Veytaux

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Veytaux
Blazono de Veytaux
Kastelo de Chillon
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46°25′00″N 06°56′00″O  /  46.416667°N, 6.933333°O / 46.416667; 6.933333 (Veytaux)Koordinatoj: 46°25′00″N 06°56′00″O  /  46.416667°N, 6.933333°O / 46.416667; 6.933333 (Veytaux)
Nombro de enloĝantoj 823 (2007)
Areo 6,74 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1820
Komunumkodo {{{kodo}}}
Situo de Veytaux

Veytaux esta svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, sud-orienta najbaro de Montreux, trans rivero La Veraye, ĉe la orienta fino de Lago Lemano.

La komunuma teritorio formas maldikan terbendon kiu, de Lago Lemano, etendiĝas nord-oriente; gia kulmino estas "Les Rochers de Naye" (2 042 m) kaj poste ĝi preteriras "la valon de Naye", ĝis rivero Hongrin, kiu estas ĝia limo kun komunumo Rossinière. Ĝi utilas kiel ponto inter la partoj okcidenta kaj orienta de distrikto la Riviera-Pays-d'Enhaut.

Kastelo de Chillon je la 1900-aj jaroj

La kastelo de Chillon estas ĝia ĉefa vidindaĵo. Ĝi estis konstruita je la 10-a jarcento sur la loko de romia fortika kampo. Gustave Courbet prenis ĝin kiel modelon por pluraj el siaj pentraĵoj, la plej konata, "Le château de Chillon" (1874) estas en la Muzeo Courbet en Ornans.

La najbaraj komunumoj estas nord-okcidente: Montreux kaj, (en Kantono Friburgo), Haut-Intyamon; Nord-oriente: Rossinière; kaj sud-oriente Villeneuve.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Pri Veytaux
Ekstera ligilo   Retpaĝo de la kastelo de Chillon
Ekstera ligilo   Veytaux en la Svisa Historia Vortaro (france)