Fariseoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fariseoj (el la hebrea lingvo Parasch, divido, apartigo) estis sekto de judismo. La tradicio formis gravan parton de la juda teologio; ĝi konsistis el kolekto de sinsekvaj interpretoj donitaj pri la senco de la Sanktaj Skriboj kaj kiuj fariĝis nepre kredindaj dogmoj. Tio estis la leĝistoj, temo de senfinaj diskutadoj, plej ofte nur pro demandoj pri vortoj aŭ pri formoj. El tiuj interpretoj, naskiĝis pluraj sektoj, el kiuj ĉiuj pretendis havi la monopolon de l' vero; kiel preskaŭ ĉiam okazas, tiuj sektoj funde malamis unuj aliajn. Inter tiuj sektoj, la plej influhava esti tiu de la fariseoj kiuj havis kiel ĉefon Hillel, judan leĝiston naskitan en Babilono, fondinton de fama skolo, kiu instruadis, ke nur al la Skribaĵoj oni ŝuldas fidon.

Ĝia apero estis ĉirkaŭ -200. La fariseoj estis persekutataj en diversaj epokoj, precipe dum la regadoj de Hirkan, ĉefpastro kaj reĝo de la judoj, de Aristobulo kaj de Aleksandro; tamen tiu ĉi lasta redonis al ili iliajn honorojn kaj havaĵojn, kaj tiel ili reakiris sian potencon kaj ĝin konservis ĝis la ruino de Jerusalemo en la jaro 70, kiam ili malaperis pro la diasporo de la judoj. En la komenco de kristanismo, fariseoj estis la ĉefaj kontraŭuloj de nova religio, kaj aperas ofte en Evangelioj disputante kun Jesuo, kiu tre ofte diris kontraŭ ilia hipokritecon, tiel la vorto "fariseo" estas ankaŭ uzata kiel sinonimo de "hipokrito".

Kelkaj homoj opinias ke moderna judismo estas evoluo de fariseismo, sed ne estas akordigo pri tiu teorio.

La fariseoj, kiel uzite en la esperanta biblio), (hebree: peroushim, la apartuloj) estis teologa grupo de la antikva judismo. Ĝi kreiĝis dum la epoko de la dua juda templo (ĉirkaŭ 530 a.K. ĝis 70 p.K.) kaj iĝis kiel rabenoj la nura postvivanta juda komunumo, la du aliaj estintaj la esenoj kaj la saduceoj.

Adeptiĝis ĉefe piuloj. La fariseoj estis aparte striktaj por obei la leĝon, kaj tiel apartiĝis de la aliaj judoj, kio klarigas la etimologion de la nomo.