Vieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la Aŭstria urbo. Por aliaj signifoj, vidu Vieno (apartigilo).

Monda heredaĵo de UNESKO


Vieno
germane: Wien, hungare: Bécs, latine: Vindobona
ĉefurbo kaj federacia lando
Collage von Wien.jpg
Vieno
Flag of Vienna.svg
Flago
Wien 3 Wappen.svg
Oficiala nomo: Wien
Ŝtato Flago de Aŭstrio  Aŭstrio
Historia regiono Aŭstrio-Hungario
Flughaveno Flughaveno Vieno
Najbaras kun Malsupra Aŭstrio ĉirkaŭe
Urbaj distriktoj
Konataj lokoj
Ponto Reichsbrücke
Riveroj Danubo, Vieno-rivero
Situo Vieno
 - koordinatoj 48°12′32″N 16°22′21″E  /  48.20889°N, 16.3725°O / 48.20889; 16.3725 (Vieno)
Plej alta punkto
 - situo Hermannskogel
 - alteco 542 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo Lobau
 - alteco 151 m s. m.
Areo 414,89 km² (41 489 ha)
Loĝantaro 1 712 903 (2010)
Denseco 4 128,57 loĝ./km²
Parkoj Danuba Parko, Urboparko de Vieno, Viena Prater, Esperanto-parko
Fondo 1-a jarcento
Urbestro Michael Häupl] (SPÖ)
Horzono CET (UTC+1)
 - somera tempo CET (UTC+2)
Poŝtkodo 1010–1239, 1400, 1450
Telefona antaŭkodo 01
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia urbocentro
Jaro 2001 (#25)
Numero 1033
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, vi, iv
Amuzparkoj Wiener Prater, Böhmischer Prater
Situo en Aŭstrio
Situo en Aŭstrio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Wien
Retpaĝo: www.wien.gv.at

Vieno (germane Wien [vin]) estas kaj la ĉefurbo kaj federacia lando de la respubliko Aŭstrio.

Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de la Danubo, 40 km for de la limo al Slovakio kaj la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj apud la rivero Vieno. Ekkonilo de Vieno estas la Stefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno.

Vieno estas la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA). Vieno estas la tria UNO-urbo. La urbocentro de Vieno estas rigardata kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

La historia centro de Vieno, la 1-a distrikto (Innere Stadt [INEre ŝtat]), estis elektita de la Unesko por la internacia programo de Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo pro ties kultura valoro.

Vieno konsistas el 23 distriktoj (vidu Vienaj Urbodistriktoj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vieno estas kun sia areo de 414,65 km² la plej malgranda federacia lando de Aŭstrio. 11,3 % de ĝia tuta areo estas surkonstruita tereno, 11,1 % estas stratoj kaj 2,2 % trajntrakoj. Samtempe Vieno estas la federacia lando kun la plej granda parto de ĝardenareoj, kiuj nombras je 28,4 % aŭ 117,76 km². Rilate akvosurfacojn (4,6 % aŭ 19,1 km²) ilia proporcio estas nur en la federacia lando Burgenland pli granda. Vieno estas unu el kvar federaciaj landoj en kiu oni kultivas vinon. 1,7 % de la areo okupas vinĝardenoj. Arbaroj kovras 16,6 % kaj agrikulturo utiligas en Vieno 15,8 % de la tereno.

Vieno

Danubo estis reguligita en Vieno inter 1870 kaj 1875; postrestaĵoj de tiu reguligo estas Malnova Danubo, la Danuba Kanalo kaj kelkaj aliaj akvejoj. La Vieno-rivero enfluas en la Danuban Kanalon apud la centro de Vieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio, romia epoĥo, mezepoko[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologiaj trovitaĵoj la monto Kahlenberg estis loĝata jam en la pli frua ŝtonepoko, ankaŭ el la bronza kaj pli frua fera epoko ekzistas pruvaĵoj de loĝejoj. Riĉaj trovitaĵoj ekzistas el la epoko de La Tène, kiam keltoj ekloĝis sur la okcidentaj montdeklivoj kaj en la nuna urba regiono. Ili donis al la urbo la nomon - Vindomina-Vindobona.

Dum la romia regado gardis la soldataro de Vindobona la maldekstran flankon de la legia kastelo Carnuntum. Ekde tiu ĉi tempo komenciĝas la skribaj sciigoj pri Vieno. Malmulte oni scias pri la okazoj dum la popolmigrado, sed kontinua enloĝado estas supozata.

Romiaj ruinoj en la 1-a distrikto - Michaelerplatz

La Salcburgaj Kronikoj mencias Wenia [venia] en 881 rilate al batalo kontraŭ hungaroj. Aliaj pruviloj informas pri Vieno kiel komerca loko. Samtempe kun la etendiĝo de la Babenberga regno al la oriento, Vieno iom post iom gravis. En 1137 oni nomas ĝin civitas (latine por civito). Henriko la 2-a Jasomirgott faris Vienon residejo de sia duklando kaj konstruis ĉi tie sian kastelon. Tiu ĉi funkcio de la urbo destinis ĝian sorton dum la sekvontaj jaroj, ĝian evoluon al komerca centro, ĝian signifon kiel arta kaj kultura centro.

Habsburgoj, baroko, klasikismo[redakti | redakti fonton]

En 1296 Vieno ricevis de la Habsburgoj - kiuj sekvis al la Babenbergoj kiel potenculoj - novan urboprivilegion. Per la fondo de universitato en 1365 la urbo atrakciis sciencistojn okcidentajn. Imponaj preĝejaj konstruaĵoj, nova kastelo kaj plivastigo de la urbo montras la supreniron al mezepoka grandurbo. Ekde 1439 ĝis 1806 Vieno estis konstanta kortego de la romia-germana imperiestro, la rezideja ĉefurbo kaj samtempe centro de la heredlandoj de la Habsburgoj ĝis 1918.

En 1683 Jan Sobieski el Pollando kaj Karlo la 5-a de Loreno venkis la turkan armeon. Post la fino de la turka minaco Vieno spertis en la 17-a kaj 18-a jarcento egan prosperon. La atestiloj de tiu ĉi periodo - barokaj palacoj kaj preĝejoj - ankoraŭ nuntempe pliriĉigas la urbon. Vieno estis plukonstruata kiel imperiestra rezidejo, sed ankaŭ la komerco rapide progresis dum la merkantilismo. Post la militoj kontraŭ Napoleono Vieno estas konferencejo de la Viena Kongreso en 1815.

Imperiestra urbo[redakti | redakti fonton]

El la Nurenbergaj kronikoj,Vieno 1493

Sed ankoraŭ la urbo estis ĉirkaŭata per fortikaĵmuroj sufokantaj. Nur en 1857 la juna imperiestro Francisko Jozefo ordonis malkonstrui la bastonojn kaj kunigi la antaŭurbetojn kun la urbocentro. Dum mallonga tempo ekestis la grandstila Ringstraße (ringostrato [RINGŝtrase]) kun siaj pompkonstruaĵoj kaj belegaj parkoj. Post la inunda katastrofo en 1830 oni komencis pripensi reguligon de la Danubo. La necesaj laboroj ekestis 1868 kaj finis 1875. Ene de 50 jaroj Vieno fariĝis per ekspansio, popolkreskado kaj enmigrado milionhoma urbego. Dum la dua parto de 19-a jarcento la imperia kaj resideja urbo allogis per vigla belarto kaj muzikprosperigo kelkajn el la plej bonaj artistoj de Eŭropo. Komence de la unua mondmilito Vieno havis 2,2 milionojn da enloĝantoj.

Unua respubliko, la "ruĝa Vieno"[redakti | redakti fonton]

Ringostrato en 1900

Post la pereo de la Danuba Monarkio en 1918 Vieno kiel ĉefurbo de la malkreskigita respubliko Aŭstrio (komenca oficiala nomo Deutschösterreich German-Aŭstrio) loĝigis preskaŭ trionon de la ŝtatanaro. Ĉefe pro la diferencoj inter la socialdemokratia urba registaro kaj la Kristan-Sociala landa registaro Vieno estis separita de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en 1922.

La laboro de la viena urboregistaro estis aprezata internacie pro la vasta sociala programo, ĉefe la konstruado de malmultekostaj, bone konstruitaj komunumaj loĝejoj famiĝis ("Gemeindebauten" [geMAJNdebaŭten] Karl-Marx-Hof, George-Washington-Hof). Speciale lukso estis impostita. Por montri la utilon de tiu ĉi politiko la urba administrado demonstris per detala kalkulo kiuj socialaj bonfaroj ebligis ekzemple nur per servistino-imposto de la familio Rothschild.

Interna milito, diktaturoj, dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Karl-Marx-Hof

Sed la batalo inter la politikaj partioj pli kaj pli akrigis. Ĉefaj kontraŭuloj estis unuflanke la reganta kristan-sociala ligo kaj aliflanke la en la urbo Vieno regantaj socialdemokratoj. Kontraŭuloj de ambaŭ estis la aŭstriaj Nacisocialistoj, kiuj celis unuiĝon de la "orienta limlando" (Ostmark - "orienta marko") kun la "regno" kaj havis ekster Vieno grandan anaron. Krome paramilitistaj kompanioj ludis gravan rolon, ekzemple la Heimwehr je la dekstra flanko de la politika spektro (sen klara partia ligo) kaj la Republikanischer Schutzbund (Respublika Protektligo) je la maldekstra flanko.

En 1933 la kristan-sociala Federacia Kanceliero Engelbert Dollfuss [ENgelbert DOLfus] malfunkciigis la Parlamenton, komencis instali sin kiel diktatoro kaj establis ŝtaton, kiu estis organizita laŭ profesiaj klasoj, laŭ faŝista modelo. Li malpermesis ĉiujn partiojn, escepte de la Patrolanda Fronto kaj arestigis politikajn kontraŭulojn. Ankaŭ la aŭstriaj nacisocialistoj estis arestitaj, per kio la sendependeco de Aŭstrio estis emfazita. Dum domtraserĉo en Linz je la 12-a de februaro 1934 okazis fortaj bataloj inter la socialdemokratoj kaj la Heimwehr respektive Aŭstria armeo, kiu plivastiĝas al interna milito. Je la fino komencis la diktatoreco de Dollfuss, kiu estis mortpafita en 1934 de SS-anoj. Post la sufoko de la nacisocialisma ribelo Kurt Schuschnigg [Kurt ŜUŜnik] transprenis la registarestrecon.

Je la 12-a de marto 1938 Adolf Hitler enmarŝigis la germanajn trupojn en Aŭstrion. Prompte judaj vienanoj estis turmentitaj. 120.000 el la proksimume 200.000 judaj vienanoj estis prirabitaj kaj pelitaj en emigracio; fuĝinto tre konata estis Sigmund Freud; ĉirkaŭ 60.000 estis murditaj). De la balkono de la urbodomo Hitler ŝvelparolis ke Vieno estas perlo kaj li faros ĝin en enkadrigon indan por ĝi. Ekde la 17-a de marto 1944 okazis aviadilaj atakoj kontraŭ Vieno, proksimume kvinono de la urbo estis detruita. Sekve de elrabado ankaŭ la katedralo Sankta Stefano estis en flamoj. En aprilo 1945 komencis la batalo pri Vieno, kiu finiĝis per la malvenko de la SS-trupoj kaj la okupado de la urbo per la Ruĝa Armeo.

Okupado, dua respubliko, rekonstruado[redakti | redakti fonton]

Kelkajn tagojn post la bataloj la Ruĝa Armeo zorgis pri refunkciigo de nova urba administracio; ankaŭ politikaj partioj reformiĝis. Nur en aŭtuno 1945 la soveta militistaro enlasis la aliajn tri aliancanojn, Usono, Britio kaj Francio en la urbon. Vieno fariĝis 4-okupadsekcia-urbo; en la unua distrikto, la malnova Innere Stadt, la milit-estraro ŝanĝiĝis ĉiun monaton. Sur la Schwarzenberg-placo (ek 1945 ĝis 1956 nomita Stalin-placo) la Ruĝa Armeo konstruigis monumenton kun la nomojn Heroo-monumentoMonumento de la Ruĝa Armeo; ĝia ekzistaĵo estis garantiita per la ŝtata traktato. La sovetianoj malkonstruis en sia zono fabrikajn instalaĵojn, multaj aferoj, kiu estis deklarita "Germania posedaĵo", estis konfiskitaj. En la okcidentaj okupad-zonoj de Usono, Britio kaj Francio ekfunkciiĝis la tiel nomata Plano Marshall. La brita filmo The Third Man (angle por "La tria viro") imprese rakontas pri la situacio en Vieno postmilita. Pro la malfacila ekonomia situacio komunistaj laboristoj ekstrikis, tiu ĉi Oktobra striko - ofte konsiderita kiel komunista puĉ-klopodo - estis sufokita de socialdemokratoj de la sindikato por konstrulaboristoj. Finfine rericevis Aŭstrio en 1955 sian malnovan nomon kaj sian suverenecon per la ŝtata traktato kun la okupadaj potencoj . Kiel kompensaĵo tiu 2-a respubliko de Aŭstrio proklamis sian ĉiaman neŭtralecon kaj firmigis tion per konstitucia leĝo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Fiakro sur Heldenplatz

Danke al multnombraj imponaj konstruaĵoj el la rom-germana kaj la aŭstria imperiestra epoko, riĉaj kulturaj ofertoj kaj ankaŭ dank al ĝia famo kiel ĉefurbo de muziko, kiun akiris Vieno pro la verkado de multaj famaj klasikaj muzikistoj kiel Mozart, BeethovenMahler, la urbo estas mondskale konata kaj ŝatata celo de turistoj.

Fiakroj veturigas gastojn tra la urbocentro kiu apartenas al la kulturaj mondaj heredaĵoj de UNESKO. Meze de ĝi troviĝas la katedralo de Sankta Stefano (Stephansdom). Tie en la unua distrikto estas ankaŭ la ŝtata operejo (Staatsoper), la imperiestra kastelo (Hofburg), la plej frekventata piediranta strato de Aŭstrio (Kärntner Straße), konataj hoteloj kaj kafejoj same kiel la impona ringstrato (Ringstraße) kiu ĉirkaŭas la urbocentron. Ekde la 1980aj jaroj Vieno evoluigis tre viglan kaj multfacetan "scenon" kun trinkejaj kvartaloj, artaj galerioj, kabaretoj, ĵazkluboj kaj multaj aranĝoj ĉiuspecaj.

Kapuzinergruft - Tombejo de la Habsburgoj

Multaj turistoj venas decembre kiam la urbo logas ilin per ĝiaj kristnaskaj stratmerkatoj, la t.n. "silvestra pado" tra la urbocentro kaj la "imperiestra balo". La plej multajn vienajn vidindaĵojn eblas viziti dum la tuta jaro. Inter la pleje vizitataj estas la katedralo de Sankta Stefano (Stephansdom), kastelo Schönbrunn kaj la apuda zoologia ĝardeno, la arthistoria muzeo, la imperiestra kastelo, la muzeo Albertina, la spektoradego Wiener Riesenrad (Riesenrad) kaj la "muzeo-kvartalo" (MuseumsQuartier).

Vienna International Centre kun la kongresejo Austria Center Vienna

La plej grandan parton inter la 9,7 milionoj da tranoktoj (2007) konsistigas germanaj turistoj kun 1,9 milionoj, sekvataj de aŭstroj el la ceteraj federaciaj landoj (1,7 milionoj), poste usonanoj (656.000), italoj (572.000), britoj (411.000), hispanoj (362.000), svislandanoj, francoj, japanoj, rumanoj, nederlandanoj, grekoj, araboj (azia parto) kaj australianoj. Tranoktoj de gastoj el centraj orientaj landoj kaj aziaj arabaj landoj forte kreskis dum la lastaj jaroj. Ĝenerale la turismo en Vieno kreskis inter 1997 kaj 2007 averaĝe po 3 % jare. La gastigada kapablo dum la lastaj jaroj pligrandiĝis pro novkonstruo de pluraj hoteloj. En majo 2007 la gastoj povis disponi pri 23.485 ĉambroj kun 44.464 litoj, kaj la nombro daŭre kreskas.

Konsiderindan nombron da vizitantoj kaŭzas pluraj kongresoj kaj entreprenaj renkontiĝoj. Kun 147 internaciaj aranĝoj en 2006 Vieno estis antaŭ Parizo kaj Singapuro la plej ŝatata kongresurbo de la mondo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

"Ora ĉambrego" de la Musikverein

En muzikhistorio, Vieno estas ligita al du grupoj de gravegaj komponistoj verkantaj tie, nome la 1-a (Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven) kaj 2-a Vienaj ŝkoloj (Arnold Schönberg, Alban Berg, Anton Webern). Aliaj gravaj Vienaj komponistoj estas ekz-e Franz Schubert, kaj Johann Strauß (patro), Eduard Strauß, Johann Strauß (filo) kaj Josef Strauß.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto WAGNER (Oto VAgner) 1841-1918, kreis ĉiujn el la originaj stacidomoj de la viena urbfervoja reto Stadtbahn, kiu pli malfrue fariĝis parto de la metroa kaj rapidfervoja sistemo. "Jugendstilo" estas la memstara, nekonfuzeble viena versio de la komenco de la 20-a jarcento florinta "Nova Arto". La granda majstro de tiu stilo estis arĥitekto Otto Wagner, precipe la haltejo Karlsplatz (Karloplaco) de metroo U4 estas vera juvelo. Aliaj konstruaĵoj de li estas: loĝdomo en Vieno-Mariahilf, Linke Wienzeile 40, konstruita en 1898; "Nußdorfer Wehr", kluzinstalaĵo kun administrejo, konstruita inter 1894 kaj 1898; pafista domo apud Danubkanalo, parto de malnova kluzinstalaĵo; poŝtŝparkasejo sur Georg-Coch-Platz farita inter 1904-1906; preĝejo dediĉita al Sankta Leopoldo en la kurac-kaj flegohejmo "Am Steinhof", finkonstuita 1907.

Beletro[redakti | redakti fonton]

Teatro kaj Opero[redakti | redakti fonton]

Popola Operejo Vieno germane Volksoper Wien aŭ Operejo de Viena Loĝantaro, estas la dua plej granda opereja domo en Vieno. Ĝi prezentas ĉ. tri cent surcenigojn de dudek kvin produktadoj dum ĉiujara sezono de septembro ĝis junio.

Viena dialekto[redakti | redakti fonton]

La viena dialekto estas parto de la bavaraj dialektoj, ĝiaj apartaĵoj troviĝas ĉefe en la vorttrezoro, kiu enhavas multajn esprimojn el la ĉeĥa, la hungara, la itala kaj el la jida lingvoj. Ĉi tiu lingva variaĵo de la altgermana havas sian firman bazon en la kultura vivo, ekzemple en la teatro (Ferdinand Raimund, Johann Nestroy), en la literaturo (H. C. Artmann), en la pop-muziko (Wolfgang Ambros, Rainhard Fendrich), en la "klasika" popola muziko - la Wienerlied (Viena Kantaĵo) ktp. La uzado de la viena dialekto neniam dependis de la socia tavolo, male: unuflanke multaj akademianoj maljunaj uzas ĝin kaj aliaflanke senkleraj junuloj nuntempe ofte parolas fuŝitan altgermanan. La tiel nomata Wiener Schmäh ([VIna ŝme] viena sprito) manifestiĝanta en la dialekto efikas por nealkutimiĝinta orelo ofte maldelikata aŭ eĉ ofenda.

Kelkaj ekzemploj:

  • Servas [SERvas]: Konata saluto mezeŭropa (servus el la latina, signifas "Mi estas je via dispono")
  • Pfrnak [PFRnak]: grandega nazo, el la ĉeĥa frňák
  • Masl [MAsl]: bonŝanco, el la hebrea mazal
  • Hawara [HAwara]: amiko, kamerado, el la hebrea chaver
  • Pappnschlossa [Papnŝlosa]: "buŝaĉ-seruristo" por dentisto
  • Potschnkino [POĉnkino]: "babuŝa kinejo" por televidilo hejme
  • G'schamster Diener [GŜAmsta DIna]: "mi estas via plej obeema servisto", hodiaŭ ne tre moderna salut-maniero.
  • gn’ä Frau [gnej fraŭ]: "favora damo", titolado
  • Kriagl [KRI(a)gl]: kruĉeto, por 0,5 litroj da biero
  • Seidl [SEJdl]: glaso kun 0,33 litroj da biero
  • Hawe d’ Ehre [HAve dEre]: "Mi havas la honoron", saluto, ankaŭ parolturno por esprimi miran impreson (na Hawedere).
  • Eisnbauna-Englisch [AJsnbaŭnaengliŝ]: "angla por fervojistoj", nuntempe ne tre konata esprimo por lingvo ne tre konata en Vieno: Esperanto.

Enloĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la popolnombrado en la jaro 2001 en Vieno loĝis en Vieno 1 550 123 da enloĝantoj. Kompare kun jaro 1991, kiam en Vieno loĝis 1 539 848 enloĝantoj, temas pri kresko (ŝanĝo 0,7 %).[1]

Nombro de enloĝantoj en jaroj 1961 ĝis 2008 [2][redakti | redakti fonton]

Jaro Enloĝantoj Ŝanĝo de nombro de enloĝantoj Virinoj Viroj
1961 1 627 566 100 % (la unua jaro de statistiko) 919 803 707 763
1971 1 619 885 -0,47 % 902 984 716 901
1981 1 531 346 -5,47 % 846 402 684 944
1991 1 539 848 0,56 % 825 323 684 944
2001 1 571 123 2,03 % 818 779 743 737
2002 1 592 846 1,38 % 836 431 756 415
2003 1 610 410 1,10 % 844 495 765 915
2004 1 632 569 1,38 % 854 243 778 326
2005 1 652 449 1,22 % 863 321 789 128
2006 1 661 246 0,53 % 867 847 793 399
2007 1 674 909 0,82 % 874 548 800 361
2008 1 687 271 0,74 % 880 183 807 088

Substrukturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Urbodistriktoj (Vieno).
Mapo de la Vienaj distriktoj kun iliaj respektivaj numeroj

Vieno estas dividita en 23 distriktojn. La distriktojn 1an ĝis 9an kaj 20an oni ofte nomas "internajn distriktojn", dum la aliaj estas "eksteraj distriktoj". Kvankam ĉiuj distriktoj havas nomon, estas en Vieno pli ofte uzi nur la numeron, kiu ankaŭ estas skribita sur ĉiuj stratsignoj, parolante pri distrikto.

Ripozo[redakti | redakti fonton]

Parkoj

Politiko[redakti | redakti fonton]

Jam ekde 1919, ĉe ĉiuj liberaj balotoj la SPÖ starigis la urbestron, kaj plej ofte ankaŭ havis absolutan plimulton en la urba registaro - sed nun (2012) ne, ĉar en 2010 ĝi ĝin perdis kaj koalicias nun kun la Verduloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hundertwasserhaus
Stefana Katedralo

La katedralo de sankta Stefano, situanta en la unua distrikto de Vieno, estas ekde 1469/1479 episkopa sidejo kaj ekde 1723 la ĉefpreĝejo de la arkiepiskopo de Vieno. Tiun ekkonilon de la urbo la loĝantoj nomas mallonge Steffl ([ŜTEfl], Steĉjo).

La konstruaĵo estas 107 metrojn longa kaj 34 metrojn larĝa. Ĝi reprezentas unu el la plej grandaj gotikaj konstruaĵoj en Aŭstrio. Partoj de la malfrua romanika epoko (1230/40-1263) konserviĝis. Ekzistas kvar turoj: La plej alta estas la sudturo kun 136,4 metroj; la nordturo neniam finkontruiĝis kaj altas nur je 68 metroj. Maldekstre kaj dekstre de la ĉefenirejo troviĝas la tiel nomataj paganaj turoj kun proksimuma alteco de 65 metroj.

Dum la epoko de la Aŭstri-Hungara monarkio oni ne havis la permeson konstrui preĝejon pli altan ol la sudturon. Tiu turo estas arkitekta majstroverko de sia tempo kaj malgraŭ sia respektinda alteco havas apenaŭ 4 metrojn profundan fundamenton. Ĝi staras komplete libere, sen ligo al la ĉefparto de la preĝejo kaj entenas 18 sonorilojn, de kiuj 13 funkcias kiel la ĉefa sonorilaro de la katedralo. Pummerin ([PUmerin]), inter la aktivaj preĝejsonoriloj de Eŭropo la dua en grandeco, troviĝas en la nordturo en renesancepoka sonorilejo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Vieno havas grandan reton de publikaj transportiloj, ĉefe operaciatan de la firmao Wiener Linien, posedata de la urbo mem.

Metroo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Metroo de Vieno.

La plej ofte uzata transportilo estas la metroo (germane: U-Bahn), kiu konsistas el 5 linioj U1-U4 kaj U6. Ĝi ekzistas sub tiu ĉi nomo ekde 1976, sed uzas malnovajn trakojn de la Stadtbahn (urbfervojo) jam malfermita ekde 1898.

Tramo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tramtransporto en Vieno.

Ekzistas tramreto kun 28 tramolinioj, kies originoj kuŝas en la jaro 1883.

Busoj[redakti | redakti fonton]

Artika buso en Vieno

Preskaŭ ĉiujn lokojn, kie ne jam estas metroa aŭ trama transporteblo, servas buslinioj. Ekzistas kaj normalaj kaj artikaj busoj, kaj iam ekzistis ankaŭ duetaĝaj busoj. Speciala bustipo estas la KB 235, kiu ne estas multe pli granda ol persona aŭto, kaj kiu estas uzata ĉefe sur la mallarĝaj urbcentraj stratetoj, kie estus malfacile uzi aliajn busojn.

La busaj lininombroj ĝenerale laŭas la traman nombrosistemon, kaj tial busoj en similaj urbpartoj emas havi proksimajn nombrojn. Aldoniĝas al la lininombro la litero A por busoj operaciataj de Wiener Linien (aŭ sub la komisio de Wiener Linien), aŭ B por busoj operaciataj de privataj firmaoj. Krome ekzistas regionaj busoj al la ĉirkaŭo en Malsupra Aŭstrujo kaj Burgenlando, kaj specialaj busoj al la flughaveno (Vienna Airport Lines).

Loka Fervojo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Loka Fervojo de Vieno al Baden.

Ekzistas trameca linio de Vieno al Baden en Malsupra Aŭstrujo, operaciata de Wiener Lokalbahnen (Vienaj Lokaj Fervojoj). En Vieno, ĝi uzas la tramajn trakojn de la operejo al la stacidomo Meidling, kaj poste kuras sur propra trakparo, kiu eliras la urbon kaj kondukas al Baden, kie tiu ĉi fervojo denove fariĝas tramo.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

La rapidfervojo (S-Bahn) kaj regionaj trajnoj, operaciataj de la federacia fervojfirmao (ÖBB) konektas la ĉirkaŭon de Vieno al Vieno. La flughaveno de Vieno estas atingebla per rapidfervojlinio kaj la pli multekosta fervojlinio City Airport Train, kiu uzas la saman vojon kiel la rapidfervojo, sed ne haltas inter la flughaveno kaj la urbcentro.

Ekzistas pluraj kapostacioj en Vieno, sed estas planate fari el ili nurajn regionajn staciojn kaj direkti ĉiujn malproksimacelajn trajnojn al unu (trairebla) granda stacio (Hauptbahnhof, ĉefstacio). Tiu ĉi stacio estas nun konstruata en la loko de la ĝis-2009-a Südbahnhof (Sudstacio), al kiu apartenis ankaŭ la Ostbahnhof (Orientstacio). Pro la forigado de la Sudstacio, la sudcela trafiko (kaj orientocela malproksimacela trafiko) finiĝas nun en la pli malgranda stacio Meidling, dum la regiona (kaj rapidfervoja) trafiko de la orienta flanko restas en provizoraĵo sur la Sudstacio. Vieno havas rektan trajnkonekton kun Bratislava, Prago, Varsovio, Berlino, Moskvo, Zagrebo, Budapeŝto (kelkaj konektoj per Railjet), Romo kaj Zuriko.

Ĉiuj transportiloj en la urbo mem estas uzeblaj per la samaj biletoj. La ĉirkaŭo estas dividita en pluraj zonoj, kaj necesas pagi por ĉiu zono, se oni eliras Vienon. Por Vienna Airport Lines kaj City Airport Train oni bezonas malsamajn biletojn, kiuj ne validas en aliaj transportiloj.

Aŭta transporto[redakti | redakti fonton]

La urba aŭtovojo Südosttangente

La urba aŭtovojo A23 (Südosttangente, Sudokcidenta Tanĝanto) pasas tra la urbo kaj estas unu el la plej veturataj stratoj. La urbon eliras multaj aliaj aŭtovojoj en ĉiujn direktojn.

Ŝipa transporto[redakti | redakti fonton]

Twin City Liner konektas Vienon kaj Bratislavon.

Per la Danuba Kanalo kaj Danubo, la ŝiplinio Twin City Liner konektas la centron de Vieno al Bratislavo en Slovakujo. Ĝi servas de la komenco de printempo ĝis la mezo de oktobro.[3]

Fluga transporto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Flughaveno Vieno.

En Vieno mem ne troviĝas aktiva flughaveno, sed en la najbara urbo Schwechat estas la internacia flughaveno de Vieno (VIE). Antaŭ ol tiu ĉi flughaveno ekestis, ekzistis flughaveno en Aspern en la oriento de la urbo. Sur tiu ĉi iama flughaveno oni nun konstruas novan urbparton Seestadt Aspern. Al la flughaveno veturas busoj de eksterlandaj kompanioj (de Slovakio, Ĉeĥio kaj de Hungario[4]) kaj busoj de Vienna Airport Lines kaj rapida trajno City Airport Train.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj de Vieno.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vieno estas ĝemelurbo kun la jenaj urboj:

Krome ok distriktoj de Vieno havas partnerajn rilatojn kun urboj kaj urbodistriktoj en Japanio, kaj ses distriktoj havas partnerajn rilatojn kun provincoj, urboj kaj distriktoj en Ĉinio.

La Jozefa Urbo (Josefstadt, la 8-a distrikto de Vieno) kune kun la samnomaj distriktoj Jozefa Urbo (Józsefváros) en Budapeŝto kaj Timişoara konsistigas la "Ligon de Jozefaj Urboj".

Esperanto en Vieno[redakti | redakti fonton]

Monumento de Zamenhof en Vieno
Memor-tabulo pri Zamenhof
  • Sur Karlsplatz (Karlo-placo [karlsplac]) troviĝas la Esperanto-parko (Esperantopark) kun monumento de L. L. Zamenhof.
  • Kunvenoj de Esperanto grupo okazis 1912 en Café Prückel (Ringstrasse). Lau informo de Devjatnin, kiu vizitis la ejon.

Esperantistaj Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vieno estis hejmurbo de L. L. Zamenhof (dum lia fakstudo pri oftalmologio), Theodor Fuchs, Richard Schumann, Walter Smital, Albert Mair kaj Siegfried Lederer. Vieno krome estas naskiĝurbo de Rudolf Michael Frey, Alfred Schauhuber kaj Rolf Wanka.

Citaĵo el EdE[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj praktikon“, 20-24 majo 1934. Source: Press


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.wien.gv.at/statistik/daten/pdf/grosszaehlung2001.pdf
  2. http://www.wien.gv.at/statistik/daten/pdf/bev-entwicklung-lang.pdf
  3. http://www.twincityliner.com/web/sk/cestovny-poriadok-a-ceny.html
  4. http://www.viennaairport.com/jart/prj3/va/main.jart?rel=de&content-id=1249344074246&reserve-mode=active

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]