La Tour-de-Peilz
| La Tour-de-Peilz | |
|---|---|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Riviera-Pays-d'Enhaut |
| Koordinatoj | 46°27′00″N 06°52′00″O / 46.45°N, 6.866667°OKoordinatoj: 46°27′00″N 06°52′00″O / 46.45°N, 6.866667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 10 523 (2007) |
| Areo | 3,29 km² |
| Alteco | 382 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1814 |
| Komunumkodo | 5889 |
La Tour-de-Peilz estas svisa komunumo kaj urbo en Kantono Vaŭdo, en la sud-orienta ĉirkaŭurbo de Vevey, malproksima je ĉirkaŭ 5 km nord-okcidente de Montreux ĉe la nord-orienta bordo de Lago Lemano. La rivero Ognona faras ĝian okcidentan limon kun Vevey, kaj la rojo de la Maladaire limas la komunumon oriente kun Montreux.
Enhavo |
Najbaraj komunumoj[redakti]
La najbaraj komunumoj estas nord-okcidente Vevey Saint-Légier-La Chiésaz; norde: Blonay, oriente Montreux.
Esperanto[redakti]
La kastelo de La Tour-de-Peilz, konstruita en la 13-a jarcento, estis aĉetita de la komunumo en 1979 kaj entenas nuntempe la svisan muzeon pri ludoj[1] kaj gastigas variajn ekspoziciojn.
Por vizitoj kaj laborgrupoj ĝi uzas la francan, germanan, anglan, hispanan, portugalan lingvojn kaj ekde 2010 ankaŭ Esperanton.
Ĝemeliĝo[redakti]
La Tour-de-Peilz estas ĝemelurbo kun:
Naskiĝintoj en la urbo[redakti]
La unua svisa kosmonaŭto Claude Nicollier tie naskiĝis kaj pasis sian infanaĝon.
Mortintoj en la urbo[redakti]
- La franca pentristo Gustave Courbet, ekzilita el Francio (1873), mortis en La Tour-de-Peilz la 31-a de decembro 1877.
- La oceanografo Jacques Piccard tie mortis la 1-an de novembro 2008.
Referencoj[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Oficiala retpaĝo de La Tour-de-Peilz
Pri la kastelo
Svisa Museo pri Ludo germane, angle, france pri la organizo de la esperantaj ekskursoj montru supre

