Ĵazo
El Vikipedio
Ĵazo estas Muzikspeco, kiu kreiĝis ĉirkaŭ la jaro 1900 en Usono kiel mikso de afrika kaj eŭrop-koncerta muzikoj. Kelkaj radikoj troviĝas en bluso, nigrula laborkantado, nigrulaj preĝkantoj (Negro Spirituals) kaj gospelo.
Ĵazon markas ĝiaj improvizo kaj esprimaj spontaneco kaj vigleco. La individua artisto, kun ties son-emoj kaj personaj trajtigoj, centras (male al la eŭropa koncertmuziko, kie la origina kompono ĉefrolas, kaj la muzikisto precipe devas redoni tiun). Alia grava trajto estas la svingo, aparta sento pri tempo kaj ritmo elmergiĝinta el afrika muzik-tradicio. La ĵaza harmonio tre proksimas al la eŭrop-muzika, escepte de la tiel nomataj blusaj notoj (blue notes), kiuj ja ankaŭ gravegas en bluso.
Enhavo |
[redakti] Historio de ĵazo
En 1890 ekis la ragtimo, al kiu mankis improvizo, sed kiu ja havis svingon (ragged time = distirita tempo). Verŝajne la plej konata verko de tiu ĉi epoko estas "The Entertainer" de Scott Joplin (ĝi ege furoris post la filmo The Sting en 1973). Malpli skeme, kaj do pli ĵaze, ludis Jelly Roll Morton en New Orleans. Li mem pretendis, ke li "en 1902 inventis la ĵazan muzikon".
[redakti] Tradicia ĵazo
- Ekde 1900: nov-orleana ĵazo
- Ekde 1910: diksilando
- Ekde 1920: ĉikaga ĵazo
- Ekde 1930: svingo
[redakti] Moderna ĵazo
- Ekde 1945: bopo
- Ekde 1950: freŝa ĵazo, malmola bopo
- Ekde 1960: libera ĵazo
- Ekde 1975: fuzia muziko
[redakti] Ĵaz-muzikistoj
- Louis Armstrong
- Dave Brubeck
- John Coltrane
- Chick Corea
- Miles Davis
- Paul Desmond
- Duke Ellington
- Dizzy Gillespie
- Benny Goodman
- Billie Holiday
- Keith Jarrett
- Theo Jörgensmann
- Scott Joplin
- John Mclaughlin
- Thelonious Sphere Monk
- Jelly Roll Morton
- Charlie Parker
- Django Reinhardt
- Artie Shaw
- Nina Simone
- Toots Thielemans
- Joe Zawinul
kaj en Esperantujo:
[redakti] Ĵazfestivaloj
Internacia Ĵazfestivalo de Montrealo
[redakti] Eksteraj ligoj
- Eseo de Roland Levreaud pri "La Socia Enhavo de l’Ĵaz‑Muziko"