Sankta Stefano
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Sankta Stefano (apartigilo) |
Sankta Stefano, kies nomo devenas de la greka Στέφανος (Stephanos, krono[1]) estis la unua martiro de kristanismo. Probable el lia martira morto originis la sanktula kulto kristanisma.
Sankta Stefano (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1 p.K.; mortis ĉirkaŭ 36/40 p.K.) estis diakono de la komunumo de Jerusalemo. Ekde 560 p. K. liaj ostoj troviĝas en la kripto de la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj (San Lorenzo fuori le mura) en Romo apud tiuj de la roma arkidiakono Laŭrenco.
Li estis akuzita, juĝita de la alta konsilistaro en Jerusalemo kaj ŝtonumita antaŭ la urbaj muroj.
Festotago [redakti]
Oni festas Sanktan Stefanon la 26-an de decembro.
Referencoj [redakti]
- ↑ Aŭ laŭ Jacques de Voragine, en La légende dorée (la ora legendo), de la hebrea vorto kiu signifas "normo".