Cully (Vaŭdo)
El Vikipedio
| Cully VD | |
|---|---|
|
Vitoj ĉe la lago Lemano apud Cully
|
|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Lavaux-Oron |
| Koordinatoj | 46°29′20″N 06°43′48″O / 46.48889°N, 6.73°OKoordinatoj: 46°29′20″N 06°43′48″O / 46.48889°N, 6.73°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1 775 (2007) |
| Areo | 2,38 km² |
| Alteco | 374 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1091 Chenaŭ 1096 Cully |
| Komunumkodo | 5479 |
Cully, svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la bordo de Lago Lemano, ĉ. 8 km oriente de Laŭzano, kaj 9 km okcidente de Vevey, situas en la Vitejo de Lavaŭ.
La komunumo entenas la vilaĝojn Bahyse-Dessous, Bahyse-Dessus, kaj Chenaux. La najbaraj komunumoj estas okcidente: Grandvaux; norde: Forel (Lavaux); kaj oriente: Riex kaj Epesses.
Per referendumo la 17-an de majo 2009, la komunumoj Villette (Lavaux), Grandvaux, Cully, Riex kaj Epesses decidis unuiĝi. Ili iĝos la komunumo Bourg-en-Lavaux de julio 2011.
Kulturo [redakti]
Ĉiu jaro; la "Cully-jazz-festival" okazas fine de marto aŭ komence de aprilo; kaj "Cully Clasique", festivalo de ĉambra muziko, en junio.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retpaĝo de Cully
- Pri Cully en la Historia Leksikono de Svislando: france, germane kaj itale