Aleksandr Glazunov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandr Konstantinoviĉ Glazunov

Aleksandr Konstantinoviĉ Glazunov (cirile Алекса́ндр Константи́нович Глазуно́в, n. jul.: 10-a de aŭgusto 1865 / greg.: 12-a de novembro 1833 en Sankt-Peterburgo; m. 21-an de marto 1936 en Parizo) estis rusa komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aleksandr Glazunov devenis de riĉa familio kaj jam junaĝe ekokupiĝis pri muziko. Je tio okulfrapis precipe lia mirige muzika memoro kaj lia bonega sonosento. En 1880 Glazunov komencis laŭ rekomendo de Milij Balakirev privatan studon ĉe Nikolaj Rimskij-Korsakov, kiu estis imponata de la talentego de sia lernanto. La unua prezentado de la simfonio n-o 1 la 22-an de aŭgusto 1882 de Glazunov en Moskvo signifis por la juna komponisto la trarompon. Ankaŭ li konatiĝis kun la mecenato Mitrofan Beljajev, kiu lin treege antaŭenigis dum la sekvaj jaroj. Post kiam Glazunov en la 1890-aj jaroj avancis al tutmonde agnoskata persono, li alprenis profesorpostenon por instrumentigo ĉe la peterburga konservatorio. En 1905 li transprenis la estradon de ĉi tiu instituto, kiun li tenis ĝis 1930. Dum tiu tempo lia kompona produktivo tre malpliiĝis pro la granda tempelspezo kaj lia unika engaĝiĝo pro la graveco de tiu institucio. Li malkovris multajn gravajn talentulojn kaj nelacigeble aktivis por la studentoj. En 1928 Glazunov vojaĝis al Vieno, kie li kunagis kiel ĵuriano je Schubert-konkurso. Lia atakita sano ne permesis al li reveni, tiel ke li setlis en Parizo. Tie ĉi li restis ĝis sia morto.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Glazunov unuigis en sia muziko nacirusajn tendencojn kun la atingoj de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij. Tiel en siaj komponaĵoj registreblas tendencoj al popolkanta temoformado, ekzotismoj, orientuma harmoniaro kaj metrikaj liberoj. Aliflanke je la muziko de Glazunov elstaras tute male al la klopodoj de la kvinopo alta metia majstreco kaj suverena regado de la kompozicia tekniko: Glazunov estis brila orkestrigisto, lerta kontrapunktisto kaj majstro de la formigo. Entute la muziko de Glazunov esprimas pozitivegan animstaton kaj emon al patoso kaj heroeca gesto. Evoluiĝon malvastasence Glazunov neniam travivis; la komponaĵoj de la fruaj 1880-aj jaroj preskaŭ ne diferencas de tiuj el la 1930-aj jaroj. Oni povas nur rimarki, ke komence dominis nacirusaj tendencoj en lia stilo. Ĉ. 1890 Glazunov suferis iaspecan "krizon", kiun ekigis verŝajne la impreso de prezentado de „Der Ring des Nibelungen“ de Wagner en la jaro 1889. En la 1890-aj jaroj kaj komence de la 20-a jarcento ekestis multaj el liaj plej bonaj verkoj, dum kiam ekde ĉ. 1910 lia inspiriĝo rimarkeble malpliiĝis. Entute Glazunov estas rigardenda pro siaj komponaj atingoj kaj sia instrua agado kiel unu el la plej gravaj personoj en la rusa muzikhistorio, kvankam oni nuntempe ne ĉiam agnoskas tion. Glazunov elstaris ankaŭ kiel dirigento kaj pianisto. Je tio gravas precipe liaj interpretadoj de propraj komponaĵoj. Printempe 1910 li sonregistris tri proprajn pianopecojn per la reproduktpiano Welte-Mignon.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonioj
    • Simfonio n-o 1 E-maĵora op. 5 (1880–82)
    • Simfonio n-o 2 f#-minora op. 16 (1886)
    • Simfonio n-o 3 D-maĵora op. 33 (1890)
    • Simfonio n-o 4 Eb-maĵora op. 48 (1893)
    • Simfonio n-o 5 Bb-maĵora op. 55 (1895)
    • Simfonio n-o 6 c-minora op. 58 (1896)
    • Simfonio n-o 7 F-maĵora op. 77 (1902)
    • Simfonio n-o 8 Eb-maĵora op. 83 (1905/06)
    • Simfonio n-o 9 d-minora o.op. (unumovimenta fragmento, 1904–10)
    • Rêverie (revaĵo) por korno kaj ĉambrorkestro
  • Aliaj orkestrokomponaĵoj
    • 2 uverturoj pri grekaj temoj (n-o 1 g-minora op. 3, 1881–84, n-o 2 D-maĵora op. 6, 1881–85)
    • Suite caractéristique op. 9 (1881-87)
    • „Stenka Rasin“, simfonia poemo op. 13 (1885)
    • 2 koncertvalsoj ( n-o 1 D-maĵora op. 47, 1893, n-o 2 F-maĵora op. 51, 1894)
    • Ballade F-maĵora op. 78 (1902)
    • „Aus dem Mittelalter“, Suite op. 79 (1901/02)
    • weitere sinfonische Dichtungen, Märsche, Festouvertüren u. a.
  • Konĉertoj
    • Violonkonĉerto a-minora op. 82 (1904)
    • Pianokonĉerto n-o 1 f-minora op. 92 (1910/11)
    • Pianokonĉerto n-o 2 B-maĵora op. 100 (1917)
    • „Concerto ballata“ C-maĵora op. 108 por violonĉelo kaj orkestro (1931)
    • Saksofonkoncerto Eb-maĵora op. 109 (1934)
  • Teatromuziko
    • Raimonda, baleto op. 57 (1896/97)
    • La sezonoj, baleto op. 67 (1898/99)
    • La reĝo de la judoj, teatromuziko op. 95 (1913)
  • Kantkomponaĵoj
    • Horaĵoj
    • Lidoj
  • Ĉambromuziko
    • Arĉkvarteto n-o 1 D-maĵora op. 1 (1881/82)
    • Arĉkvarteto n-o 2 F-maĵora op. 10 (1883/84)
    • Arĉkvarteto n-o 3 G-maĵora op. 26 „Quatuor slave“ (1886–88)
    • Arĉkvarteto n-o 4 a-minora op. 64 (1894)
    • Arĉkvarteto n-o 5 d-minora op. 70 (1898)
    • Arĉkvarteto n-o 6 Bb-maĵora op. 106 (1920/21)
    • Arĉkvarteto n-o 7 C-maĵora op. 107 (1930)
    • Arĉkvinteto A-maĵora op. 39 (1891/92)
    • Kvarteto Bb-maĵora op. 109 por kvar saksofonoj (1932)
    • Elegio por vjolo kaj piano op. 44 (1893)
  • Pianomuziko
    • Sonato n-o 1 bb-minora op. 74 (1900/01)
    • Sonato n-o 2 e-minora op. 75 (1901)
    • Malgrandaj pecoj
  • Orgenmuziko
    • Preludo kaj fugo n-o 1 D-Dur op. 93 (1906-1907)
    • Preludo kaj fugo n-o 2 d-minora op. 98 (1914)
    • Fantazio g-moll op. 110 (1934-1935)

Ligiloj[redakti | redakti fonton]