Corsier-sur-Vevey
| Corsier-sur-Vevey | |
|---|---|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Riviera-Pays-d'Enhaut |
| Koordinatoj | 46°28′00″N 06°51′00″O / 46.466667°N, 6.85°OKoordinatoj: 46°28′00″N 06°51′00″O / 46.466667°N, 6.85°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3 145 (2007) |
| Areo | 6,74 km² |
| Alteco | 421 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1804 Corsier-sur-Vevey 1808 Les Monts de Corsier 1809 Fernil sur Corsier |
| Komunumkodo | 5884 |
Corsier-sur-Vevey esta svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉirkaŭ 8 km nord-okcidente de Montreux, kaj 18 km oriente de Laŭzano. Rivero Veveyse en oriento limas al la komunumo Saint-Légier-La Chiésaz.
La komunumo rezultas de disigo de komunumo Corsier en kvar komunumoj: Corsier-sur-Vevey, Corseaux, Chardonne, Jongny; kaj Corsier la 19-an de decembro 1833. En 1953 la komunumo nomiĝis Corsier-sur-Vevey por diferenciĝi el aliaj komunumoj kun la sama nomo.
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Corseaux, Chardonne kaj Jongny; nord-okcidente: Attalens kaj Remaufens; norde; Châtel-Saint-Denis; oriente: Saint-Légier-La Chiésaz; kaj sude: Vevey.
Enhavo |
Monumentoj [redakti]
La preĝejo [redakti]
La sonorilturo de la preĝejo de Corsier-sur-Vevey estas ekzemplo de romanika arto. La ĥorejo, de malfrua gotika stilo (aŭ flamgotika stilo), elmontras freskojn de fino de la 15-a jarcento.
La muzeo Charlie Chaplin [redakti]
La kasteleto de Ban, en kiu vivis Charlie Chaplin inter 1953 kaj 1977 gastigas la Muzeon pri Charlie Chaplin.
Charlie Chaplin estis enterigita, kun sia edzino Oona O'Neill en la tombejo de Corsier-sur-Vevey.
Ankaŭ Graham Greene kaj James Mason estas entombigitaj en tiu tombejo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retpaĝo de Corsier-sur-Vevey franca
- Charles Chaplin en Corsier-sur-Veveyfranca
- About Charles Chaplin in Corsier-sur-Veveyangla
- Corsier-sur-Vevey en la trilingva Svisa Historia Vortaro
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Corsier-sur-Vevey

