El Greco

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de maljuna viro (aŭtoportreto)
Ĉ. 1595/1600, 52,7 x 46,7 cm
Metropolitan Museum of Art, Novjorko
La Natividad (Nasko), El Greco, en Illescas.
La Virgen de La Caridad (Karitata Virgulino), El Greco, en Illescas.
La Anunciación, El Greco, en Illescas.
La Coronación (Kronigo), El Greco, en Illescas.
Sankta Ildefonso, El Greco, en Illescas.

El Greco, esperante "La Greko", (naskiĝis en 1541 – mortis la 7-an de aprilo 1614) estis pentristo, skulptisto kaj arkitekto de la hispana Renesanco. Li kutime subskribis siajn pentraĵojn per la grekaj literoj de sia kompleta nomo Doménicos Theotokópoulos, tiel demonstrinte sian grekan devenon.

El Greco naskiĝis en Kreto, kiu tiutempe apartenis al la Respubliko de Venecio. Je la aĝo 26, li vojaĝis al Venecio por studadi, samkiel multaj junaj Grekoj de tiu periodo. En 1570 li transloĝiĝis al Romo, kie li kreis atelieron kaj pentris serion da verkoj. Dum sia restado en Italio, El Greco pliriĉigis sian stilon per elementoj rilate al manierismo aŭ al la Venecia Renesanco. En 1577 li elmigris al Toledo, en Hispanio, kie li loĝis kaj pentris ĝis sia morto. En Toledo, El Greco ricevis plurajn gravajn komisiojn kaj realigis siajn plej famajn verkojn.

La patosan kaj tre ekspresionistan stilon de El Greco liaj samtempuloj rigardis tute mirkonsternite, sed ĝi finfine ĝuis sukceson dum la 20-a jarcento. El Greco estas rigardita kiel pioniro kaj de ekspresionismo, kaj de kubismo, dum liaj verkoj kaj personeco inspiris poetojn kaj verkistojn kiel Rainer Maria RilkeNikos Kazantzakis. Laŭ modernaj kritikistoj, El Greco estas artisto tiel individua, ke li apartenas al neniu arta movado.

Plej famaj verkoj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Interreta galerio pri arto - Web Gallery of Art, angle