Lemano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita bildo de Lemano
Kastelo Chillon ĉe Lemano (oriente)

La lago Lemano (aŭ: Lemana Lago) situas sur la landlimo inter Svislando kaj Francio. Ĝia franca nomo estas (Lac) Léman [lak lemɑ̃], foje ĝi nomiĝas Lago de Ĝenevo, kio ankaŭ kongruas al la germana nomo Genfer See [ˈgɛnfɐ zeː].

Enhavo

Nombroj kaj faktoj [redakti]

Lemano longas 72 km kaj grandas 582,4 km², ĝia maksimuma larĝo estas ĉ. 13 km. Ĝi estas la plej granda lago de okcidenta Eŭropo, pli granda ol la Konstanca Lago. El ĝia surfaco 234 km² (40 %) kalkuliĝas al Francio, 348,4 km² (60 %) al Svislando. Ĝia pleja profundo estas 309,7 m, ĝia meza alto super marnivelo 372 m. Ĝian volumenon oni kalkulas je 89 km³. Trafluas ĝin la rivero Rodano.

Bordas al la lago la tri svisaj kantonoj Ĝenevo, Vaŭdo kaj Valezo kaj la franca distriktaro (provinco) Haute-Savoie. Gravaj urboj ĉelagaj estas Ĝenevo, Laŭzano, Vevey kaj Montreŭ en Svislando kaj Thonon-les-Bains en Francio.

Galerio [redakti]

Urboj ĉirkaŭ Lemano [redakti]

Svisaj urboj [redakti]

Francaj urboj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Ekstera ligilo   Listo de lagoj en Svislando

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://perso.wanadoo.fr/lycee.noailles/leman/fr_03.htm Pri flaŭro kaj faŭno (france)
Ekstera ligilo    http://www.cgn.ch ŝipekskursoj sur Lemano
Ekstera ligilo    http://www.ports-leman.ch havenoj de Lemano