Ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉevalo
Mangalarga Marchador.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Specio: E. caballus
Equus caballus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ĉevalo (Equus ferus caballus[1][2]Equus caballus)[3] estas mamulo el la familio Ekvedoj kaj unu el du vivantaj subspecioj de Equus ferus. Ĝi estas membro de la grupo de Neparhufuloj. La ĉevalo evoluis dum ĉirkaŭ la pasintaj 45 al 55 milionoj da jaroj el malgranda multfingra besto al granda, unufingra animalo nuntempa.

Homoj uzas ĉevalojn por transporto kaj sporto, por distro kaj ĉevalvetkuro. Homoj komencis aldomigi ĉevalojn antaŭ ĉirkaŭ 4000 jarojn a.K., kaj ties aldomigo ŝajne disvastiĝis antaŭ 3000 jarojn a.K. Ĉevaloj de la subspecio caballus estas aldomigitaj, kvankam kelkaj aldomigitaj populacioj vivas en naturo kiel sovaĝiĝintaj ĉevaloj. Tiuj sovaĝiĝintaj populacioj ne estas veraj sovaĝaj ĉevaloj, ĉar tiu termino estas uzata por priskribi ĉevalojn kiuj neniam estis aldomigitaj, kiaj la endanĝerita Prĵevalski-ĉevalo, nome separata subspecio, kaj fakte la nura restanta vera sovaĝa ĉevalo.

La anatomio de ĉevaloj permesas ilin rapidiĝi por fuĝi el eblaj predantoj kaj ili havas bone disvolvigintan senton de ekvilibro kaj fortan fuĝ-luktan reagon. Rilate al tiu neceso fuĝi el predantoj en naturo estas ne kutima trajto: ĉevaloj kapablas dormi kaj stare kaj kuŝe. Ĉevalinoj portas sian idojn dum proksimume 11 monatoj, kaj la ĵus naskitaj ĉevalidoj povas stari kaj kureti tuj post nasko. Plej aldomigitaj ĉevaloj ektrejniĝas kun selo aŭ en jungilaro inter aĝoj de du kaj kvar. Ili atingas maturan plenkreskan disvolviĝon ĉirkaŭ aĝo de kvin, kaj havas averaĝan vivodaŭron de inter 25 kaj 30 jaroj.

Ĉevalrasoj estas iel dividataj en tri kategorioj bazitaj sur ĝenerala karaktero: spirite "varmsangaj" kun rapido kaj rezistemo; "malvarmsangaj", kiaj tirĉevaloj kaj kelkaj poneoj, taŭgaj por malrapida, peza laboro; kaj "mezsangaj", disvolvigintaj el kruciĝoj inter varmsangaj kaj malvarmsangaj, ofte fokuse al kreado de rasoj por specifaj rajdaj celoj, partikulare en Eŭropo. Estas pli ol 300 rasoj de ĉevaloj en la mondo nuntempe, disvolvigintaj por multaj diferencaj uzoj.

Ĉevaloj kaj homoj interagadas en ampleksa vario de sportaj konkurencoj kaj nekonkurencaj distraj celoj, same kiel por labora agado kia polica laboro, agrikulturo, distrado, kaj terapio. Ĉevaloj estis historie uzataj en militoj, el kio venas ampleksa vario de rajdaj kaj kondukaj teknikoj disvolvigitaj, uzante multajn diferencajn stilojn de rimenoj kaj metodoj de kontrolo. Multaj produktoj estas derivaj el ĉevaloj, kiaj viando, lakto, ledo, haroj, ostoj, kaj kuraciloj produktitaj el urino de gravedaj ĉevalinoj. Homoj havigas al aldomigiaaj ĉevaloj manĝon, akvon kaj ŝirmon, same kiel atenton el specialistoj kiaj bestokuracistoj kaj hufumistoj.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Skeleta sistemo[redakti | redakti fonton]

Diagram of a horse skeleton with major parts labeled.
La skeleta sistemo de moderna ĉevalo

La ĉevala skeleto havas averaĝe 205 ostojn.[4] Grava diferenco inter la ĉecala skeleto kaj tiu de homo estas la manko de klaviklo — la ĉevalaj antaŭaj kruroj estas ligitaj al la vertebraro (normale 51 vertebroj) per povega serio de muskoloj, tendenoj, kaj ligamentoj kiuj ligas la ŝultrojn al la torso. Ankaŭ la ĉevalaj kruroj kaj hufoj estas unikaj strukturoj. Ties kuraj ostoj estas proporciaj diference el tiuj de homo. Por ekzemplo, la korpoparto kiu ofte estas nomata ĉevala "genuo" estas fakte formata de la karpeaj ostoj kiuj korespondas al la homa pojno. Simile, la poplito enhavas ostojn korespondajn al tiuj de homaj maleolo kaj kalkano. The lower leg bones of a horse correspond to the bones of the human hand or foot, and the fetlock (incorrectly called the "ankle") is actually the proximal sesamoid bones between the cannon bones (a single equivalent to the human metacarpal or metatarsal bones) and the proximal phalanges, located where one finds the "knuckles" of a human. A horse also has no muscles in its legs below the knees and hocks, only skin, hair, bone, tendons, ligaments, cartilage, and the assorted specialized tissues that make up the hoof.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Irmanieroj de ĉevaloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Irmanieroj de ĉevaloj.

Irmanieroj de ĉevaloj estas la diversaj rapidoj kaj taktoj, laŭ kiu ĉevaloj moviĝas. Ĉevalveturistoj (rajdantoj, fiakristoj kaj similaj) distingas diversajn irmanierojn. La "naturaj" ĉevalaj irmanieroj estas la bazaj tri (paŝado, troto kaj galopo), kiujn ĉiu ĉevalo instinkte uzas.

Aliaj irmanieroj devas esti lernataj de la ĉevaloj: kelkaj ĉevalrasoj uzas ilin pli facile ol aliaj. Ankaŭ la rajdanto devas lerni, adapti siajn movojn al ĉiu el la diversaj irmanieroj de la ĉevalo.

Vortotrezoro[redakti | redakti fonton]

Estas etenda, speciala vortotrezoro uzata por priskribi ĉeval-rilatajn konceptojn, kovranta ĉion el anatomio al vivepokoj, grando, koloroj, markoj aŭ makuloj, rasoj, movmanieroj, kaj kutimaro.

Ĉevaloj henas, baŭmas, prancas, kalcitras, trotas, galopas, amblas, falĉas (duonronde movas piedon). Rondira turno trudata de la rajdanto estas volteo. Ĉevaloj facile ektimas, teruriĝas kaj panikita grego stampedas (forkuregas en angora tumulto obsedita de horora frenezo). Oni dividas ĉevalojn laŭ uzeblo (batalĉevalo, kurĉevalo, rajdĉevalo, selĉevalo, ŝarĝoĉevalo, tirĉevalo), laŭ koloroj (blankulo, nigrulo, brunulo, makululo) kaj ĉefe laŭ rasoj (araba, angla, lipicana ktp.). Ĉevalbleko estas heno.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La bredataj ĉevaloj devenas el sovaĝa ĉevalo (Equus przewalskiiEquus ferus), formortinta estas tarpano. Popularaj ĉevaloj el aventuraj romanoj estas malaltaj harditaj preriaj mustangoj, fakte sovaĝiĝintaj breditaj ĉevaloj forkurintaj de siaj mastroj. Ŝatataj malgrandaj ĉevaloj estas poneoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ĉevalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[6]:

  • Citaĵo
     Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. 
  • Citaĵo
     Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. 
  • Citaĵo
     Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. 
  • Citaĵo
     Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas. 

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grubb, P. (2005). "Order Perissodactyla". In Wilson, D. E.; Reeder, D. M. Mammal Species of the World (3rd ed.). Johns Hopkins University Press. pp. 630–631. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494. [1] Konsultita la 27an de aprilo 2015.
  2. International Commission on Zoological Nomenclature (2003). "Usage of 17 specific names based on wild species which are pre-dated by or contemporary with those based on domestic animals (Lepidoptera, Osteichthyes, Mammalia): conserved. Opinion 2027 (Case 3010)", gazeto : Bull. Zool. Nomencl., volumo : 60, numero : 1, paĝoj : 81–84  
  3. ĉevalo en vortaro.net
  4. Evans, J.. (1990). The Horse, Second, New York, NY: Freeman. ISBN 0-7167-1811-1. OCLC 20132967. 
  5. Ensminger, pp. 21–25
  6. [2]