Sarmatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sarmatoj estis irandevena nomada popolo, kiuj migris en la 6-4 jc. A.K. el Mez-Azio ĉirkaŭe de la Uralo, poste ili setlis en la terenoj de suda Rusio ĝis Pollando kaj orienta parto de la Balkano. Unu tribo de la Sarmatoj estis la Jazigoj, kiuj vivis en la 1-5-a jc. Inter la riveroj danubo kaj Tiso. Multfoje ili estas kunigataj kun kelkaj Slavoj kiel Poloj kaj Ukrainoj, en kiuj tomboj oni trovis elementojn de entombigo de Sarmatoj. La "Sarmatoj" nomiĝis malnovaj Poloj (plejmulte la nobelaro) dum Staropolska (Pola-Litova Unio, Respubliko de Ambaŭ Nacioj) kiu fariĝis unu el unuaj vastaj, naciaj konscioj en historio de la mondo kaj la propra megalomanio de Poloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sarmatoj regis en la 5-a jarcento a.K. la regionon inter la Dono kaj la Uralo. Ili trairis la Donon en la 4-a jc. a.K. kaj okupis terojn de la skitoj. Ĝis la 2-a jc., ili transprenis de la skitoj la regadon en nuna exuropa suda Rusio.

La sarmatoj penetris en la romian provincon Moesia Inferior (nuna norda parto de Bulgario) dum regado de imperiestro Nero. Ili aliancis kun la germanaj triboj kaj minacis Romion en la 1-a jc. p.K. En la postaj jarcentoj, la sarmatoj okupis Dacion kaj la Sub-Danubion. Ilian forton rompis nur alveno de la gotoj en la 3-a jc., sed multaj el ili aliĝis al la gotoj kaj kune antaŭeniris en okcidenton. La disfalo de la sarmata regado komenciĝis post alveno de la hunoj (post 370). La sarmatoj aŭ asimiliĝis aŭ fuĝis okcidenten. En la 6-a jarcento, la sarmatoj malaperis el la historio.

Socio[redakti | redakti fonton]

La sarmatoj estis parenca popolo de la skitoj kaj ili estis same bone rajdistoj kaj batalantoj. Ili estas kapablaj en organizo de la registaro kaj de la politiko.

La sarmatoj ofertis ĉevalojn al dio de la fajro. La sarmataj fraŭlinoj – precipe en la frua epoko – batalis kun la viroj.

La socia sturkturo estis komence matriarĥata, poste tio transformiĝis al sistemo de la viraj tribestroj, pli poste al ia monarĥa sistemo. Tiun evoluon helpis la ĉevala batalado kaj disvastiĝo de la metalaj armiloj.

La plej riĉaj tombejaj akompanaĵoj aperis en suda Rusio, kiam jam okazis la socia dividiĝo. La sarmatoj havis longan glavon kun ligna prenilo, ornamita per oraj fibroj, ĉe la fino kun aĥata aŭ oniksa ŝtono. Ili ŝatis la geometrajn ornamaĵojn, krom tio la plantajn desegnaĵojn kaj riĉan kolorigon.

Polaj Sarmatoj[redakti | redakti fonton]

De la mezepoko en Pollando anoj de tiu lando ofte kunigis siajn avojn kun vandaloj kaj sarmatoj. Nur poste, dum la tempo de reĝado de Jagelonoj troviĝis la unuaj oficialaj opinioj pri la deveno de Poloj. Verkoj de Marcin Bielski, Marcin Kromer, Maciej Miechowita kaj en renesanca Andrzej Frycz Modrzewski ampleksas teoriojn, ke Poloj estas la idoj de Sarmatoj- la popolo kiu brave batalis kun antikvaj Romanoj. Pri la esploroj de tiuj scienculoj dubis poeto kaj verkisto Jan Kochanowski, kredanta je sia ideco de Sarmatoj, tamen dubanta je pruvoj de scienculoj. La historio de Sarmatismo en Pollando daŭras sendube de Sigismondo la 2-a Aŭgusto Jagelono, kiu estis unua reĝo kiu vestiĝadis en tradiciaj "Sarmataj" vestoj (ekzemple kontusz kaj żupan). En 16-a jarcento komenciĝas de Andrzej Frycz Modrzewski la ideologio kunigata kun Sarmatoj. Ĝi estas:

Reĝo Sigismondo la 2-a proponis ankaŭ ideon derompiĝi de la katolika eklezio kaj krei la Polan Eklezion similantan la Anglan, sed enfine li rezignis.

La Sarmata kulturo regulis pleje per la pioniereco en batalo, la virteco en ĉiuj sferoj de vivo, la kuraĝeco kaj saĝeco. Tiujn ideojn propagis Maciej Kazimierz Sarbiewski konata kiel Horatius Sarmaticus kaj ĝi estas plej konforme priskribita en unua pola nacia eposo Wojna chocimska (Batalo de Chocim) de Wacław Potocki. Potocki kontraŭstaris la malnovajn virtajn nobelulojn al siaj nuntempuloj kiuj fariĝis la malbonaj, fuŝaj al ideoj de Sarmatismo. La fuŝa Sarmatismo konata per la drinkemo kaj sensenca batalemo estis la sola konata Sarmatismo en klasikismo kiam scienculoj kiel Ignacy Krasicki kaj Franciszek Bohomolec revis pri kreado de Sarmato Klerigita. Sarmatismo estis ankaŭ la unua pola nacia konscio kiu laŭ historiistoj de ideo estis la unua konata nacia konscio tiel disvastigita en la socio. Ĝi vekiĝis kredeble dum la pola-sveda milito kiu fariĝis la milito pri la sendependeco de Pollando en 17-a jarcento. Plejmulto da partoprenantoj ne estis soldatoj sed popolandoj kontraŭantaj al detruo de la reĝlando. La ideo de Sarmatismo enfine ŝanĝiĝis en pola mesianismo kiun unue formigis Wojciech Dębołęcki, kreante la megalomanion. La megalomanio pligrandigis post la venka batalo de Vieno venkita de reĝo Johano la 3-a Sobieski. La fiereco estis tiel populara ke eĉ Johano Hevelio aldonis al la mapo de la steloj la konstelacion Scutum Sobiescianum. Sarmatismo ampleksis la multajn modojn kaj ritualojn en la nobelaro per kiu nobeluloj strebis plej diferenciĝi de aliaj nacioj. Ili kreis sian propran literaturon, filozofion, muzikon, pentrarton, arkitekturon kaj eĉ manieron de entombigo. Preskaŭ ĉiuj malnovaj Poloj kuniĝis kun la sarmatismaj ideoj. Malgraŭ la historiaj problemoj de la pola ŝtato la sarmatismo estas plu vivanta ideo inter inteligenculoj de Pollando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]