Montreux VD
| Montreux | |
|---|---|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Riviera-Pays-d'Enhaut |
| Koordinatoj | 46°26′0″N 6°55′0″O / 46.43333°N, 6.91667°OKoordinatoj: 46°26′0″N 6°55′0″O / 46.43333°N, 6.91667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 23800 |
| Areo | 33,40 km² |
| Alteco | 390 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1820 |
| Komunumkodo | 5886 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Montreux estas urbo komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut, Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 23800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
[redakti] Geografio
La urbo Montreux situas oriente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la bordo de la Lago Lemano.
[redakti] Trafiko
Tra Montreux pasas la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Sempiono. Montreux estas ankaŭ la komencpunkto de la Montreux-Berna Oberland-Fervojo de Montreux al Lenk en Simme-Valo.
Preter la urbo pasas la aŭtoŝoseo A9 de Laŭzano al Brigo, kiu ankaŭ estas alveturejo al la alpaj pasejoj Granda Sankt-Bernardo, Sempiono, Furko kaj Nufenen.
[redakti] Historio
Kiel politika komunumo Montreux ekzistas nur ek de la jaro 1962. Unuaj setlejoj troviĝis en Montreux jam en la bronzoepoko. En Baugy oni trovis restaĵojn de romia vilao el la 2-a ĝis 4-a jarcento. Unua dokumenta mencio de Montreux datiĝas el la jaro 1215 kiel Mustruel.
[redakti] Famaj personecoj
En Montreux mortis Rainer Maria Rilke.
[redakti] Eventoj
Ĉiujare en la urbo okazas la mondkonata internacia Ĵazo-festivalo de Montreux.