Darmstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Darmstadt
Blazono
Darmstadt (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 49°52′0″N 8°39′0″O  /  49.86667°N, 8.65°O / 49.86667; 8.65 (Darmstadt)
Alto super la marnivelo 144 m
Areo 122 km²
Loĝantaro 147925 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06151, 06150 (la plej norda urboparto Wixhausen)
Poŝtkodo 64283–64297
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala kodo 06411000
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Jürgen Partsch
Partio de komunumestro Alianco '90/La Verduloj
Adreso de la administrejo Luisenplatz 5
64283 Darmstadt
Komunuma retejo www.darmstadt.de
v  d  r
Information icon.svg

Darmstadt [DARMŝtat]), en Esperanto Darmŝtato, estas germana urbo en suda Hesio, inter Frankfurt kaj Heidelberg.

Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2012 la komunumo havis 147 925 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.

La urbon ĉirkaŭas la distrikto Darmstadt-Dieburg (urboj Seeheim-Jugenheim sude, Pfungstadt okcidente, Weiterstadt norde, Dieburg, Groß-Umstadt, Reinheim kaj Babenhausen oriente). Najbaras la distriktoj Bergstraße sude (urboj Heppenheim, Bensheim), Groß-Gerau okcidente (urboj Groß-Gerau, Gernsheim), Offenbach norde (urboj Offenbach, Langen, Dietzenbach), kaj Odenwald sudoriente (urboj Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst).

La kemia elemento Darmŝtatio estas nomata laŭ la urbo, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per nuklea kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Darmstadt mortis hungara filozofo Menyhért Palágyi.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

indikilo pri la partneraj urboj de Darmstadt

Darmstadt havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj, kaj partnerajn rilatojn ankaŭ havas la Esperanto-grupoj de la koncernaj urboj:

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas aktiva Esperanto-grupo kaj gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Darmstadt-Eberstadt, la plej suda urboparto, ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, dokumente unuafoje menciita en 782


blazono de Hesio Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden