Paŭlo de Tarso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Paŭlo)
Saltu al: navigado, serĉo
sankta Paŭlo
Sankta Paŭlo skribanta
Sankta Paŭlo skribanta
Apostolo de paganoj; Apostolo de nacioj
Naskiĝo 510 en Tarso
Morto 67 en Romo
Adorita en la tuta mondo
Ĉefsanktejo Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj en Romo
Festotago 29-a de junio, 18-a de julio; 21-a de februaro; 25-a de januaro (turniĝo); 16-a de aprilo (transporto de kapo); 6-a de julio (unua alveno Romon); 1-a de septembro (reakiro de la vidkapablo)
Atributoj libro, glavo, tri fontoj
Patroneco katolika gazetaro; laboristinoj; teologoj kaj pastraj administrantoj; teksistoj; kontraŭ orelaj malsanoj; kontraŭ spasmoj; kontraŭ serpenta mordo; kontraŭ timo; por pluvo; por fekundeco de kampoj
v  d  r
Information icon.svg
Paŭlo de Tarso

Paŭlo de Tarso, mortinta inter 65 kaj 67 en Romo, estis en kristanismo la "apostolo de la paganoj", kiu disvastigis kristanismon ekster la judaro. La tempo de lia naskiĝo ne estas sciata. Pluraj branĉoj de kristanismo, ankaŭ katolikismo, kultas lin kiel sanktulon.

Sankta Paŭlo transformis kristanismon, tiam sekton de judismo fonditan de Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Ilirio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas je 56 % paŭla, je 20 % johana, je 13 % matea, je 11 % petra kaj je malpli ol 1 % ali-origina).

Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas obei la Leĝon de Moseo – la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejo por la judoj, sed per kredo je Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.

Papo Benedikto la 16-a proklamis la periodon de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo".[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Paŭlo naskiĝis kiel Saŭlo je ĉirkaŭ 10 en Tarso, urbo en sudorienta Anatolio. Laŭ kredo, li origine estis judo, apartenanta al la farizea sekto; laŭ klerigado, greka; laŭ civitaneco, Romia. Laŭ metio, li faris tendojn, sed en la Biblio ni renkontas lin kiel studenton de la rabeno Gamaliel en Jerusalemo, fervore persekutante la novan kristanan sekton. Li persekutis la kristanojn ĝis la jaro 37, kiam, vojaĝante al Damasko, li vidis grandan lumon el la ĉielo kaj aŭdis la voĉon de Jesuo (sep jarojn post lia morto sur la kruco) kaj parolis kun li. La lumo blindigis lin provizore, sed malblindigis lin al kristanismo. Dum 45–58 li fervore predikis Kriston kaj disvastigis la novan kredon tra la nordorienta Mediteraneo, precipe ĉirkaŭ la Egea Maro.

Jen kiel Paŭlo klarigis kristanismon al la filozofoj kaj idolanoj de Ateno:

Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj. (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.)

Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj; kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro[2]. Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado. Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu; tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

- Agoj 17.19-31

Verko[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 48 ĝis 63 Paŭlo verkis epistolojn aŭ leterojn al la novaj eklezioj tra la Romia Imperio. La leteroj estas la plej fruaj skribitaj atestoj de kristanismo, eĉ pli fruaj ol la evangelioj, kiuj estis skribitaj dum la jaroj 70 ĝis 100. El liaj leteroj, ĉi tiuj aperas en la biblio:

Iuj el ĉi tiuj eble estis verkitaj ne de Paŭlo mem sed de liaj sekvintoj. La libroj Luko kaj Agoj estis verkitaj de Luko, kiu estis tia sekvinto.

La plej frua el liaj leteroj estas tiu al la Galatoj, verkita en 48, 18 jarojn post la morto de Jesuo. En 50 li verkis la du leterojn al la kristanaj tesalonikanoj, kaj en 57 la leterojn al romanoj kaj korintanoj.

Laŭ tradicio, Paŭlo ankaŭ verkis la leteron al la hebreoj, sed kvankam la penso estas paŭla, la greka estas multe pli bonstila ol la aliaj leteroj. Tial ĝi probable estas la verko de sekvinto, ne de li mem. Laŭ Eŭsebio de Cezareo, Paŭlo verkis la leteron en la hebrea lingvo kaj poste ĝi estis tradukita en la grekan de Klemento de Romo.

La evangelio predikita de Paŭlo estis skribita de lia sekvinto Luko en la libro Luko.

El liaj verkoj, la plej gravaj estas Romanoj kaj 1 Korintanoj, en kiuj li klarigas la naturon de kristana fido kaj vivo.

Paŭlo reinterpretis la ideon de Izraelo kiel frataro laŭ la spirito, ne laŭ la karno. El tio sekvis la ideo ke la koro de kristanismo ne konsistas de la Leĝo de Moseo, la fundamento de judismo, sed de la fido en Jesuo Kristo, Dio enkarniĝinta. La Leĝo ne estas la celo de religio, laŭ Paŭlo, sed ĝia lernejo, instruinta pri peko, pri tio, ke homo ne povas sin liberigi el peko sen la helpo de Dio. Tian helpon Paŭlo nomis graco.

Ĉi tiu ideo pri peko kaj graco apartigas kristanismon kaj el judismo kaj el greka filozofio.

Pro tio, la kristano ne ĉefe celas sekvi la Leĝon, ne eĉ celas agi morale; anstataŭ li fidas en Kristo kaj tio donas al li, per graco (se Dio elektas), la forton kaj volon ami Dion kaj, sekve, ami sian proksimulon kaj, per tia amo, agi morale. Bonagado ne estas la celo sed la rezulto de kristana fido: fido, tiam graco, tiam amo, tiam virto. Pensu pri Patrino Tereza de Hindio.

Laŭ Paŭlo, la morala parto de la Leĝo – ne mortigu, ne ŝtelu, ne adultu, ktp – estas ankoraŭ deviga por ĉiu kristano, sed la cetera – leĝoj pri manĝo, cirkumcido, ktp – estas afero de persona elektado por "nacianoj" (= nejudoj). Same kiel Jesuo, Paŭlo resumis la Leĝon kiel amu Dion kaj amu vian proksimulon kiel vin mem.

Paŭlo predikis kaj disvastigis tian kredon furore tra la Romia Imperio, sed renkontis problemon en Jerusalemo. Tie la kristanismo de Jakobo, frato de Jesuo, plej gravis. Ĉi tiu kredo estas priskribata en Agoj kaj Jakobo en la Biblio. Ĉi tiu kristanismo estis esence sekto de judismo: ĝiaj sekvantoj praktikis la tutan Mosean Leĝon kaj vidis sin kiel bonajn judojn. Pro la diferenco inter Paŭlo kaj Jakobo, la eklezio emis al dispeciĝo. Tamen, Petro, post vizio el Dio, igis la du flankojn konsenti, ke la tuta Leĝo aplikiĝas nur al judoj, ne al la nacianoj. Fine, la paŭla kristanismo, pro la granda nombro de nacianoj, fariĝis la kristanismo de la Eklezio kaj, per tio, de la Biblio.

Dum la finaj jaroj (66–67) de sia vivo, Paŭlo laboris por disvastigi la fidon el Romo, kie fine la imperiestro Nerono kapumis lin en 67 (kaj samjare krucumis sanktan Petron).


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato 2009/1, p. 16.
  2. Elvoko de versego de helenisma poeto Arato el Soli, kiu diras: "de Li ni estas la idaro"