Alanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de migrado de alanoj: flave markitaj estas enloĝigitaj de alanoj teritorioj; ruĝaj sagetoj markas migrojn, oranĝkoloraj sagetoj — militirojn

Alanoj (greke Αλανοι, Αλαννοι; ĉine O-lan-na; de la 9a jarcento multaj fontoj nomas ilin As, ruse Jasy, kartvele Osi) estis irana nomada subetno de sarmatoj. Alanoj estis ĉiam pretaj por milito nomadaj brutobredistoj; homoj de diversaj devenoj, ili havis komunan lingvon el irana grupo kaj komunan kulturon.

Fruaj alanoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj mencioj de la grupoj, kiujn modernaj esplorantoj ligas kun alanoj, okazis en la 1a jarcento antaŭ Kristo. La skribitaj fontoj (ĉinaj, romiaj kaj grekaj) rakontas, ke de la 1a ĝis la 4a jarcentoj alanoj havis gvidan rolon en la triba unio de iranlingvaj nomadoj kaj ili sukcesis fari potencan union de sarmataj triboj. En la 2a kaj 3a jarcentoj alanoj kaŭzis problemojn por la Romia imperio ĉe Danubo kaj en Kaŭkazio. Arkeologiaj trovoj pruvas la diritaĵon de la skribitaj fontoj.

La "okcidentaj" alanoj kaj vandaloj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 370 alanoj estis disbatitaj fare de hunoj je du grupoj.

Unu el la grupoj iris al okcidento. Tie ili setlis en kelkaj lokoj, sed la plej granda grupo aliĝis al vandaloj kaj tiel venis al Iberio kaj pli malproksimen — al la Norda Afriko.

En Iberio alanoj estis famaj pro la ĉashundoj, kiujn ili alvenigis en Eŭropon. Speco de grandaj hundoj, nomata alanos (alanoj), plu ekzistas en la lando de eŭskoj (nord-okcidenta Hispanio). Vidu foton.

"Orientaj" alanoj kaj hunoj[redakti | redakti fonton]

Parto de alanoj, kiu restis sub regado de hunoj, post komplikaj travivaĵoj iĝis la nuna etno de osetoj en Kaŭkazio.

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]