaŭ homoj, do ŝajnas, ke tiu specio dependas de la homo. Oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 400 milionoj da hundoj tutmonde.

Temas pri la mamulo plej diversa, tio estas diferencoj inter rasoj estas enormaj, laŭ grando, ekzemple inter ĉihuahuo kaj dogoj, koloroj el blanko tra ĉiuj brunoj al nigro sen forgesi la ornamitajn dalmatojn, rapideco, kapablecoj, ktp. La homoj kombinis kaj miksis diversajn rasojn laŭ la intenco havi hundojn por diversaj utilecoj. Tiele estas hundoj por ĉaso (serĉado, flugigado, predokolektado, atakado, ktp.), gregogardado (ŝafkolektado, kondukado, predantodetektado, alarmado, ktp.), transportado, kurado, blindulgvidado, akompanado, ktp.

Cekin Kopf.jpg
Acerratownik.JPG

Ekde historia vidpunkto estas certa, ke la hundo devenas el la lupo (Canis lupus) kaj ke jam antaŭ la komenco de la agrikulturo la hundo akompanis la homon. Oni parolas inter antaŭ 15,000 ĝis 100,000 jaroj. Estas du teorioj eble kongruaj. Eble homoj kaptis kaj uzis lupojn kiel defendo aŭ por alia utileco, tiuj bestoj alkutimiĝis al homoj kaj iom post iom ŝanĝiĝis. La alia teorio diras, ke ekzempleroj de lupoj mem alproksimiĝis al homoj por profiti siajn restaĵojn. Ambaŭ povis okazi. Ĉiukaze temis pri reciproka historio de parazitismo: ambaŭ specioj uzis unu la alian. Ankoraŭ hundoj povas profiti el la homaj restaĵoj kaj homoj profitas el tiu parazitismo, ĉar temas pri purigado.

La lasta epizodo de la komuna vivo de hundoj kaj homoj estas la vivo en modernaj kaj troloĝataj urboj, kie la hundoj devas loĝi en malgrandaj etaĝoj. Kelkaj povas ĝui proksimajn parkojn, sed kelkaj ne. En multaj urboj, kie loĝas malpuraj kaj malkonsciaj hundoposedantoj, la stratoj iĝas malpuraj kaj plenaj je hundofekaĵoj.

Enhavo

[redakti] Astronomio


[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri hundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Wikiquote-logo.svg
« Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta. »
Wikiquote-logo.svg
« Vivi kun iu kiel hundo kun kato. »
Wikiquote-logo.svg
« Kolera kiel rabia hundo. »

[redakti] Referencoj

  1. [1]

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.idir.net/~wolf2dog/wayne1.htm
·  http://www.fci.be
·  http://www.mnh.si.edu/GeneticsLab/StaffPage/MaldonadoJ/PublicationsCV/Science_Dog_Paper.pdf
·  http://news.nationalgeographic.com/news/2004/02/0209_040209_dogsdogsdogs.html

Aliaj lingvoj