Wiesbaden
El Vikipedio
| Wiesbaden urbo de Germanio |
|||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
| Situo | 50°05′N 8°15′O / 50.083°N, 8.25°OKoordinatoj: 50°05′N 8°15′O / 50.083°N, 8.25°O | ||||
| Federacia lando | Hesio | ||||
| Administra distriktaro | Darmstadt | ||||
| Urbestro | Helmut Müller (CDU) | ||||
| Areo | 203,90 km² | ||||
| Alto super maro | 115 m | ||||
| Loĝantoj | 274.685 (2005) | ||||
| Loĝdenso | 1.348 loĝ./km² | ||||
| Horzono | Mez-Eŭropa Tempo | ||||
| Poŝtkodo | 55240–55252, 65001–65207 | ||||
| Aŭtokodo | WI | ||||
| Telefona antaŭkodo | 0611, 06122, 06127, 06134 | ||||
| Kodo laŭ Statistisches Bundesamt | 06 4 14 000 | ||||
Wiesbaden [visbadn] estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Hesio. Ĝi troviĝas 40 km okcidente de Frankfurto ĉe la rivero Rejno. La urbo estas sidejo de kelkaj gravaj germanaj oficejoj (Federacia Kriminala Oficejo, Federacia Statistika Oficejo), malsanulejoj (Germana Kliniko pri Diagnostiko) kaj asekuraj kompanioj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi situas ĉe la suda rando de la mezalta montaro Taunus.
Pro siaj termofontoj (kiujn uzis jam la romianoj) Wiesbaden estas renoma kuracloko.
Enhavo |
Partneraj urboj [redakti]
Klagenfurt en Aŭstrio
Montreux en Svislando
la urbodistrikto Friedrichshain-Kreuzberg de Berlino en Germanio
Gento en Belgio
Fondettes en Francio
Ljubljana en Slovenio
Kfar Saba en Israelo
San Sebastián en Hispanio
Vroclavo en Pollando
Tunbridge Wells en Britio
Görlitz en Germanio
Ocotal en Nikaragvo
La urba partnereco inter Wiesbaden kaj Klagenfurt datiĝas el la jaro 1930 kaj estis la unua urba partnereco tutmonde.
Esperantistoj de Wiesbaden [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]