Dinamiko (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dinamiko signifas en la muziko la doktrinon pri la tonforto (fizike: laŭteco). Je tio oni distingas inter

  • gradacioj (dinamikaj ŝtupoj),
  • kontinuaj transiroj (ŝanĝoj de la tonforto),
  • akcentoj (mallongaj emfazoj).

Diferencajn tonfortojn oni realigas sur diferencaj muzikiloj malsame: je arĉinstrumentoj oni ŝanĝas la premon kaj rapidecon de la arĉoglitado, blovinstrumentistoj ŝanĝas la premon kaj kvanton de la aerfluo. Die Dynamik der Je pluk- kaj frapinstrumentoj samkiel ankaŭ je la piano kaj la klaviceno malmoleco kaj rapideco de la ekbatado destinas la dinamikon.

En la moderna notacio oni notas la tonforton per kursivaj literoj kaj signoj sub la notlinio. Dinamikaj signoj ankaŭ estas uzeblaj substantive kaj plivastasence: la forte ekzemple estas nomo por tiu parto de muzikaĵo, kiun oni deklamas per granda laŭteco, ankaŭ oni rajtas paroli pri grandioza orkestrokresĉendo.

Bazaj dinamikaj ŝtupoj[redakti | redakti fonton]

La plejofte uzatajn tonfortojn de la okcidentuma muziko simbolas jenaj italdevenaj mallongigoj (ordigite ekde mallaŭta ĝis laŭta):  \dots - ppp - pp - p - mp - m\!f - f - f\!\!f - f\!\!f\!\!f - \dots

piano (ital. „silente, mallaŭte, delikate“), mallongigo p, estas la instrukcio por mallaŭta tonforto.

forte (ital. „forte, laŭte, fortike“), mallongigo f, estas la instrukcio por mallaŭta kaj fortika tonforto.

La litero m kiel mezzo (ital. „mez-, duon-“ aŭ „-ete) plimildigas la instrukcion: mf (mezzoforte) signifas mezlaŭte kaj estas iom pli mallaŭta ol f, dum kiam mp (mezzopiano, mallaŭtete) estas iom pli laŭte ol p.

Por la intensigo de f kaj p oni povs duobligi la literojn: f\!\!f signifas fortissimo („fortege“) kaj pp pianissimo („mallaŭtege“). En la muziko ĝis 1800 tiuj estas la laŭtecekstremoj, en la romantikismo eĉ ankaŭ ekestis f\!\!f\!\!f ("fortissimo forte") kaj ppp ("pianissimo piano"), pli malofte oni kunmetis pli literojn: Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij preskribas en sian Patosan Simfonion je la plej laŭta loko f\!\!f\!\!f\!\!f\!\!f kaj je la plej mallaŭta pppppp, György Ligeti uzas parte eĉ okoblan pianonresp. forton, tiuj nuancoj tamen preskaŭ ne estas realigeblaj.

Ŝanĝoj de la tonforto[redakti | redakti fonton]

Kresĉendo- kaj dekresĉendo-forkoj

La vorto kresĉendo (crescendo., ital.: „kreskanta“) preskribas iom-post-ioman plifortiĝon de la laŭteco. La malo de tio estas la diminuendo (dim., ital.: „malpliiĝante“) aŭ ankaŭ dekresĉendo (decresc.), kiuj postulas malpliiĝantan laŭtecon. Ofte post tio staras dinamika signo, kiu indikas la finon de la ŝanĝiĝo kaj la atingendan dinamikon.

Anstataŭ la signoj cresc.dim. oni ankaŭ trovas t.n. forkojn, kiuj malfermiĝas de la plej mallaŭta al la plej laŭta loko aŭ male fermiĝas ekde la plej laŭta al la plej mallaŭta.

La instrukcio subito (sub., it. „subite, ek“) postulas frapan, ofte kiel surpriza efekto uzatan transiro de unu al alia ŝtupo. subito piano ekz. signifas subitan transiro ekde forto al piano.

Akcentoj[redakti | redakti fonton]

  • sforzato (s\!fs\!f\!z): kun subita akcentuado.
  • rinforzando (r\!fr\!f\!z): denove plifortiĝante aŭ kun komence iomete ŝvela akcentuado.
  • fortepiano (f\!p): laŭte, tiam subite piano.

Multaj komponistoj kombinas tiujn ĉi mallongigojn kun la tri literoj por la bazaj dinamikaj ŝtupoj, je kio ili povas formi signojn kiel s\!f\!\!f\!z, s\!f\!p, m\!f\!p, f\!pp. Lige kun la grafikaj signoj por akcentoj rezultas do sennombraj eblecoj de dinamikaj preskriboj, kiujn muzikisto povas kompreni nur per vastaj stilkonoj aŭ per trarigardo de la manskribaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la barokepoko la dinamiko kiel muzika parametro nur malmulte pezis, oni lasis ĝin plejparte al la buŝe tradiciita stilsento de la muzikistoj, kiam oni ludu pli laŭte aŭ pli mallaŭte. Dinamikaj preskriboj en la komponaĵoj maloftis kaj signis ofte devioj de la reguloj, ekz. kiam la vjoloj en la dua parto de la koncerto „La printempo“ de Antonio Vivaldi devas ludi forte – por la bildigo de bojantaj hundoj–, dum kiam la resto de la orkestro kaj la soloviolono ludas piane. En la verkoj de Johann Sebastian Bach dinamikaj preskriboj ofte montras nur, je kiu loko unu voĉo paŝu malantaŭen favore al alia aŭ estas emfazenda.

Registroŝanĝo sur klaviceno kaj baroka orgeno aŭ la ŝanĝo inter konĉerteno kaj tuteco en la granda konĉerto sekvigis nekontinue ŝangantajn laŭtecon kaj sonkoloron, kio stampis komence de la 20-a jarcento la nocion de la terasdinamiko. Sekve oni aplikis tiun ĉi simplige sur la tuta muziko de la baroko. El hodiaŭa vidpunkto tio ĉi ne estas tenebla; historiaj fontoj montras, ke ankaŭ barokkantistoj kaj instrumentistoj interpretis per dinamikaj nuancadoj kaj transiroj, ekde la konscia artikulaciado de unuopaj tonoj ĝis iom grandaj arkoj.

Komence de la klasika epoko la dinamiko ricevis novan gravecon. La piano, kiu – laŭ sia nomo – ebligis influi ankaŭ la laŭtecon per variado de la frapado, flankenŝovis la klavicenon. Preskaŭ samtempe formiĝis – influate de la skolo de Mannheim – precizeco en la orkestroludo ĝis nun neniam kontata, kiu ebligis realigi dinamikajn efektojn kiel unueca pianissimo kaj fortissimo aŭ la fama „Kresĉendo de Mannheim“ kun la tuta orkestro.

Ĉe Ludwig van Beethoven la dinamiko finfine atingis la rangon de memstaramuzika parametro, fpor kiu validas precizaj ludinstrukcioj. En siaj partituroj li notis krom la baza dinamiko multajn antaŭe neniam aŭ malofte uzatajn esprimrimedojn: regule uzatajn laŭtecekstremojn pp kaj ff, ofte tuj interkontrastajn, tutorkestra kresĉendo trans multaj taktoj, kresĉendo ekde p ĝis ff ene de ununura takto, kresĉendo kun sekva subito p, dekresĉendo kun sekva ff, akcentoj sur la „malfortaj“ taktotempoj ktp.

La romantikisma epoko kontribuas nure per plua intensivigo de la ekstremoj (vd. supre).

Literaturo[redakti | redakti fonton]