Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Toledo (apartigilo)


Toledo
hispane: Toledo
urbo
Toledo Skyline Panorama, Spain - Dec 2006.jpg
Panoramo de Toledo
Bandera de Toledo.svg
Flago
Escudo de Toledo.svg
Oficiala nomo: Toledo
Lando Flago de Hispanio  Hispanio
Duoninsulo Iberio
Provinco Provinco Toledo
Komunumo Kastilio-Manĉo
Historia regiono Kastilio
Memorindaĵoj
Rivero Taĵo
Situo Toledo
 - alteco 529 m s. m.
 - koordinatoj 39°51′23″N 04°01′30″W  /  39.85639°N, 4.025°U / 39.85639; -4.025 (Toledo)
Areo 232,1 km² (23 210 ha)
Loĝantaro 80 810 (2008)
Denseco 348,17 loĝ./km²
Transprenita 193 a.K.
Urbestro Emiliano García-Page (PSOE)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 45001-45009
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia urbo de Toledo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1986 (#10)
Numero 379
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Toledo, Spain
Retpaĝo: www.ayto-toledo.org

Toledo estas urbo de Hispanio, situanta en la centra ebenaĵo de tiu lando. Ĝi estas la ĉefurbo kaj de la aŭtonoma regiono Kastilio-Manĉo kaj de la samnoma provinco. Krome la municipo estas konsiderata unuope kiel komarko laŭ la divido fare de la Diputación Provincial de Toledo (provinca municiparo)[1], kvankam el vidpunkto pure geografia la urbo estas aliro al la natura komarko de La Sagra, kiu tradicie estis konsiderata kiel komencanta ĉe la propra enirejo al la urbo.[2]

Toledo estas konata kiel «Imperia Urbo» ĉar estis ĉefa sidejo de la kortego de Karlo la 1-a kaj ankaŭ kiel «la urbo de la tri kulturoj», ĉar ĝi estis loĝata dumlonge de kristanoj, judoj kaj islamanoj.

Ĝi situas ĉe la rivero Taĵo je ties dekstra flanko, sur monteto ĉirkaŭ cent metrojn alta super la rivero, kiu ĉirkaŭas ĝin baze, formante markatan meandron. La urbo havas disan formon havante kvartalojn tre malproksimajn el la ĉefa domarkerno: nome tiu de Azucaica (nedubebla araba nomo), ĉe la dekstra flanko de la rivero kun deveno el antikva submunicipo de la urbo, distas ĉirkaŭ 7 km de la urbocentro, dum tiu de Santa María de Benquerencia, situanta preskaŭ antaŭ la menciita ĉe la maldekstra flanko de la Taĵo, situas sian centron je 8 km el tiu de la urbo.

La historio de la urbo datiĝas el la Bronzepoko. Ĝi estis grava centro karpetana ĝis ties konkero fare de romianoj en 193 a. K. Troviĝas ankoraŭ diversaj restaĵoj de la romiaj epoko kaj aktiveco en la urbo, kiaj la akvedukto aŭ la cirko. Post la invadoj fare de ĝermanoj, la urbo iĝis dum la epoko de Leovigildo ĉefurbo, kaj poste, ĉefa eklezia sidejo, de la Visigota Regno. En 711 Toledo estis facile konkerata de la islamanoj estrataj de Tarik ibn Zijad. Dum la islama hegemonio, la antikva visigota ĉefurbo karakteriĝis pro sia kontraŭstaro kaj unuopeco, precize en la epoko de la Tajfo de Toledo. La kristana reĝo Alfonso la 6-a konkeris la urbon en 1085. Dum la Moderna epoko la urbo elstaris kiel sidejo de la Katolikaj Gereĝoj kaj pro sia partopreno en la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Post la movigo de la kortego al Madrido en 1563 la urbo ekdecadenciĝis, ĉefe pro la tiama ekonomia krizo. Jam en nuntempa epoko, Toledo kaj pli precize ties alkazaro iĝis simbolo de la Hispana Enlanda Milito dum la sieĝo de la alkazaro fare de la respublika flanko. En 1983 ĝi iĝis ĉefurbo de Kastilio-Manĉo, kaj plurestis ĉefurbo de la provinco samnoma.

Tradicie la industrio metalurgia estis la ekonomia bazo, ĉefe pro la fabrikado de glavoj (nun kiel suveniro) kaj tranĉiloj. Aktuale la majoritato de la populacio dediĉas sin al sektoro serva, kaj estas ankaŭ granda nombro de senlaboruloj. Pri infrastrukturoj, la urbo havas diversajn ŝoseojn, inkluide la Aŭtovojon Madrido-Kordobo (paga). Ekzistas linio de fervojo altrapida kiu konektas Toledon kun Madrido en malpli da duonhoro. Estas ankaŭ diversaj infrastrukturoj de sanservoj, inklude gravegan Nacian Hospitalon de Paraplegiuloj, aliajn sportajn kaj militistajn, kia la Altlernejo de Infanterio. Pri sporto, ekzistas diversaj teamoj de futbalo, korbopilko, manpilko, atletismo, naĝado kaj aliaj sportoj.

Pri kulturo Toledo ĝuas de nombraj interesaĵoj kaj estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987. Inter tiuj elstaras la Monaĥejo de Sankta Johano de la Reĝoj, de stilo izabela gotiko de la 15a jarcento, kaj la Katedralo de Sankta Maria, de stilo gotika de la 13a jarcento. Toledo estis ankaŭ naskiĝloko aŭ loĝejo de famaj artistoj kiaj Garcilaso de la VegaEl Greco inter multaj aliaj.

Pro la prestiĝo kaj ĉefurba kaj monumenta de la urbo, la nomo Toledo estis uzata ankaŭ por aliaj urboj nome kvin urboj de Usono, en la ŝtatoj de Ohio, Ilinojso, Oregono, Iovao kaj Vaŝingtonio; krom aliaj sep de Kanado, Belizo, Brazilo, Portugalio, Kolombio, Filipinoj kaj Urugvajo kaj kvar lokoj pliaj ene de Hispanio en la provincoj de Huesca, Orense, Asturio kaj Tenerife.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La plej antikva skribita dokumento kie aperas la nomo Toletum estas en la verko de la historiisto romia Tito Livio, laŭ kiu Toletum devenus el Tollitum, kiu iĝus Tollitu, Tollito, Tolleto, Tolledo ĝis iĝi Toledo. Ties signifo estus "levata, alte". Martín Gallego adoptas la version pri "la duoblaj turnoj de la ĉirkaŭanta rivero". La verkisto de la 12a jarcento, Abu' Ab-Din al-Ajubi', asertas ke طليطلة Tulajtulah signifas "la gaja", sen plu klarigi. La diversaj historiaj nomoj uzitaj por la urbo estis la jenaj: en latino Toletum; en araba, طليطلة Tulajtulah; en judhispana, טולדות Toldoth; kaj en mozaraba, Tolétho. Laŭ la profesoro G. Tejada Álamo, "Tol(l)itum" estus diminutivo de la latina vorto "tol(l)ium-(-ius)" devena el "tolus"-("tolos" en greka) = monteto, kvankam ĝi povus aludi ankaŭ al la meandro aŭ turno cirkla, devena el la hindeŭropa radiko "tol(l)" = "ronda aŭ cirkla".[3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Toledo
Magnify-clip.png
Toledo

La urbo de Toledo troviĝas en centra Hispanio je 71 km de la ĉefurbo de Hispanio, nome Madrido. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Bargas, Olías del Rey, Mocejón, Rielves, Albarreal de Tajo, Almonacid de Toledo, Guadamur, Polán, Argés, Cobisa, Burguillos de Toledo kaj Nambroca en la provinco de Toledo kaj Aranjuez en la Provinco de Madrido.

Nordokcidente: Rielves Norde: Bargas, Olías del Rey kaj Mocejón Nordoriente: Aranjuez
Okcidente: Albarreal de Tajo, Dehesa de Daramezas (Guadamur) kaj Polán Rosa de los vientos.svg Oriente: Almonacid de Toledo kaj Aranjuez
Sudokcidente Guadamur Sude: Guadamur, Argés, Cobisa, Burguillos de Toledo kaj Nambroca Sudoriente: Nambroca

La etendo de ties municipa teritorio estas de 232,1 km² kaj ties alteco super marnivelo estas de 529 msm. Estas ĉefurbo de la samnoma provinco kaj de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Manĉo. Krome ĝi estas konsiderata unuope kiel komarko en la divido farita de la Diputación Provincial de Toledo (provinca municiparo).[1]

Formiĝo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo ĝenerala de Toledo.

La antikva kerna domaro de la urbo estas situanta ĉe la dekstra bordo de la rivero Taĵo, sur monteto centmetre alta ĉe la rivero, kiu tuŝas ĝin baze, formante markatan meandron konatan kiel torno del Tajo (taĵa turniĝo). La parto kiun tiu meandro ne fermas estas la ununura natura enirejo de la urbo, sur kiu oni konstruis la ŝoseojn kiuj ligas ĝin kun Madrido kaj Ávila.

Ekde mezo de la 19a jarcento ekis etendo de la urbo ekster la muregoj; unua ĉe la ĉirkaŭoj de la fervoja stacio por eksplodi definitive el fino de la 1940-aj jaroj tra la valo de la Taĵo, per la konstruo de la Poblado Obrero (laborista vilaĝo)[4] de la Fábrica Nacional de Armas (nacia fabriko de armiloj) kaj ĉefe laŭ la akso kiun formis la ŝoseo N-403. Ekde komenco de la 1960-aj jaroj akceliĝis tiu etendo al la valo, per de la konstruo de la nova hospitalo.

En la 1970-aj jaroj, per la kreado de la domaro Polígono de Descongestión de Madrid (nuna kvartalo de Santa María de Benquerencia) komencas la etendo de la urba domaro sekve de la maldekstra bordo de la rivero ĉe la ŝoseo N-400, ĝis iĝi la plej loĝata kvartalo de la tuta municipo.

Aktuale la municipo de Toledo havas tre disan figuron, ĉar ekzistas kvartaloj tre separataj de la ĉefa kerno de la urbo danke al ampleksaj malfermaj spacoj, kiel ĉe la kvartaloj de Santa María de Benquerencia aŭ Azucaica, antikva submunicipo situanta ĉe la dekstra bordo de la Taĵo, kiuj estas separataj de la urbo je ĉirkaŭ 6 km. La disvolvigo de la periferiaj kvartaloj kaŭzis samtemepe iompostioman abandonon de la antikva enmurega spaco per translokiĝo de la populacio al la novaj kvartaloj naskitaj ekde la 1960-aj jaroj.

Arabstila Puerta del Sol (Sunpordego).

Aktuale la urbo de Toledo estas strukturata en kvar distriktoj kiuj integras la diversajn kvartalojn,[5] laŭ la jena formo:

1. Distrikto de la Casco Histórico (historia kerno)

1. Kvartaloj de la interna zono limigita de la muregoj de la historia kerno de Toledo.
2. Antequeruela–Covachuela.
3. Zono de Cigarrales kaj Cerro de los Palos (akridejoj kaj monteto de fostoj).
4. San Martín.
5. Azucaica, Urbanizaĵo Casa de Campo

2. Distrikto de Santa Bárbara

6. Santa Bárbara.

3. Distrikto de Santa María de Benquerencia (Poligono)

7. Santa María de Benquerencia, rezideja areo.
8. Santa María de Benquerencia, industria areo.

4. Distrikto Centro-Nordo

9. San Antón-Avenida de Europa.
10. Palomarejos.
11. Santa Teresa-Reconquista.
12. Vega Baja, San Pedro el Verde kaj Circo Romano.
13. Buenavista.
14. Urbanizaĵoj Valparaíso, La Legua kaj Cigarrales de Vistahermosa (akridejoj de belvidejo).
15. Urbanizaĵo Tres Culturas-Finca Buenavista.
16. Urbanizaĵoj La Bastida, San Bernardo, Montesión kaj Olivar de los Pozos (olivarbaroj de la putoj).

El ĉiuj nur la du unuaj troviĝas ene de la antikva enmurega areo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Toledo estas ĉefe mediteranea, sed iom kontinenta, pluvas tre malofte (ĉefe dum printempo kaj aŭtuno, kun granda nepluveco kaj temperaturo osciladanta dum somero. Temperaturo estas malvarmeta dum vintro, kun oftaj frostoj, kaj varma dum somero, ĝiaj maksimumoj superas 40 °C. En 2007, Toledo estis la tria urbo plej sunhava de Hispanio, kun 3.040 horoj de suno, laŭ informoj de la Instituto Nacional de Estadística (nacia instituto de statistiko).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vido al Toledo

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

La unua fiksa setlejo nun konata en la urbo estas serio de kastroj, sur kiuj poste stariĝis la enmurega urbo de keltiberoj, unu el la plej gravaj centroj de karpetanoj. Unu el tiuj unuaj setlejoj troviĝas sur la Cerro del Bú (monteto de la maldekstra bordo de la rivero Taĵo), el kiu oni atingis nombrajn restojn per realigataj elfosaĵoj, observeblaj en la aktuala Muzeo-Hospitalo de Sankta Kruco, en Toledo.

En la jaro 193 a. K. kaj post granda rezisto, la romiano Marko Fulvio Nobilior konkeris la urbon. La romianoj rekonstruis ĝin kaj nomigis ĝin Toletum, en la provinco de Karpetanio. La urbo disvolvigis gravan industrion el fero, kiu permesis al ĝi al stampi monerojn. La areo kie estis la urbo spertis grandan romiigon, kiel montras la nombraj restoj de romiaj vilaoj, ĉefe ĉe la bordoj de la Taĵo.

La romianoj lasis nombrajn spurojn, kia enorma akvedukto, el kiu konserviĝas nur la bazoj ambaŭflanke de la Taĵo, romia ŝoseo, parto el kiu videblas ĉe la deklivoj de la montetoj de la maldekstra bordo de la rivero, kaj cirko (ĉevalkurejo), situanta ĉe publika parko kaj nur parte elterigita. Ekzistas aliaj multaj spuroj kiuj spite la perdosupozon ĉe multaj kazoj, ege probablas ke troviĝas subgrunde de la urbo, kia la teatro (ĉe la loko de la cirko aktuale okupata de lernejo), la amfiteatro (ĉe la kvartalo de Covachuelas), grava akvokonduka infrastrukturo (kia la restoj ĉe la pordo tra kiu oni aliras al la moskeo nune de la Kristo de la Lumo), nombraj ŝoseoj (kiaj tiuj ĵuse trovitaj je ĉ. 7 m sub la ĝardeno de la menciita moskeo), same kiel varmobanejoj, vilaoj ktp. Menciindas ke plej parto de tiuj historiaj konstruaĵoj estis poste demuntitaj, kaj iliaj ŝtonoj estis reuzataj por la konstruado de aliaj konstruaĵoj kaj por la murego, sed ĉiukaze granda arkeologia riĉaĵaro troviĝas ankoraŭ subgrunde.

Mezepoka historio[redakti | redakti fonton]

En la Alta Mezepoko ĝi estis ĉefurbo de la visigota reĝlando de Hispanio. Dum la regado de la kastiliaj reĝoj, Toledo estis la sidejo de la fama Instituto de Tradukistoj (Tradukskolo de Toledo), ponto inter la diversaj kulturoj de la Mezepoko.

Ornamaĵo en la juda sinagogo.

Post la unuaj ĝermanaj invadoj, oni rekonstruis la antikvan muregon cele al defendo; tamen en la jaro 411 la urbo estis konkerita de la alanoj, kiuj siavice estis venkitaj de la visigotoj en la jaro 418. Post venki sian rivalon Agila, Atanagildo starigis sian kortegon en la urbo kaj poste, dum la epoko de Leovigildo, ĝi iĝis ĉefurbo de la regno hispangota kaj en arkiepiskopejo, per kio ĝi akiris gravecon kaj civilan kaj religian (kiel montris la Koncilioj de Toledo). Proksime de Toledo, en la vilaĝo de Guadamur, troviĝis la Trezoro de Guarrazar, elstarega aro de ornamaj kronoj de la reĝoj de visigotoj.

En la jaro 711 Toledo estis konkerita de Tarik ibn Zijad kaj metita al islama hegemonio. La konkero de la urbo estis farata facile, pere de kapitulaco, ĉar granda parto de la loĝantaro estis fuĝinta.[6] La araboj nomigis ĝin Tulaytula (en araba طليطلة).

La hegemonio de mozaraboj en la loĝantaro igis ĝin tuje konstanta zorgigo por la ĉefurbo de Kordovo. En 797 (laŭ Claudio Sánchez-Albornoz, en 807 kaj 800 laŭ aliaj fontoj), dum la emirlando de Alhakamo la 1-a, eksplodis insurekcio kontraŭ Kordovo. La emiro sendis la muladion de Huesca, nome Amrús ben Yusuf (nome Amorroz en la kristanaj kronikoj) por submeti la urbon. Amrús nuligis la lokajn muladiojn per konata epizodo, kiam li invitis ĉiujn el ties gravuloj al bankedo en la palaco de la guberniestro kaj ekzekutistoj unu post unu fortranĉis ties kolojn sendonte la kadavraĵojn al fosaĵo (kiu nomigis la epizodon). Tiele la emiro sukcesis submeti portempe la toledan popolon. Tamen tiu reinsurekciis en 811 kaj en 829, post lia morto.

Alfonso la 6-a en pentraĵo de la 12a jarcento en la Katedralo de Santiago de Compostela.

Fine Abd ar-Rahman la 3-a finigis la longdaŭran ribeladon de Toledo en julio de 932, post sieĝo dujara, submetante ĝin al kaliflando kordova. Post la falo de tiu kaliflando en la 11a jarcento, Toledo iĝis grava regno laŭ la nomo de Tajfo de Toledo, kiu tamen devis pagi impostojn al la reĝoj de Kastilio por pluhavi sian sendependon.

La 25-a de majo de 1085, Alfonso la 6-a eniris en Toledo, laŭ interkonsento kun la reĝo de la Tajfo kiu regis ĝin. Laŭ la kapitulaca interkonsento, la kastili-leona reĝo submetas la regnon, kontraŭ garantio por la islamaj loĝantoj pri sekureco de personoj kaj havaĵoj. La reĝo permesis proprajn foruojn al ĉiu ekzistanta minoritato: mozaraboj (Toledo estis grava mozaraba centro, kun propra katolika liturgio, kiu konserviĝis, islamanoj kaj judoj, poste unuigitaj fare de Alfonso la 7-a en la Foruon de 1118. Post la kapitulaco de la urbo, okazis la plej progresa periodo de Toledo, de granda kultura, socia kaj politika gravo. La Tradukskolo de Toledo, floranta dum la 12a jarcento kaj 13a jarcento, krom nombraj verkoj kaj civilaj kaj religiaj, kiuj poste estos gravaj por la futuro.

Post la kapitulaco, oni toleris la praktikojn religiajn de la juda kaj islama komunumoj, sed tiu toleremo ne daŭris multe da tempo. La kristanoj konstruis la novan katedralon sur la granda moskeo, kiu siavice stariĝis sur la antikva visigota katedralo.

En 1162 la urbo estis konkerata de la reĝo Ferdinando la 2-a (Leono), dum la komplika periodo de la antaŭadolteco de Alfonso la 8-a (Kastilio). La leona reĝo nomumis Fernando Rodríguez de Castro "el Castellano" (la kastilia), membro de la familio de Castro, guberniestro de la urbo. La urbo de Toledo restis sub povo de leonanoj ĝis 1166, kiam ĝi estis rekuperata de la kastilianoj.[7]

Dum la kastilia enlanda milito Toledo luktis ĉe la flanko de Pedro la 1-a kaj, post suferi longdaŭran sieĝon, ĝi estis konkerata januare de 1369. Laŭlonge de la tuta Mezepoko la urbo kreskis: en la 14a jarcento ricevis foiran privilegion kaj en la 15a jarcento iĝis unu de la ĉefaj produktantoj de teksaĵoj kastiliaj, agado kiu sumiĝis al la jam ekzistantaj de monero-stampado, fabrikado de armiloj, silka industrio ktp. En tiu pliampleksigo partoprenis aktive la juda populacio, ĝis ties forpelo en 1492.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de la Imperiestro Karlo la 5-a, Toledo estis la ĉefurbo de Hispanio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milito de la Komunumoj de Kastilio.

La Katolikaj Gereĝoj pligrandigis kaj pliurbigis la urbon, kaj en la toleda katedralo oni proklamis Johanan kaj Filipon 'la Belan' (filinon kaj bofilon, respektive, de la Katolikaj Gereĝoj) kiel heredantoj de la kastilia krono (1502). Isabel la Katolika konstruigis en Toledo la monaĥejon de Sankta Johano de la Reĝoj por rememorigi la venkon en la batalo de Toro kaj por esti entombigita tie kun sia edzo, sed post la konkero de Granado la Katolikaj Gereĝoj decidis sian postan entombigon en tiu lasta urbo, kie estas ĝis nun iliaj restaĵoj.

Tiu urbo estis unu el la unuaj kiuj aliĝis al la insurekcio de la Komunumoj en 1520, kun komunumaj estroj kiaj Petro Laso de la Vega kaj Johano de Padilla. Post la komunuma malvenko en la batalo de Villalar, la komunumanoj toledaj, estrataj de María Pacheco, la vidvino de Padilla, estis kiuj pli da rezisto uzis kontraŭ la deziroj de Karlo la 1-a, ĝis sis kapitulaco en 1522. Toledo iĝis unu de la ĉefurboj de la imperio.

Ĝis la reĝado de Filipo la 2a estis la ĉefa urbo de Hispanio dum la fino de la unuaj reĝoj de la Habsburga dinastio. Tiu reĝo movis la ĉefurbon el Toledo al la proksima (sed ne tiam tre grava) urbo Madrido en 1561, kaj la urbo perdis grandan parton de ĝistiamaj politika kaj socia gravoj. La ruinigo de la teksa industrio pliakrigis la dekadencon de Toledo, kiu kongruis kun tiu ĝenerala de Hispanio.

La fondo de la Real Compañía de Comercio y Fábricas (Reĝa Entrepreno de Komerco kaj Fabrikoj), en 1748, enkadre de renovigoj el Burbonoj inspiritaj de la Klerismo, okazigis mallongadaŭran rekuperon de la urbo, sed fine de la 18a jarcento, Toledo estis denove ruinigita kaj konservis nur funkciojn simple administrajn.

Nuntempa historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sieĝo de la Alkazaro.
La Alkazaro de Toledo

Post la komenciĝo de la Hispana Enlanda Milito, la urbo restis en la respublikana flanko. Tamen en la Alkazaro, sidejo de la tiama Altlernejo de Infanterio, rifugiĝis grupo de partianoj de la insurekciuloj (1.950 personoj, laŭ la tiama bulteno El Alcázar, inter militistoj, civilgvardioj kaj ties familioj, estrataj de la kolonelo Moscardó, kiu rezistis kontraŭ la registaraj trupoj ekde la 21-a de julio de 1936 ĝis la alveno de la trupoj de la generalo Varela la 27-a de septembro tiujare. La sieĝo de la Alkazaro, epizodo de monda rekono, estis amplekse uzata de la propagando frankista. La Alkazaro, preskaŭ tute detruita dum la sieĝo, estis rekonstruita totale poste.

La subpremado kaj la perforto inter la partianoj (realaj aŭ supozitaj) de ĉiu flanko estis oftaj kiel en la tuta Hispanio dum la milito kaj ĉefe postmilito. Dekomence sub la ankoraŭa respublika hegemonio, oni realigis mortpafadojn de supozataj dekstruloj aŭ eĉ katolikuloj, ekzemple de la superulo de la katedralo kaj laŭ la tradicio frankista, ankaŭ Luis Moscardó, filo de la kolonelo rifuĝinta en la Alkazaro. Dum la sieĝo de la Alkazaro la urbo suferis akran bombardadon kaj post la alveno de la trupoj de Franco pliakriĝis la subpremado, tiam kontraŭ la supozataj partianoj de la respublika reĝimo.[8]

La urbo estis elektita oficiale ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Manĉo, post voĉdonado en la regiona parlamento de la 7-a de decembro de 1983. Por la elekto, la regiona registaro mendis proceson de informado kaj konsulto al la loĝantaro, la politikaj organizoj kaj la kulturaj asocioj. En la parlamenta voĉdonado, la propono de Toledo ricevis aprobon de 27 deputitoj (la 22 socialistoj kaj la kvin de la Popola Grupo de Toledo), 3 kontraŭajn (la popolpartianoj de Kvenko) kaj 12 sindetenojn.[9] Plej konataj prezidentoj de la regiona registaro estis José Bono (el 1983 al 2004), José María Barreda (2004 al 2011) kaj María Dolores de Cospedal (el 2011).

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Katolikiĝo de Rekaredo

La malnova urboparto situas sur montpinto kun 150-grada vido, ĉirkaŭita de tri flankoj per kurbiĝo en la rivero Taĵo, kaj ĝi enhavas multajn historiajn lokojn, inkluzive de la Alkazaro, la katedralo kaj Zocodover, la centra placo.

De la 4a jarcento ĝis la 16a, ĉirkaŭ tridek romkatolikaj sinodoj okazis en Toledo. La unuaj, faritaj kontraŭ Prisciliano, kunvenis en 400. Dum la sinodo de 589 la visigota reĝo Rekaredo deklaris lian konvertiĝon al romkatolikismo (antaŭe li praktikis arianismon); la sinodo de 633 dekretis unuformecon de la liturgio en la tuta visigota reĝlando kaj prenis striktajn leĝojn kontraŭ baptitaj judoj kiuj revenis al la antaŭa kredo. Aliaj konsilioj malpermesis cirkumcidon, judajn ritojn kaj observadon de la ŝabato kaj festivalojn. En la 7a jarcento, la judoj estis skurĝitaj, ekzekutitaj, iliaj propietaĵoj estis konfiskitaj, estis submetitaj al impostoj, ili ne havis permeson por komercado kaj, kelkfoje, estis devigitaj kristaniĝi. La ​​konsilio de 681 certigis al la ĉefepiskopo de Toledo la unuarangecon en Hispanujo. En Guadamur, tre proksime al Toledo, estis elfosita en 1858 la Trezoro de Guarrazar, la plej bona ekzemplo de visigota arto en Hispanujo.

Preskaŭ cent fruaj kanonikaj reguloj de Toledo trovis lokon en la Decretum Gratiani, ili praktikis gravan influon sur la disvolviĝo de la eklezia juro. La sinodo de 1565-1566 okupiĝis pri la plenumigado de la dekretoj de la Koncilio de Trento, kaj la lasta koncilio okazinta en Toledo, 1582-1583, estis detale gvidita de Filipo la 2-a.

Toledo estis fama pro religia toleremo kaj havis grandajn komunumojn de islamanoj kaj judoj ĝis ilia forpelo de Hispanujo en 1492 (judoj) kaj 1502 (islamanoj). La hodiaŭa urbo enhavas religiajn monumentojn kiaj la Sinagogo de Sankta Maria la Blanka, la Sinagogo de El Transito, Moskeo de Kristo de la Lumo kaj la preĝejo de Sankta Sebastiano kies datoj venas de antaŭ la forpelo, ankoraŭ konservitaj en bona stato. Inter judaj sefardoj, en iliaj diversaj diasporoj, la familinomo Toledano estas ankoraŭ ofta, indikante familian devenon el ĉi tiu urbo.

Vista y plano de Toledo (Vidaĵo kaj mapo de Toledo) de la fama loĝanto El Greco ĉ. 1608.

En la 13a jarcento, Toledo estis granda kultura centro sub la gvido de Alfonso la 10-a, nomata "la Saĝa" pro lia amo al lernado. La Tradukskolo de Toledo, kiu ekiĝis sub la arkiepiskopo de Toledo Raimundo, daŭre alportis vastan scion al Eŭropo por fari grandajn akademiajn kaj filozofiajn verkojn de la araba al latino. La Palaco de Galiana, konstruita en stilo mudeĥaro, estas unu el la monumentoj kiuj restas de tiu periodo.

La Katedralo de Toledo estis konstruita inter 1226-1493 kaj modelo estis la Katedralo Bourges, kvankam ĝi ankaŭ kombinas iujn trajtojn de mudeĥaro. Ĝi estas rimarkinda pro la lumo kaj la baroka altaro nomita El Transparente, havas plurajn etaĝojn kun fantaziaj figuroj el stuko, pentraĵojn, bronzaĵojn ktp. Du konsiderindaj pontoj certigis la aliron al Toledo trans la rivero Taĵo, la ponto Alcántara kaj la ponto Sankta Marteno.

La Monaĥejo de Sankta Johano de la Reĝoj estas franciskana monaĥejo, konstruita inter 1477-1504 en rimarkinda kombino de gotika-hispana-flandra mudeĥara stilo kun ornamado.

Toledo estis la hejmo de El Greco por la lasta parto de lia vivo, kaj ĝi estas la temo por kelkaj el liaj plej famaj pentraĵoj, inkluzive de La entombigo de la grafo Orgaz, elmetita en la Preĝejo de Sankta Tomé.

Kiam Filipo la 2-a movis la reĝan kortegon de Toledo al Madrido en 1561, la malnova urbo eniris en malrapidan dekadencon de kiu neniam rekuperiĝis.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Toledo havas ĉ. 83.000 loĝantojn. Danke al altigo de la prezo de la loĝejoj en Madrido kaj al la plibonigo de la veturkomunikado, kiu situas Toledon je nur 30 minutoj de la trajnstacidomo Atocha de Madrido pere de la Trajno de Granda Rapideco, okazis granda pliigo en la nombro de la populacio toleda, nome iom pli da 20% nur en la lasta jardeko. En la jena tabelo oni montras la evoluon de la nombro de loĝantoj ekde 2001 al 2011, laŭ informo de la INE (Nacia Instituto pri Statistiko).


Demografia evoluo de Toledo inter 2005 kaj 2011
2005 2006 2007 2008 2009 2010 2011
75.533 77.601 78.618 80.810 82.291 82.489 83.108

Laŭ domaroj, la ĉefa kerno estas la centra historia kvartalo kun pli ol 60,000 loĝantoj, dum plej loĝata aparta kvartalo nome Sankta María de Benquerencia havas ĉirkaŭ 20,000 loĝantojn, kaj aliaj pli malgrandaj kvartaloj povas havi signifan populacion, kiaj Azucaica kun pli da 2,000 loĝantoj. Ĝenerale estas 3,000 virinoj pli ol viroj. Temas pri juna populacio, kun 70% sub la 50 jaroj kaj 27% sub 25 jaroj. La naskindico malpliiĝas, kiel en la resto de Hispanio.

Same kiel la prezo de la loĝejo translokigas parton de populacio el Madrido al Toledo, la komparo de tiaj prezoj kun la prezo de la loĝejo en la provinco translokigas parton de toleda loĝantaro al proksimaj kaj ĉirkaŭaj urbetoj kaj vilaĝoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La industrio primetala estis historie la bazo ekonomia de Toledo, kun granda tradicio en la fabrikado de glavoj kaj tranĉiloj kaj grava produktado de raziloj, instrumentaro saniga kaj elektraj produktoj. Elstaris ankaŭ la fabrikoj de sapo, faruno, vitro kaj ceramiko.[10] En la aktualo Toledo iĝis urbo kie la triaranga sektoro (servoj) hegemonias en la ekonomio, kiel pruvas la informo de la Instituto de Estadística de Castilla-La Mancha, en 2008 pri la distribuado de aliĝantoj al la Sociala Sekureco laŭ laborsektoroj: 87,6% de la laboristaro dediĉita al la servoj, 5,3% al la konstruado, 5,5% al la industrio kaj la 1,6% resta al la agrikulturo kaj brutobredado.[11]

En la 1960-aj jaroj la Ministerio de la Loĝado komencis la urbanizadon ĉe la maldekstra bordo de la rivero Taĵo de zono, je ĉ. 8 km oriente de la urba kerno, por la konstruado de poligono industria-rezidenca de malkoncentro de Madrido, kiu nuntempe iĝis la kvartalo de Sankta María de Benquerencia; kvankam dekomence estis kelkaj grandaj entreprenoj (kiaj la multŝtata usona ITT-Standard Eléctrica, poste aĉetata de la franca Alcaltel), la sekvaj krizoj suferitaj laŭlonge de tiuj lastaj jaroj malaperigis multajn el tiuj grandaj entreprenoj kiuj iam instaliĝis.

Glavindustrio[redakti | redakti fonton]

Historiecaj glavoj vendataj kiel suveniroj en Toledo

La fabrikado de glavoj en la urbo de Toledo datas el la romia epoko, kaj pli precize en tempoj de la Respubliko, kiam ili estis jam famaj ties glavoj kaj tranĉiloj, kiel asertis la poeto Gracio Falisko en sia verko Cynegeticum.[12] Sed estis dum la araba hegemonio kaj dum la Reconquista kiam Toledo kaj ties glavistaroj ludis gravajn rolojn. Inter la 15a kaj 17a jarcentoj la industrio rilata kun la fabrikado de glavoj prosperis en Toledo ĝis la punkto ke la glavindustrio toleda estis konsiderata la plej bonkvalita de Eŭropo. La produktado de blankaj (tranĉaj) armiloj estis de persona karaktero kaj estis farata de malgrandaj manlaboristoj disaj, kvankam la asocio de glavistoj kontrolis la finan kvaliton de la produktoj. Fine de la 17a jarcento kaj komence de la 18a jarcento komencis la dekadenco de la produktado, kio kreigis unu de la Reĝaj Fabrikoj, nome la Fabriko de Armiloj de Toledo, en 1761 laŭ ordono de la reĝo Karlo la 3-a. En la Reĝa Fabriko koncentriĝis ĉiuj asocioj de glavistoj de la urbo kaj ĝi estis situanta ĉe la iama Casa de la Moneda (monerdomo, monfarejo). En 1777, pro neceso ampleksigi la spacon, Karlo la 3-a ordonis konstrui la konstruaĵon al la fama arkitekto Sabatini ĉe la eksteraĵoj de la urbo. Ekde tiam komencis ties etendigo kiu trapasis diversajn epokojn. Ties gravo estis tioma ke konstituis urbon ene de la propra urbo de Toledo.

Dum la 20a jarcento, la produktado de tranĉarmiloj por armeoj reduktiĝis al nur la kavalerio kaj, post la Enlanda Milito, al liverado de honoraj sabroj al oficiroj kaj suboficiroj de la diversaj armeeroj. Post la fermo de la Fabriko, en 1994, tiu loko estis rehabilitata por gastigi la kampuson teknologian de la Universitato Kastilio-Manĉo en Toledo.[13][14] Post tio ankoraŭ la vendado de glavoj jam ŝanĝiĝis al aliaj sektoroj kiaj turismo, dekoracio kaj eĉ omaĝaj aŭ suveniraj glavoj aŭ tranĉiloj por inauguradoj, nuptoj (tortotranĉo) ktp.

Sendungeco[redakti | redakti fonton]

La krizo kiu ekde 2008 estas suferata ĝenerale malbonigis ankaŭ la situacion en Toledo; laŭ la informo el Servo pri Statistiko de Kastilio-Manĉo[15] je 31a de marto de 2011 la nombro de sendungitoj estis de 5.762 personoj, kio estas 7,48% de la sendungeco registrita en la tuta provinco, pro kio la urbo de Toledo estas la dua municipo laŭ nombro de sendungitoj (ankaŭ laŭ nombro de loĝantoj) post 13.168 (17,09%) de la urbo de Talavera de la Reina. En la periodo 2002-2010 plialtiĝis la nombro de sendungitoj je ĉirkaŭ 140%, pasante el 2.411 al 5.762 jam menciitaj; en tiu sama periodo la provinca informo indikas pliigon de pli da 180%, pasante de 27.196 al 77.069 sendungitoj.El vidpunkto de la profesia metieco de la sendungitoj majoritato el registrata sendungeco en la urbo de Toledo, kun preskaŭ 75% de la totalo, korespondas al la sektoro de servoj, kio konfirmas la specifan gravecon de la sektoro triaranga en la ekonomio de la ĉefurbo. Same kiel ĉe la distribuado laŭ aĝoj, ĉiuj profesiaj grupoj de tiu statistiko montris pliigon.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Regiona politiko[redakti | redakti fonton]

María Dolores de Cospedal

Toledo estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo (respektive regiono) Kastilio-Manĉo ekde 1983, kiam voĉdonado de la regiona parlamento montris apogon de 22 socialistaj deputitoj kaj 5 dekstraj deputitoj. Kiel ĉefurbo, ĝi estas sidejo de la regiona parlamento, situanta en la iama Monaĥejo de Sankta Gil, kaj de la regiona prezidenteco, situanta en la Palaco Fuensalida.

Por la regionaj balotadoj, la urbo de Toledo formas saman unuigon kun la resto de la provinco. Al tiu korespondas 11 sidlokoj el 47 totalaj deputitoj. En la balotado de 2007 la socialisma PSOE akiris 6 sidlokojn dum la dekstra PP akiris 5. En la balotado de 2011 la socialisma PSOE akiris 6 sidlokojn dum ankaŭ la dekstra PP akiris 6. La totala balotado montris majoritaton de la dekstra PP kaj tiele iĝis prezidento María Dolores de Cospedal.

Provinca politiko[redakti | redakti fonton]

En Toledo sidejas la municiparo de la provinco nome Diputación Provincial. La provinca diputitaro estas komponita de urbestroj aŭ skabenoj. Estas 6 jurisdikciaj teritorioj (grupoj de municipoj), el kiuj la urbo de Toledo ĉefurbas grupon kun aliaj 23 municipoj.

Municipa politiko[redakti | redakti fonton]

En la lasta balotado por la skabenaro de la urboj, nome en 2011 la socialisma partio PSOE akiris 12 skabenojn, dum la dekstra PP 11 kaj la maldekstra IU 2 skabenojn. La du maldekstraj partioj interkonsentis elekti la kandidaton de la socialisma partio nome Emiliano García-Page. Tiuj du partioj PP kaj PSOE sukcedis sin unu la alian en la regado de la urbo dum la lastaj jardekoj.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Domo de El Greco.
La retablo Transparente de Narciso Tomé.
Arkoj de la interno de la iama sinagogo, nuna preĝejo Sankta Maria Blanka.

La historia urbo de Toledo estis deklarata historia-arta ensemblo en 1940, poste la UNESCO donis la titolon de Monda heredaĵo de Unesko en 1987. Estas multaj vidindaĵoj inter kiuj la jenaj:

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Manĉa fromaĝo

La kuirarto de Toledo estas la tipa tradicia kastilimanĉa kuirarto, enradikiĝinta en ĝiaj tradicioj kaj tre ligata al la ĉasado kaj paŝtado. Granda nombro de receptoj estas la rezulto de la kombinaĵoj de la maŭraj kaj kristanaj influoj.

Inter ĝiaj specialaĵoj elstaras la rostita ŝafostufaĵo, kiel la konata koĉifrito, kaj la fazeoloj kun perdriko aŭ la stufita perdriko, la karkamuzo, la paneroj, la manĉaj gaĉoj kaj la tortilla a la magra. Du el la manĝaĵoj kiuj famigis la urbon Toledo estas la manĉa fromaĝo kaj la marcipano, el kiu ĝi havas propran version, la marcipano de Toledo.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas publikigitaj diversaj ĵurnaloj lokaj kaj provincaj. Krome, naciaj ĵurnaloj kiel ABC ĉiutage publikigas ampleksan lokan sekcion. Inter la lokaj ĵurnaloj elstaras La Tribuno de Toledo, La Tago de Toledo kaj la senpagaj Tutmonda Kastilio-Manĉo kaj Novaĵoj Toledo. Semajne estas eldonataj la revuoj pri ĝeneralaj aferoj Ecos (Eĥoj) kaj Aquí (Tie ĉi).

Ankaŭ ekzistas lokaj televidoj, radioj kaj interreto. En Toledo troviĝas la centra sidejo de la regiona publika televido, Kastilio-Manĉo Televido; krom ĝi ekzistas aliaj lokaj televidoj: Dioceza Televidkanalo-Popular TV, Teletoledo, kaj La Tribuno Televido.

Rilate al radiostacioj, troviĝas Radio Toledo (Onda Cero), COPE, Cadena SER, RNE, RCM kaj Radio Tie ĉi, aliaj radioj estas la najbara Onda Polígono kaj la dioceza Radio Sankta Maria. Ene de la bitaj kaj sociaj amaskomunikiloj: Onda Toledo, Toledo Digital, La Cerca.

Infrastrukturoj[redakti | redakti fonton]

Toledo antaŭ longa tempo estis deviga trairejo por la centro de la Iberia duoninsulo. La historiaj vojoj kiuj kondukas al Toledo ankoraŭ estas uzataj kaj multfoje ili estis la bazo por la nunaj ŝoseoj kiuj atingas la urbon.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Pordo Cambrón

Ekde Toledo ekiĝas la N-400, kiu kunigas la urbon kun Kvenko tra Ocaña kaj Tarancón. En la nuntempo oni transformas ĝin en la estonta A-40 Aŭtovojo Kastilio-Manĉo, kiu kunigos Avilon kun Maqueda (kie ĝi ligiĝas kun la Aŭtovojo de Ekstremaduro), Toledo, Ocaña (kie ĝi kuniĝas kun la Aŭtovojo de Andaluzio), Tarancón (kun konektoj kun la Aŭtovojo de Levanto), Kvenko kaj Teruelo.

La antikva nacia ŝoseo 401 Madrido-Toledo-Reĝurbo transformiĝis fine de la 80-a jaroj en la nuna A-42 kiel rezulto de la dupartiĝo de ĉi tiu kaj forigante la itineron de la diversaj vojoj kiujn havis ĝi (Illescas, Yuncos, ktp.).

La dupartiĝo de la ŝoseo etendiĝas ĝis la kilometro 7 sude en Toledo, kun direkto Reĝurbo, de kie ĝi daŭrigas kiel konvencia ŝoseo. En ĉi tiu punkto, en la proksimeco de Burguillos de Toledo, la A-42 ligiĝas kun la Aŭtovojo de la Vitejoj kiu venas ĝis Tomelloso.

Komence de la 21-a jarcento konstruiĝis, kun la celo senkongestigi la alirojn al Madrid, la paga aŭtovojo AP-41, kiu devis esti plilongigita ĝis Andaluzio (Reĝurbo kaj Ĥaeno) kiel alternativo al A-4; ĉi tiu projekto estas frostita kiel konsekvenco de la ekonomia krizo kiun Hispanio suferas.

Alia vojo de la ŝtata vojreto kiu ekiĝas de Toledo estas la N-403, Toledo-Maqueda-Ávila-Adanero. Parto de la itinero de ĉi tiu ŝoseo estas anstataŭata de la jam menciita Aŭtovojo de Kastilio-Manĉo.

Krom ĉi tiuj ŝoseoj, ekde Toledo ekiĝas pluraj regionaj kaj provincaj kiuj proksimigas la ĉefurbon kun la komarkoj Montes de Toledo, La JaraLa Mancha.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Post multaj jaroj da projektoj kaj ideoj, la 17-an de majo 2010 la Konsilio de Komunumoj de Kastilio-Manĉo ekigas la Supramunicipan Areon de Transportoj (hispane ASTRA) de Toledo. Kun komenca buĝeto de 620.000 eŭroj ĝi ligas la ĉefurbon kun la ĉirkaŭaj municipoj (Nambroca, Burguillos, Mocejón, Bargas, Olias del Rey, Argés kaj Cobisa) pere de ses buslinioj; oni serĉas la senkongestigadon de la urbo per la publika transporto, limigante la veturilojn.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Toledo.

Meze de la 19a jarcento Toledo estis inter la unuaj hispanaj urboj kiuj havis fervojon, per kiu ĝi estis konektita kun Madrido tra Aranjuez kaj estinte inaŭgurita la linio de Isabel la 2-a la 12-an de junio 1858. La nuna stacidomo, el novmudeĥara stilo, estis inaŭgurita la 24-an de aprilo 1919.

Kun kelkaj problemetoj rilate al la teknologio kaj la kvalito de la servoj ĝi estas la linio kiu funkciis ĝis komenco de la 21-a jarcento: la 2-an de julio 2003 cirkulis la lasta kutima trajno inter ambaŭ ĉefurboj kaj ekiĝas la konstruado de la altrapida trajnoreto, LAV Madrid-Toledo, kiu malfermiĝis al la publiko la 16-an de novembro 2005, danke al kiu la veturtempo inter Madrido kaj Toledo malpliiĝis al 33 minutoj.

Sano[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1960-aj jaroj ekiĝis la konstruado de la Sanrezidejo de la Socia Asekuro "Virgulino de la Sano". La primitiva konstruaĵo ankoraŭ estas uzata, kvankam poste oni ampleksigis ĝin por aliaj sekcioj (akuŝejo, eksteraj konsultoj, operaciejoj, ktp.) ĝis konvertiĝo de la nuna komplekso. Ĉi tiu komplekso estis pligrandigita pro la translokiĝo de la hospital-sekcio al proksima konstruaĵo, hodaiŭ konvertita en Fak-centro "Sankta Ildefonso".

La 6-an de oktobro 1974 inaŭguriĝis la Nacia Hospitalo por Paraplegiuloj kiu konvertiĝis en referenc-centro, kaj nacie kaj internaciskale, pro la flegado kaj zorgado de ĉi tiuj lezoj. Ĝi ankaŭ havas programon por la socia integriĝo de la pacientoj.

La transdono de la sanaj aferoj de la Ŝtato al la Konsilio de Komunumoj de Kastilio-Manĉo donas novan elanon al la san-infrastrukturoj, kiuj evidentiĝas en 2007 per la konstruado de la nova Ĝenerala Hospitalo de Toledo en la kvartalo Santa María de Benquerencia. Ankaŭ en la diversaj kvartaloj oni kreis la Sancentrojn.

Toledo ankaŭ kalkulas je pluraj privataj sancentroj: Hospitalo de la Tri Kulturoj, Kliniko Nia S-rino de la Rozario kaj aliaj.

Provinco[redakti | redakti fonton]

Toledo estas la ĉefurbo de hispana provinco samnoma, tio estas provinco Toledo, kun duonmiliono da loĝantoj. Ĉefaj ceteraj urboj: Talavera de la Reina, Ocaña kaj Torrijos.

Famaj toledanoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Komarko de Toledo en la retejo de la provinca Deputitarejo http://www.diputoledo.es/global/categoria.php?id_area=11&id_cat=202&f=202 9a de junio, 2008.
  2. Comarca de La Sagra http://www.toledo-virtual.com/sagra/2-34-14-34.htm 12a de decembro 2008.
  3. La urbo Toledo en la retejo de la Deputitaro de la provinco Toledo http://www.diputoledo.es/global/areas/turismo/muni_datos.php?id_area=11&id_cat=&f=&codine=45168&id_ent=222 9a de junio 2008.
  4. http://www.uclm.es/profesorado/marodriguez/pdf/investigacion/PobladoObrero.pdf "El Poblado Obrero. Vestigios de un urbanismo socio industrial en el Toledo actual", 26-a de septembro, 2008.
  5. Listo de kvartaloj laŭ Distrikto http://www.ayto-toledo.org/docof/rodct.pdf 8-a de oktobro 2010.
  6. Porres Martín-Cleto, J. Historia de Tulaytula paĝoj 11-14
  7. Simon Barton, "Two Catalan Magnates in the Courts of the Kings of León-Castile: The Careers of Ponce de Cabrera and Ponce de Minerva Re-examined," Journal of Medieval History, 18 (1992), 259.
  8. del Cerro Malagón, R. "El siglo XX. El cierre de un milenio" en Historia de Toledo p. 574-581
  9. Dorado Badillo, Ángel. Toledo. 20 años de ayuntamiento democrático (1979-1999). Volumen I. Editorial Azacanes. ISBN 84-88480-66-8. Pág. 418-421
  10. Ekonomio de Toledo http://www.grupoteresa.com/modules.php?name=Guia_Turistica&file=pueblos&id=112&paĝo 3, konsultita la 9an de julio 2008.
  11. Instituto de Estadística de Castilla-La Mancha — Ficha municipal http://www.ies.jccm.es/Fichas_municipales/Fichas/45168.pdf konsultita la 19an de septembro 2010.
  12. Enrique Flórez: España sagrada, vol. V, p. 123.
  13. lacerca.com - Las espadas forjadas en Toledo se remontan a la época romana http://www.lacerca.com/noticias/las_espadas_forjadas_toledo_se_remontan_epoca_romana-21888-1.html konsultita la 15an de julio 2008.
  14. Fábrica Nacional de Armas. Castillalamancha.es.
  15. Servicio de Estadística de Castilla-La Mancha - Movimiento laboral registrado. Datos municipales > Paro registrado a 31 de marzo de cada año) http://difusion.ies.jccm.es/wds/TableViewer/document.aspx?ReportId=6114 konsultita la 27an de februaro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.