Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
Tchaikovsky.jpg
Bazaj informoj
Naskiĝo 7-an de majo 1840
Deveno ruso
Morto 6-an de novembro 1893
Profesio komponisto, dirigento, pedagogo
v  d  r
Information icon.svg

Pjotr Iljiĉ ĈAJKOVSKIJ (ruse: Пётр Ильи́ч Чайко́вский) (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu ), naskiĝis je la 7-a de majo [laŭ julia kalendaro: 25-a de aprilo] 1840 en Votkinsk (Vjatka gubernio, la Rusia imperio) kaj mortis je la 6-a de novembro [laŭ julia kalendaro: 25-a de oktobro] 1893 en Sankt-Peterburgo. Li estis rusa komponisto, dirigento, pedagogo, muzika ĵurnalisto, socia aganto. Lia kreado apartenas al la romantika epoko. Li estas aŭtoro de pli ol 80 verkoj, inkluzive de 10 operoj, tri baletoj, sep simfonioj (ses numerigitaj kaj la simfonio «Manfredo»), kvar suitoj, ankaŭ konĉertoj kaj aliaj. Ĉajkovskij estas konsiderata unu el plej grandaj komponistoj en la historio de muziko.

Verkado[redakti | redakti fonton]

1866 — Ĉajkovskij unue koncertis antaŭ la moskva kaj peterburga spektantaro, prezentante uverturon F-dur. Samjare li komencis laboron pri la Unua simfonio.

1866—1867 — estis verkita la uverturo por dana himno kaj kelkaj verkoj por fortepiano, inkluzive de «Rememoro pri Haapsalu» (ru: Воспоминание о Гапсале).

1867 — andante kaj skerco el la Unua simfonio estas prezentataj en la Rusa muzika societo en Peterburgo. Komenciĝis laboro pri la opero «Vojevodo» (ru: Воевода). En simfonia kunveno en Moskvo estis plenumitaj dancoj el ĝi.

1868 — en simfonia kunveno en Moskvo kun granda sukceso estis prezentita la Unua simfonio. Samjare en Moskvo kaj Peterburgo estis prezentita la simfonio «Fatum» (ru: Фатум), pri kiu Ĉajkovskij mem restis malkontenta.

La 30-a de januaro 1869 — en Bolŝoj-teatro (Moskvo) okazis la unua prezento de la opero «Vojevodo». Libreton verkis Ĉajkovskij kaj la fama dramisto Aleksandr N. Ostrovskij laŭ ties dramo «Dormo en Volgo» (ru: Сон на Волге). Dirigento estis Merten. Rolojn plenumis: Neĉaj Ŝaligin — Finokki, Vlas Djuĵoj — Platon Radoneĵskij, Nastasja — Annenskaja, Marja Vlasjevna — Menŝikova, Praskovja Vlasjevna — Zinaida Kronenberg, tepan Bastrjukov — Rapoport, Dubrovin — Demidov, Oljona — Ivanova, Rezvij — Boĵanovskij, Ŝut — Lavrov, Nedviga — Rozanova, nova Vojevodo — Korin. En 1870-aj Ĉajkovskij neniigis la operon, konserviĝis nur malgranda parto de materialo.

1869 — estis finverkita la opero «Undino» (ru: Ундина), kiu ne estis surscenigita. En 1873 Ĉajkovskij neniigis ĝin, escepte de kelkaj numeroj, kiuj poste eniris aliajn verkojn. Aŭtune estis verkita la uverturo-fantazio «Romeo kaj Julieta» (ru: Ромео и Джульетта). Estis verkitaj ses romantikaj kantoj (ru: романс), inklzuive de «Ne, nur tiu» (ru: Нет, только тот), «Kaj doloras al mi, kaj dolĉas» (ru: И больно, и сладко), «Larmo tremas» (ru: Слеза дрожит), «Pro kio» (ru: Отчего), «Nek unu vorton, amiko mia (ru: Ни слова, о друг мой).

1871 — estis verkita la unua kvarteto D-dur.

18701872 — estis verkita la opero «Opriĉnik» (ru: Опричник). Ĉajkovskij memstare faris libreton laŭ la novelo de Ivan Laĵeĉnikov.

31-an de majo 1872 — okazis la premiero de la kantato «Omaĝe al la 200-a naskiĝdatreveno de Petro la 1-a» (ru: В память 200-летия рождения Петра Великого), verkita speciale al malfermo de la Politeknika ekspozicio de 1872.

1873 — estis verkita la simfonia fantazio «Burja» (ru: Буря; eo: Ŝtormo) kaj muziko por printempa fabelo «Sneguroĉka» (ru: Снегурочка; eo: Neĝulino) de Aleksandr Ostrovskij, prezentita en Bolŝoj-Teatro.

12-an de aprilo 1874 — en Mariinskij Teatro okazis la premiro de la opero «Opriĉnik». Diriĝento estis Eduard Nápravník. Rolojn plenumis: Ĵemĉuĵnij — Vasiljev la 1-a, Natalja — Raab, Mitkov — Sobolev, Morozova — Krutikova, Basmanov — Vasiljev la 2-a, Andej — Orlov, Vjazminskij — Melnikov, Zaĥarjevna — Ŝreder.

4-an de majo 1875 — en Bolŝoj Teatro estis surscenigita la opero «Opriĉnik». Diriĝento estis Merten. Rolojn plenumis: Ĵemĉuĵnij — Demidov, Natalja — Smelskaja, Morozova — Kadmina, Basmanov — Aristova, Andrej — Dodonov, Vjazminskij — Radoneĵskij.

1875 — en konkurso de la Rusa muzika societo al la opero «Kuznec Vakula» (ru: Кузнец Вакула; eo: Forĝisto Vakula) estis aljuĝita la 1-a premio.

1876 — en Peterburgo oni surscenigas la operon «Kuznec Vakula», poste transformitan en «Ĉereviĉki» (ru: Черевички; eo: Botetoj).

20-a de februaro 1877 — en Bolŝoj teatro okazis surscenigo de la baleto «Lebedinoje ozero» (ru: Лебединое озеро; eo: Cignolago). Libreton verkis V. Begiĉev kaj V. Gelcer. Rolojn plenumis: Odetta-Idillija — Karpakova, Zigfrid — Gillert, Rotbart — Sokolov. Baletmajstro — Rejzinger. Dirigento — Rjabov. Pentristoj — Valc, Ŝangin, Gropius.

1878 — en tutmonda ekspozicio en Parizo orkestro subestre de Nikolaj Rubinŝtejn plenumis la Duan fortepianan konĉerton, «Ŝtormon», serenadon kaj valson por violono. Estis verkita «Liturgio de Johano Krizostomo».

majo-julio 1878 — estis verkita «Porinfana albumo» Op. 39 — kolekto da muzikeroj por fortepiano kun aŭtora subtitolo «Dudek kvar facilaj muzikeroj por fortepiano». Decembre ĝi estis publikigita en la eldonejo de Jurgenson, kaj dediĉita al la onklo de la komponisto Vladimir Davidov.

17-a de marto 1879 — okazis la unua surscenigo de la opero «Eŭgeno Onegin» (ru: Евгений Онегин) fare de gelernantoj de la Moskva konservatorio sur sceno de Malij Teatro.

1879 — estis verkita la opero «Orleanskaja deva» (ru: Орлеанская дева; eo: La Pucelo de Orleano laŭ la dramo de Friedrich Schiller tradukita de la rusa poeto Vasilij Ĵukovskij, kaj la dramo Jeanne d’Arc de Jules Barbier. La libretot verkis Auguste Mermet por sia propra opero.

13-a de januaro 1880 — estis renovigita la prezentado en Bolŝoj teatro de la baleto «Cignolago». La baletmajstro estis Ganzen, dirigento — Rjabov, pentristoj — Valc, Ŝangin, Groppius. Rolojn plenumis: Odetta-Odillija — Kalmikova kaj Gejten; Zigfrid — Bekefi.

7-a de novembro 1880 — en Kamenka estis finverkita la Solena Uverturo «1812 jaro» (ru: Торжественная увертюра «1812 год»).

13-a de februaro 1881 — okazis premiero de la opero «La Pucelo de Orleano» en Mariinskij teatro. La dirigento estis Eduard Nápravník. Rolojn plenumis: Karlo la 7-a — Vasiljev la 3-a, Kardinalo — Majboroda, Dunua — Stravinskij, Lionel — Prjaniŝnikov, Tibo — Korjakin, Rajmond — Sokolov, Johana de Arko — Kamenskaja, Agnessa — Raab.

8-a de aŭgusto 1882 (laŭ julia kalendaro — la 20-an) dum la Tutrusia industria-arta ekspozocio estis unue plenumita la «Uverturo 1812». La dirigento estis I.K. Altani.

28-a de oktobro 1882 — en Bolŝoj teatro estis renovigita la surscenigo de la baleto «Cignolago». La baletmajstro estis Ganzen, dirigento — Rjabov, pentristoj — Valc, Ŝangin, Groppius. Rolojn plenumis: Odetta-Odillija — Kalmikova kaj Gejten; Zigfrid — Bekefi.

aprilo 1883 — la opero «Eŭgeno Onegin» estis plenumita en Peterburgo en muzika-drama societo subestre de K.K. Zike. Finverkita la opero «Mazepa» (ru: Мазепа).

3-a de februaro 1884 — en Bolŝoj teatro okazis la premiero de la opero «Mazepa». La libreton verkis V.P. Burenin laŭ la poemo de Aleksandr Puŝkin «Poltava». La dirigento estis Altani, reĝisoro — Barcal, pentristoj — Ŝiŝkov kaj Boĉarov, baletmajstro — Ivanov. Rolojn plenumis: Mazepa — Korsov, Koĉubej — Borisov, Marija — Pavlovskaja, Ljubov — Krutikova, Andrej — Usatov, Orlik — Fjurer, Iskra — Grigorjev, Ebria kozako — Dodonov.

6-a de februaro 1884 — la opero «Mazepa» estis prezentita en Mariinskij teatro. La dirigento estis Eduard Nápravník.

19-a de oktobro 1884 — okazis la premiero de la opero «Eŭgeno Onegin» en Mariinskij teatro.

1885 — la opero «Mazepa» estis surscenigita en Tifliso. Estis pretigita la nova varianto de la opero «Forĝisto Vakula» alinomita «Ĉereviĉki».

19-a de januaro 1887 — en Bolŝoj teatro en Moskvo okazis prezentado de la opero «Ŝorĉistino». Libreton verkis J. P. Polonskij laŭ la romano de Nikolao Gogol «Antaŭkristnaska nokto» kun aldonaĵoj de la komponisto. Dirigento estis Ĉajkovskij. Pentristo estis Valc. Rolojn plenumis: Vakula — Usatov, Oksana — Klimentova, Soloha — Svetlovskaja, Ĉub — Matĉinskij, Pan Golova — Streleckij, Diablo — Korsov, Lerneja Instruisto — Dodonov, Moŝtulo — Ĥoĥlov, Panas — Grigorjev.

20-a de oktobro 1887 — en Mariinskij teatro okazis la premiero de la opero «Sorĉistino» (ruse: Чародейка). Libreton faris I. V. Ŝpaĵinskij laŭ sia samnoma tragedio. Dirigento estis Ĉajkovskij. Pentristo estis Boĉarov. Rolojn plenumis: princo Kurlatev — Melnikov, Princino — Slavina, Jurij — Vasiljev la 3-a, Mamirov — Stravinskij, Nastasja — Pavlovskaja.

1887 — la opero «Sorĉistino» estis prezentita en Tifliso. Dirigento estis Ipolitov-Ivanov. Rolon de Nastasja plenumis Zarudnaja.

1888 — la imperiestro Aleksandro la 3-a ordonis al Ĉajkovskij pension je 3000 rubloj.

3-a de januaro 1890 — en Mariinskij teatro okazis la premiero de la opero «Dormanta belulino» (ruse Спящая красавица). Libreton verkis I. A. Vsevolĵskij. Baletmejstro estis Marius Petipa. Dirigento estis Drigo. Pentristoj estis Boĉarov, Levot, Andrejev, Ŝiŝkov. Kostumojn faris Vsevolĵskij. Rolojn plenumis: Aŭrora — Brianca, Dezire — P. Gerdt, feino de Siringo — Marius Petipa, Karabos — Ĉeketti.

1890 — en Bolŝoj teatro estis surscenigita la opero «Sorĉistino».

7-a de decembro 1890 — en Mariinskij teatro estis surscenigita la opero «Pika damo» (ruse: Пиковая дама). Libreton kreis Modest Ĉajkovskij kun partopreno de la komponisto mem, laŭ la samnonma romano de Aleksandr Puŝkin, uzante ankaŭ poemojn de Konstantin Batjuŝkov, Gavriil Derĵavin, Vasilij Ĵukovskij, Kondratij Rilejev kaj Pjotr Karabanov. Dirigento estis Eduard Nápravník. Surscenigon gvidis Palaĉek. Reĝisoro estis Kondratjev, Pentristoj estis Vasiljev, Janov, Levot, Ivanov kaj Andrejev, Baletmejstro estis Marius Petipa. Rolojn plenumis: German — N. Figner, Tomskij — Melnikov, Eleckij — Jakovlev, Ĉekalinskij — Vasiljev la 2-a, Surin — Frej, Ĉaplickij — Kondaraki, Narumov — Sobolev, Administranto — Efimov, Liza — M. Figner, Grafino — Slavina, Polina — Dolina, Guvernistino — Pilc, Ĉambristino — Junosova, Prilepa — Olgina, Milovzor — Fride, Zlatogor — Klimov la 2-a.

19-a de decembro 1890 — la opero «Pika damo» estis surscenigita en Kievo fare de la aktoroj de la trupo de I. P. Prjaniŝnikov. Dirigento estis Pribik. Rolojn plenumis: Herman — Medvedev, Tomskij — Dementjev, Eleckij — Tartakov, la Grafino — Smirnova, Liza — Maculeviĉ.

1891 — estis verkita la opero «Iolanta». Libreton kreis Modest Iljiĉ Ĉajkovskij laŭ la dramo de Henrik Hertz «Filino de reĝo René».

Samjare la opero «Pika damo» estis prezentita en Bolŝoj teatro. Dirigento estis Altani, pentristoj Valc kaj Lebedev, baletmajstroj Marius Petipa kaj Ivanov. Rolojn plenumis: Herman — Medvedev, Tomskij — Korsov, Eleckij — Ĥoĥlov, Liza — Dejŝ-Sioniskaja, Polina — Gnuĉeva, la Grafino — Krutikova.

Samjare estis kreita muziko por la «Hamleto», prezentita en Miĥajlovskij teatro (Peterburgo).

6-a de decembro 1892 — okazis premiero de la opero «Iolanto» en Mariinskij teatro. Dirigento estis Eduard Nápravník. Dekoraciojn kreis Boĉarov. Rolojn plenumis: René — Serebrjakov, Robert — Jakovlev, Vodemon — Figr, Ebn-Hakija — Ĉernov, Almerik — Karelin, Bertran — Frej, Iolanta — M. Figner, Marta — Kamenskaja, Brigitta — Runge, Laura — Dolina.

Samtempe estis prezentita la baleto «La Nuksrompilo». La libreton verkis Ivan Vsevoloĵski kaj Marius Petipa laŭ la mirfabelo de E. T. A. Hoffmann: Nußknacker und Mausekönig (germane «La Nuksrompilo kaj la reĝo de la musoj») en la versio de Alexandre Dumas (patro). Baletmajstro estis Ivanov, dirigento — Drigo, pentristoj — Boĉarov kaj K. Ivanov, kostumojn faris Vsevolĵskij kaj Ponomarjov. Rolojn plenumis: Klara — Belinskaja, Fric — E. Stukolkin, La Nuksrompilo — S. Legat, la feino Draĵe — Del-Era, la princo Kokluŝ — P. Gerdt, Drosselmejer — T. Stukolkin.

Sekseco[redakti | redakti fonton]

En siaj leteroj kaj taglibroj, Ĉajkovskij malkovris ke li havis multajn virajn amantojn. Lia posteno kiel profesoro ĉe la Konservatorio de Moskvo permesis al li konatiĝi kun multaj adoleskantoj, unu el kiuj, Alekseij Sofronov , 14-jara, iĝis lia amanto. Inter aliaj amantoj oni inkludas la violoniston Kotek, la pianiston Sapelnikov kaj lian nevon Vladimir Davidov, al kiu li dediĉis sian sesan simfonion. Laŭ kelkaj esploroj pri lia vivo, eltiritaj el sekretaj dokumentoj, Ĉajkovskij estis devigita mortigi sin por ke oni ne sciu pri lia samseksema rilato kun juna rusa nobelulo. Kune kun li mortigis sin unu el liaj amantoj, la advokato Vladimir Gerard.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Santiago, Pablo. "Personajes históricos sospechosos de pedofilia". En: Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004, p. 122.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Senpagaj partituroj de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij en la International Music Score Library Project

Sovetia animacia filmo La Nuksrompilo (1973) laŭ la baleto de Ĉajkovskij (Esperante)