Klasikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klasicismo en arta historio estas stila epoko, kiun karakterizis la kopiado de la klasikaj stiloj de antikva Grekio kaj la Romia Regno, aparte farado de statuoj kaj arkitekturo de antikvaj temploj.

La tempa difino de tiu-ĉi epoko ne facilas. Ekzemple la arkitekturon de Andrea Palladio, kiu vivis de 1508 ĝis 1580, estas nomata klasicisma, sed ankaŭ la arto de Francio, Nederlando kaj Anglio dum la 17a jarcento. Fakte ekde la epoko Renesanco (kiu mem estas interpreto de la antikva greka kaj romia arto) ekzistis klasicisma inklino, kiu ankaŭ influis la stilon Baroko (ekzemplo por tio estas la skulptado de Georg Raphael Donner. Speciale en Anglio kaj Francio iuspeca klasicisma gusto (france Goût classique) dominas la tutan 17an kaj 18an jarcenton.

Baze tamen la termino 'Klasicismo' difinas epokon de la tuta arta historio inter la malfrua 18a ĝis frua 19a jarcento (pli-malpli inter 1770 kaj 1830), kiu strebis revivigi la grekan klasikan epokon. En Germanlingvio ĝia spirita iniciatinto estis Johann Joachim Winckelmann. En Francio la klasicisma epoko komenciĝas dum la regado de reĝo Louis XV.. Dum transira periodo inter 1750 kaj 1760 kaj elementoj rokokaj kaj formoj klasicismaj uziĝis. La frua klasicismo en Francio nomiĝis goût grec, la fazo post 1770 - dum la regado de reĝo Louis XVI. - nomiĝis goût étrusque.

La Fridericianum en Kaselo, Germanio, 1779

Karakteristiko[redakti | redakti fonton]

La princinoj de Johann Gottfried Schadow en la malnova nacia galerio, Berlino

Kontraste al la antaŭa stilo Rokoko la klasicismon karakterizas reveno al formoj kun rektaj linioj kun forta kopiado de klasike-antikvaj formoj.

En pentrado la artistoj forlasas la simbolecan programon de la baroka tempo kaj bildigas scenojn al al greka kaj romia historio kaj legendaro, kiu ofte celas peri "patriotisman" mesaĝon. Gravas gestoj kaj la kompono de la figuroj, kio donas teatrecan aspekton al multaj pentraĵoj. Konturoj kaj koloroj iĝas pli klaraj, kaj iuj artaj teoriistoj komprenas la klasicismon kiel klara dividilo inter antaŭa Rokoko kaj posta Impresionismo.

Stilaj fazoj[redakti | redakti fonton]

Dum la malfrua 18a jarcento la klasicismo, preskaŭ puritane postulanta simplecon, kompreniĝis kiel kontraŭmodelo al la antaŭa baroka "malŝpara diboĉado", kiun oni asociigis kun la Feŭdismo.

Dum la jaroj post 1790 la klasicismo difiniĝis kiel "stilo de la revolucio", ĉefe en la arkitekturo, kie pezaj kaj aparte imponaj formoj modiĝis. En Aŭstrio tiu fazo koincidis kun la regado de imperiestro Jozefo la 2-a, kiu iniciatigis novajn taskojn por arkitektaj verkoj: novaj preĝejoj, malsanulejo, publikaj lernejoj kaj parkoj klasicismaj. Post kiam Napoléon Bonaparte "transprenis" la Francan Revolucion, ekestis la pli dekorativa stilo Empire, kiu etendiĝis al tuta okcidenta Eŭropo post kiam tiuj regionoj estas konkeritaj de Napoleono. Ankaŭ Jacques-Louis David, kiu nomiĝas la iniciatanto de klasicismo en pentrado, iĝas ano de la Franca Revolucio kaj poste de Napoleono, iĝanta pli-malpli lia "kortuma ĉefpentristo".

En pentrado la klasicisma etistiko restis ĝis pli-malpli la jaro 1870, dum en la arkitekturo la stilo novgotika komenciĝis jam ekde 1850. Socie oni asociigas la novajn konstru-stilojn kun la fortiĝanta burĝaro kaj ties deziroj je impona reprezentado.

Parlamento en Vieno

Konataj klasicismaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Kastelo en la parko Łazienki, Varsovio - arkitektoj Dominik Merlini kaj Jan Chrystian Kamsetzer
  • Isidor Marcellus Amandus Canevale, franc-aŭstra arkitekto
  • Antoni Corazzi, kiu ekzemple konstruigis inter 1825 kaj 1833 la ŝtatan operon en Varsovio, la plej grandan klasicisman teatron tutmonde
  • Johann Carl Friedrich Dauthe, urba arkitekto de Leipzig
  • Carl Ludwig Engel, germandevena arkitekto, kiu kreis klasicisman urbocentron de Helsinko
  • Heinrich Gentz, germana arkitekto en Berlino
  • Christian Frederik Hansen, dana ŝtata arkitekto
  • Jan Chrystian Kamsetzer, pola arkitekto ĉe la kortumo de la pola reĝo Stanislaw August Poniatowskis
  • Chrystian Piotr Aigner, pola arkitekto, kiu laboris precipe en Varsovio
  • Leo de Klenze, germana arkitekto
  • Georg Wenzeslaus de Knobelsdorff, arkitekto en Prusio
  • Joseph Kornhäusel, aŭstra arkitekto
  • Carl Gotthard Langhans, preußischer arkitekto
  • Dominik Merlini, itala-pola arkitekto, kiu laboris en Polio, precipe en Varsovio
  • Ludwig Persius, germana arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
  • Matteo Pertsch, german-itala arkitekto, kiu laboris precipe en Triesto
  • Giovanni Battista Piranesi, itala arkitekto
  • Carlo Rossi, itala-rusa arkitekto; kiu formis la centran urbon de Sankt-Peterburgo
  • Nicolas Alexandre Salins de Montfort, franca arkitekto, kreanto de la kastelo Rohan en Saverne (Alzaco) kaj de multaj konstruaĵoj en Frankfurto ĉe Majno
  • Karl Friedrich Schinkel, kiu verkis multajn historiajn konstruaĵojn en Berlino kaj ĉirkaŭa Prusio
  • Paul Wilhelm Eduard Sprenger, arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
  • Friedrich August Stüler, germana arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
  • Adolph de Vagedes, prusa registara konsilisto, arkitekto kaj disĉiplo de Schinkel
  • Friedrich Weinbrenner, kiu donis ekzemple al la urbo Karlsruhe sian hodiaŭan impreson
  • Georg Moller, kiu arkitektis en Darmstadt kaj cirkaŭa suda Hesio
  • Robert Adam, skota-angla arkitekto
  • Szymon Bogumił Zug, pola-saksa arkitekto

Pentrado[redakti | redakti fonton]

  • Adele Canterbury, angla pentristino
  • Asmus Carstens|Johann Asmus Carstens, germana pentristo
  • Jacques-Louis David, franca pentristo
  • Heinrich Füger, german-aŭstra pentristo
  • Gaven Hamilton, skota pentristo
monumento pri Koperniko de skulptisto Thorvaldsen en Varsovio
  • Angelika Kauffmann, germana pentristino
  • Joseph Anton Koch, aŭstra pentristo
  • Anton Raphael Mengs, germana pentristo
  • Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo

Skulptado[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Klasikismo estas stilo kaj tendencoj en literarturo kaj arto de 17-19-aj jc, penanta imiti kaj observi la ĉefajn kvalitojn de la greklatinaj famaj aŭtoroj kiel la normon kaj idealan modelon [1].

Kreiĝis en Francio en 17-a jc. Konforme al altspiritaj etikaj ideoj, klasikisma estetiko determinis hierarkion de ĝenroj - altaj ( tragedio, epopeo, odo) kal malaltaj ( komedio, satiro, fablo).

Klasikismaj verkistoj estis: Kornelio, Racino, Voltero, Molière, Lafonteno, Goeto kaj Ŝilero (dum Weimara periodo).

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro