Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramio de la templa monto, inkluzive de la moskeo Al-Aksa kaj la ora kopolo de la roko, kaj de la okcidenta nova urbo en la fono, vide el la olivarba monto. fotita je decembro 2007
Panoramio de la templa monto, inkluzive de la moskeo Al-Aksa kaj la ora kopolo de la roko, kaj de la okcidenta nova urbo en la fono, vide el la olivarba monto. fotita je decembro 2007
Jerusalemo
hebree יְרוּשָׁלַיִם, arabe القُدس
ĉefurbo
De supre maldekstren
Jerusalema panoramo vidata el Mamilla, la Malnova Urbo kaj la Kupolo de la Roko, soŭko en la Malnova Urbo, Kneset, Muro de lamentadoj, Turo de Davido kaj muroj de la Malnova Urbo
Blazono
Oficiala nomo: أُورشَلِم القـُدْس
Moto: La plej sankta urbo en Judismo
Kromnomoj: Ir ha-Kodesh (Sankta urbo), Bayt al-Maqdis (Domo de Sankteco)
Lando Israelo/Palestino (Disputata)
Distrikto Jerusalemo
Historiaj regionoj
Montaro Judea montaro
Memorindaĵoj
Konstruaĵoj
Sekiĝintaj riveroj Uedoj
Situo Jerusalemo
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 31° 46′ 45″ N 35° 13′ 25″ O / 31.77917 °N, 35.22361 °O / 31.77917; 35.22361 (mapo)
Plej alta punkto 826
Plej malalta punkto 606
Areo 125,2 km² (12 520 ha)
 - de metropolo 652 km² (65 200 ha)
Loĝantaro 919 438 (2018)
 - de metropolo 1 253 900
Denseco 7 343,75 loĝ./km²
 - de metropolo 1 923 loĝ./km²
Fondo -
 - estiĝo eneolito
 - transiro al urbo 19-a jarcento antaŭ Kristo
 - kanaana urbo 14-a jarcento antaŭ Kristo
Urbestro Zaki al-Ghul (oriente)
Moshe Lion (okcidenta)
Horzono IST (UTC+2)
 - somera tempo ISST (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +972 2
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Jerusalemaj remparoj
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1981 (#5)
Numero 148
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj ii, iii, vi
Antikvaj izraelidoj Templo de Jerusalemo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Vikimedia Komunejo: Jerusalem
Retpaĝo: jerusalem.muni.il angle
jerusalem.muni.il
jerusalem.muni.il arabe
Map
Kneset estas la parlamento de Israelo
Supera Tribunalo de Israelo.

Jerusalemo (hebree ירושלים, Jeruŝalajim, arabe القـُدْس, Al-Quds "la sankta", oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urŝalim al-Quds "Jerusalemo la sankta") estas urbo en Mezoriento kaj unu el la plej antikvaj urboj en la mondo. Esperante ĝi estis kelkfoje skribita kiel Jeruzalemo (kun "z" anstataŭ "s").[1]

Israelo pretendas Jerusalemon kiel nedividitan ĉefurbon en la ŝtato de Israelo. Male, Palestino pretendas ĝian orientan flankon. La plimulto de la ŝtatoj agnoskas nek unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al ambaŭflankaj interkonsentoj. Neniu ŝtato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/aŭ de Palestino al Orienta Jerusalemo. Ĉiuj tri grandaj monoteismaj religioj (judismo, kristanismo, islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj pri tiu ĉi urbo. Dum sia longa historio, Jerusalemo estis detruita almenaŭ dufoje, sieĝita 23 fojojn, konkerita kaj rekonkerita 44 fojojn, kaj atakita 52 fojojn.

Jerusalemo etendiĝas en Judea montaro sur limo de marbordoj de Mediteraneo kaj Morta Maro, sur rando de Judea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.

Laŭ la stato de 2019 en Jerusalemo vivis 936 425 loĝantoj sur areo de 125,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 466 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La konsisto de Jerusalemo estas ege komplika kaj historie kaj nuntempe. Diversaj kvartaloj havas diferencajn konsistojn. Ejn Kerem (arabe عين كارم; hebree עין כרם; ankaŭ transskribata En Kerem, Ein Kerem kaj Ain Kerem, en traduko "fonto de la viteja monto") estas antikva urbo ene de la nuntempaj urbaj limoj de Jerusalemo. Laŭ la kristana tradicio ĉi tie naskiĝis Johano la Baptisto, kaj sekve la loko fariĝis pilgrimejo. Aliaj kvartaloj estas Talbiya, Mamila kaj aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La urbo havas tipan mediteranean klimaton, kun varmegaj kaj sekaj someroj, varmaj ĝis malvarmaj printempoj kaj aŭtunoj, kaj malvarmaj, malsekaj vintroj. Granda neĝofalo okazas regule dum vintro, averaĝe dum 4 vintroj el 5. Januaro estas la plej malvarma monato en la jaro, kun averaĝa monata temperaturo de 8 (46 ). Julio kaj aŭgusto estas la plej varmegaj monatoj, la averaĝa temperaturo 23 (73 ).[2] Temperaturoj grande varias de tago al nokto, kaj en Jerusalemo la vesperoj kutime estas malvarmaj eĉ dum somero. La averaĝa jara pluv-nivelo estas ĉ. 590 milimetroj (23 coloj) kun pluvo ĉefe okazanta inter Oktobro kaj Majo.[2]

Deveno de la nomo de urbo[redakti | redakti fonton]

La hebrea lingvo[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj dokumentoj, menciantaj la nomon de Jerusalemo, estas egiptaj malbenaj surskribaĵoj (el la 19-a kaj la 18-a jarcento antaŭ Kristo), per kiuj estis malbenataj potencaj malamikoj de Egiptio, kiuj atakis ĝin ofte ĝuste el la regiono de Sirio-Palestino. La nomoj de urbo aperas en tiuj ĉi surskribaĵoj kiel AŝamanRaŝlaman.

Konsonantoj ŝ kaj m poste aperas ankaŭ en simila nomigo - en libro Genezo estas menciata Melĥisedeĥ, reĝo Ŝálem - urbo, kiu estas identigata kun Jerusalemo. La nomigo de tiu ĉi urbo kiel Jebús poste eliras de jebusejoj, kiuj devene loĝis en la urbo. La nomo Jerusalemo eble estiĝis per kuniĝo de tiuj ĉi du esprimoj al Jebús-Ŝálem. La tradicio poste priskribas Jerusalemon kiel "urbo de trankvilo" (hebree ´ír ŝalom). Sed la estiĝo de la nomigo estas senĉese ne klara.

Laŭ Midraŝo Jerusalemo havas sume 70 nomojn, multaj el ili estas poemaj. Sed kelkaj tiuj ĉi esprimoj estas uzataj ĝis nun, precipe "Urbo de Davido", "Ciono" aŭ "Sijono" (sed la nocio Ciono markas prefere la Templan monton).

La ceteraj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 131 imperiestro Hadriano lasis konstrui sur ruinoj de Jerusalemo romian urbon, kiu estis nomita "Colonia Aelia Capitolina" - Aelio estis unu el la nomoj de imperiestro Hadriano kaj vorto "Capitolina" estas omaĝe de la romia plej supera dio Jupitero Capitola.

En la araba estas disvastigita nomo por Jerusalemo "Al-Kuds" (القـُدْس), kio laŭvorte signifas "Tiu sankta (urbo)". Sed la devena nomo por Jerusalemo en la araba devenas ĝuste el la latina "Aelia" - "Ilija" (arabe إلياء).

Sankteco de Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Por la judoj Jerusalemo estas tre sankta loko. Tio ĉi fontas el la juda kredo, ke tiun ĉi lokon Dio elektis por si, por ke li restadu ĉi tie. Plie en jerusalema Templo dum mil jaroj okazis diservo. Biblio kaj Halaĥo enhavas kelke da ordonoj kunigitaj kun Jerusalemo, inter ili estas, krom aliaj, ordono valida por ĉiuj viroj "vidiĝi trifoje dum la jaro antaŭ Sinjoro" en Templo.

Kupolo de la Roko kaj Muro de lamentadoj.

La kristanoj havas al Jerusalemo ambivalencan rilaton. En unu flanko tio estas urbo, en kiu troviĝas lokoj rememorigantaj eventojn de la vivo kaj la morto de Jesuo, ekz. Via Dolorosa (krucuma vojo) aŭ Baziliko de la Sankta Tombo (loko, kie laŭ tradicio Jesuo estis sepultita). Sed en alia flanko la neniigo de Jerusalemo dum la unua juda milito estis komprenata kiel punigo de Izraelo pro tio, ke ĝi rifuzis Jesuon kiel mesion. En periodo de bizanca regado Jerusalemo kiel kristana urbo estis denove konstruita, sed Templa monto estis lasita dezerta kiel rememorigo de la neniigo de urbo. La signifeco de Jerusalemo ascendis, kiam la urbo falis en la manojn de islamanoj, precipe poste dum krucmilitoj. Kiam Sankta Lando falis en la manojn de krucistoj, Jerusalemo ŝanĝiĝis en ĉefurbon de la krucista Jerusalema reĝlando, sed kiu ne daŭris longe.

Baziliko de la Sankta Tombo.

La kristanoj celas sian atentemon al Jerusalemo grandmezure tra metaforaj mencioj en Biblio, kie Jerusalemo estas priskribata kiel sankta nemakuligita loko. Oni ofte parolas pri "ĉiela Jerusalemo" kontraŭ Jerusalemo tera. La kristanoj ne estas do katenitaj al Jerusalemo tro firme - des pli prefere, ke baldaŭ post la estiĝo de kristanismo la plej grava centrejo de kristanismo fariĝos Romo kaj respektive Konstantinopolo.

Komence de sia agado Mohamedo instruis la islamanojn dum la preĝoj turniĝi per la vizaĝo direkte al Jerusalemo, sed pli poste li ŝanĝis siajn ordonojn kaj destinis, por ke ili preĝu direkte al Mekao. Tio estis enskribita tiel eĉ en Koranon. Tiu ĉi destino evidente fontis el tio, ke Mekao estis komerca centro de Araba duoninsulo, dume Jerusalemo ludis tiudirekte nur duarangan rolon. Eble tio estis ankaŭ pro kverelo, kiu eksplodis en Medino inter Mohamedo kaj la judoj, kiuj rifuzis akcepti la novan doktrinon. La loko de la islama diservo ĉiuokaze fariĝis Ka'ba en Mekao.

En Korano mem estas pri Jerusalemo nenia mencio, almenaŭ ne eksplicita. Sed la kutimaj islamanaj komentarioj identigas la lokon, de kie Mohamedo supreniri en la sepan ĉielon, por viziti paradizon kaj inferon kaj paroli kun Alaho kaj profetoj, kun la Templa monto. Por rememorigi tiun ĉi eventon poste estis sur tiu ĉi monto konstruita moskeo Al-Aksa kaj el Jerusalemo fariĝis la tria plej sankta urbo de la sunaisma islamo.

Historio de Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

La estiĝo de urbo kaj la periodo de la unua Templo[redakti | redakti fonton]

Elfositaĵoj el tempo de reĝo Davido.

La kerno de Jerusalemo estiĝis en eneolitiko sur altaĵo, kiu hodiaŭ estas nomata kiel Urbo de Davido. Ŝanĝo el intermita sidejo en regulan urbon okazis en la 19-a jarcento antaŭ Kristo. En la 14-a jarcento antaŭ Kristo Jerusalemo estis jam fortikigita kaj grava kanaana urbo.[3]

Laŭ bibliaj informoj la urbo estis minimume ĝis la 11-a jarcento antaŭ Kristo loĝata de jebusanoj kaj ĉirkaŭ la jaro 1000 a. K. Jerusalemo falis en la manojn de izraelidoj (gvidataj de reĝo Davido) kaj sekve ĝi estis destinita kiel ĉefurbo de la izraela reĝlando. En Jerusalemon estis onidire transportita Arko de Kontrakto, do Jerusalemo fariĝis ne nur administra, sed ankaŭ religia centrejoj. Filo de Davido, Salomono, poste laŭ tradicio plie ekkonstruis en la urbo Templon de Jerusalemo, kio signife plifortigis la pozicion de Jerusalemo. Sed arkeologia esploro montris, ke en la 10-a jarcento estis nure montara vilaĝo.[4]

Sed dum la sekvantaj jarcentoj tiu ĉi vilaĝo ekkreskis en urbon. Dum regado de reĝo Ĥizkija Jerusalemo estis (tiam jam multe pli granda) en la jaro 701 a. K. sieĝita fare de asiria soldataro. Sed Jerusalemo supervivis la sieĝadon (diference de nordizraela Samario, kiu estis en 722 a. K. konkerita), krom alia danke al Silua tunelo, kiu alkondukis akvon el fonto Giĥon troviĝanta ekster la urbo, en rezervujon Siloe interne de la remparoj.[5] Sed en la jaro 598 a. K. Jerusalemo estis konkerita fare de babilonia soldataro. Dum provo je ribelo kontraŭ la babilona superregado la urbo estis en la jaro 586 a. K. konkerita denove - babilona reĝo Nebukadnecar la 2-a neniigis la jerusaleman Templon kaj grandan parton de loĝantaro li forkondukis en babilonan militkaptitecon.

Modelo de la Dua Templo, konstruita fare de Herodo la Granda, laŭ esplorado de la malfrua 20-a jarcento

La periodo de la dua Templo[redakti | redakti fonton]

Post tio, kiam Babilonio estis priregita fare de persanoj kaj Kiro la 2-a permesis revenon de la militkaptitoj kaj proklamis la religian liberecon, Jerusalemo estis proksimume post 70 jaroj denove konstruita kiel ĉefurbo de juda provinco. Baldaŭ estis renovigita ankaŭ Templo, kiu estis ĉifoje proporcie modesta. En 332 a. K. Aleksandro la Granda konkeris la landon, sed Jerusalemo ne estis tuŝita. Komencis periodo de helenigo, la izraela lando estis unue sub superregado de ptolemeoj, ekde la jaro 198 a. K. poste sub regado de seleŭkidoj. La plej superaj judaj tavoloj komplezeme akceptis la grekajn kutimojn. Sed tio fine turniĝis kontraŭ la judoj, kiam Antioĥo la 4-a Epifanes proklamis en la tuta imperio ununuran kulton kaj en la jerusalema Templo estis sur loko de altaro konstruita statuo de Dio Olimpa. Sekve en la jaro 167 a. K. eksplodis makabea ribelo, kiu Judeon senigis de la fremda regado - regadon ekprenis hasmoneoj.

Jean Fouquet: Ptolemeo la 1-a Sótér en la jaro 320 antaŭ Kristo estis enrajdanta en Jerusalemon.

La regado de hasmoneoj daŭris ĝis la jaro 63 a. K., kiam Jerusalemon konkeris romianoj. En 37 a. K. estis de Romo nomumita juda tetrarko Herodo la Granda, kiu disvastigis la urbon kaj esence plibeligis - li lasis alikonstrui Templon, multajn stratojn li lasis pavimi per [[]]marmoro, li lasis konstrui fortikaĵon Antonia. Post lia morto en 4 a. K. administris Judeon romiaj prefektoj kaj prokuratoroj, kiuj pase de la tempo senĉese pli nesenteme intervenis en la aferojn de judoj kaj ĵetigis la landon en ĥaosojn.

En 66 fine eksplodis kontraŭromia ribelo - komencis la unua juda milito. En 69 la romianoj eksieĝis Jerusalemon, kaj kiam ĝi estis en la jaro 70 preskaŭ malsatmortigita, ili konkeris ĝin. Ili forbruligis la Templon kaj la tutan urbon ili tute egaligis kun la tero. El Templo restis nur la okcidenta muro - kiu poste estos nomita Muro de lamentadoj.

La romia kaj la bizanca superregado[redakti | redakti fonton]

Jerusalemo restis en la ruinoj ĝis regado de imperiestro Hadriano, kiu denove konstruis ĝin kiel romian urbon, nomita Kolonia Aelia Kapitolina (135) kaj malpermesis al la judoj eniri en ĝin. Sed la malpermeso ne estis strikte konservata - ankoraŭ en tiu sama jarcento estiĝis en Jerusalemo juda kvartaleto.

Imperiestro Konstanteno la 1-a klopodis ŝanĝi Jerusalemon en kristanan urbon, li renovigis do la malpermeson de Hadriano. Sed li milde cedis, kiam li permesis al la judoj la eniron en la urbon por unusola tago en la jaro - dum datrevena tago de la ruinigo de Templo (Tiŝ'a be'av). Patrino de Konstanteno la Granda, Helena, laŭ legendo vizitis Jerusalemon, kie ŝi trovis supozitajn restojn de kruco, sur kiu estis supozeble krucumita Jesuo. Ŝi difinis lokon kaj sur tiu ĉi loko estis konstruita baziliko de la Sankta Tombo (iam markata kiel "Dia tombo").

Sekvanto de Konstanteno, Juliano Apostato, kiu batalis kontraŭ la kristanismo, nuligis la malpermeson en la urbon kaj ankaŭ komencis konstruadon de nova juda Templo, sed la sekvanta jaro (363) li mortis dum militiro kontraŭ Persio. Liaj sekvantoj poste realigis denove kristanismon.

Jerusalemaj remparoj.

La islama kaj la krucista periodo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Jerusalema reĝlando kaj Krucmilitoj.

En la jaro 638 Jerusalemo, regata fare de la bizancaj kristanoj, estis konkerita fare de la islamanoj, kiuj rapide permesis al la judoj kaj la kristanoj revenon en Jerusalemon. Sur Templa monto estis konstruita moskeo Al Aksa kaj la Kupolo de la Roko.

En la jaro 1099 Jerusalemon konkeris krucistoj - ili masakris la islamajn kaj la judajn loĝantojn kaj la urbo fariĝis centrejo de Jerusalema reĝlando. Post malvenko de la krucistoj en batalo apud Hattin en la jaro 1187 pli proksime al la urbo venis Saladino, post mallongtempa sieĝado li subjugis la urbon kaj redonis sub la islama regado. En 1192 Saladino fermis armisticon per interkonsento de Ramlo, kiu sekurigis liberan aliron al la kristanaj pilgrimantoj en la urbon.

Kun la reveno de la islama regado super la urbo en Jerusalemon revenis ankaŭ la judoj. En la 13-a jarcento poste regado super la urbo alternis inter kristanoj kaj islamanoj, sed finfine la krucistoj estis post falo de Akko, la lasta krucista rifuĝejo, en la jaro 1291 definitive elpelitaj.

La periodo de Osmanida imperio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Osmanida imperio kaj Jerusalemaj remparoj.

En la jaro 1517 Jerusalemo falis en la manojn de Osmanida imperio kaj la urbo enpaŝis en periodon de prospero. Sultano Sulejmano la 1-a konstruis ĝis nun konservitaj jerusalemajn remparojn, li renovigis burgaron kaj la turon de Davido. Sed kun longe daŭranta falo de la osmanida imperio malboniĝis ankaŭ la kondiĉoj de Jerusalemo kaj grandaj partoj meze de la urbo senhomiĝis. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj la juda loĝantaro komencis multnombriĝi en Jerusalemo, ke fine en la jaro 1844 ili estis la plej nombra grupo (7120 judoj, 5000 islamanoj kaj 3390 kristanoj). Multaj judoj en la urbo estis sefardoj kun osmana ŝtataneco, kiu certigis proporcie favorajn jurajn kaj ekonomiajn kondiĉojn. Aŝkenazoj tiun ĉi avantaĝon ne havis, tial ili estis malpli riĉaj kaj ilia nombro estis tial multe malpli granda. Helpis ilin tial organizo Heĥaluco, tra kiu al la aŝkenazoj kontribuis judoj el iliaj naskolandoj.

Jerusalemo sur bildkarto el la jaro 1933

La brita regado[redakti | redakti fonton]

En la unua mondmilito Jerusalemo falis la 10-an de decembro 1917 al britoj. La sekvantan tagon enpaŝis en la urbon armea komandanto Edmund Allenby. La pozicio de la urbo ascendis kun la alveno de britoj kaj ĝi fariĝis signifa centrejo. Kun fondo de Britmandata Teritorio Palestino (angle British Mandate of Palestina) en la jaro 1920 la urbo estis loko de sidejo de la plej supera komisaro. Cionistoj plie konstruis en la urbo sidejon de Nacia Instituto, en kiu rezidis Juda Agentejo kaj Juda Nacia Konsilantaro (Vaad Leumi). En la jaro 1925 estis sur monto Skopus malfermita Hebrea universitato. Estis ankaŭ fonditaj novaj jerusalemaj kvartaloj ekster la remparoj de la urbo - kaj la judaj kaj la arabaj.

Loĝantoj de juda kvartalo fuĝantaj tra Sijona pordego.

Milito je sendependeco kaj dividigo de Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Plano de UN pri divido de Palestino estis supozate, ke Jerusalemo komune kun Betlehemo estos internacia teritorio. Sed kiam eksplodis la unua arab-israela milito (Milito je sendependeco), ambaŭ flankoj ignoris tiun ĉi statuson klopodante akiri regadon super Jerusalemo. La arabaj taĉmentoj ekblokis al la judoj vojon en Jerusalemon kaj haltigis alkondukon de akvo en la urbon. Sole armigitaj konvojoj kapablis penetri en la urbon je prezo de grandaj perdoj kaj alveturigi provizojn en ĝin.

Kiam la britoj la 14-an de majo 1948 foriris el la lando kaj Israelo proklamis la sendependecon, enpaŝis en la landon Arabaj legioj kaj la bataloj eksplodis tutplene. La arabaj legioj jam la 18-an de majo enpaŝis la urbon kaj la sekvantan tagon ili venis ĝis la juda kvartalo. Sed la 20-an de majo la israelaj taĉmentoj reakiris la teritorion reen. Sed ne por longa tempo – la 28-an de majo la juda kvartalo falis en la manojn de la araboj. La 1-an de junio la israelanoj komencis malvenki en Jerusalemo. En julio estis ankoraŭ farita provo konkeri reen la Malnovan Urbon, sed ĝi ne sukcesis.

Post fina armistico do restis al la israelanoj sole la okcidenta parto de Jerusalemo. En decembro de 1949 transloĝiĝis en ĝin Kneset. Transŝoviĝi devis ankaŭ Hebrea universitato. La 5-an de decembro 1949 David ben Gurion poste proklamis Jerusalemon kiel ĉefurbo de Israelo.

La unuiĝinta Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Israelo.

La 5-an de junio 1967 eksplodis Sestaga milito. Jordana armeo pripafadis la judan urbon kaj konkeris konstruaĵon de registaro. Sed la israela armeo (Cahal) repuŝis la jordanan atakon kaj komencis kontraŭatakon, en kiu ĝi fortranĉis Jerusalemon de Ramalaho. Sekve la israelanoj tra Leona pordego venis en Malnovan Urbon kaj priregis la tutan jerusalemon kaj la palestinaj loĝantoj akiris daŭran restadon, sed ne ŝtatanecon. La Israela registaro aneksiis Orientan Jerusalemon (kontraste kun Ĉisjordanio, kiu estis okupaciita sed ne aneksita oficiale), kaj do ĝi proponis Israelan civitanecon al la arabaj loĝantoj, kiuj rifuzis ĝin. En la lastaj kvardek jaroj la Israela registaro ankaŭ konstruis novajn kvartalojn en orienta Jerusalemo kie nun loĝas judoj. Ĉi tiu movo kolerigis la arabojn, kiuj vidas ĝin kiel parto de plano por "judigi" Jerusalemon. Subtenantoj de Israelo neas la ekziston de simila plano, atentigante ke la proporcio de araboj inter la loĝantoj de Jerusalemo ne falis de kiam Israelo okupaciis la tutan urbon, kio evidente ne veras.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa judo en la strato Ben-Jehuda.

En 1979 jam loĝis 50 000 judoj en orienta Jerusalemo, en 1993 jam 160 000. La parto de la judaj loĝantoj en Jerusalemo estis entute 65 % en 2005, la araba parto 32 % kaj la kristana 2%.[6]

La sekva tabelo montras la kreskon de la loĝantaro.

Nombro de loĝantoj en Jerusalemo
jaro judoj islamanoj kristanoj sume
1525 1 000 3 700 ? 4 700
1538 1 150 6 750 ? 7 900
1553 1 634 11 750 ? 13 384
1562 1 200 11 450 ? 12 650
1844 7 120 5 000 3 390 15 510
1876 12 000 7 560 5 470 25 030
1896 28 110 8 560 8 750 45 420
1922 34 000 13 400 14 700 62 600
1931 51 200 19 900 19 300 90 500
1944 97 000 30 600 29 400 157 000
1948 100 000 40 000 25 000 165 000
1967 195 700 54 963 12 646 263 307
1980 292 300 ? ? 407 100
1985 327 700 ? ? 457 700
1987 340 000 121 000 14 000 475 000
1990 378 200 131 800 14 400 524 400
1995 482 000 164 300 16300 662 600
1996 421 200 ? ? 602 100
2000 448 800 208 700 ? 657 500
2004 458 000 225 000 15 000 706 000

Jura pozicio de Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Problemaro de la statuso[redakti | redakti fonton]

Jam ekde la jaro 1948 la jura kaj la internacia statusoj de Jerusalemo estas komplikaj kaj neklaraj. Plano de UN pri divido de Palestino planis, ke Jerusalemo estos, komune kun Betlehemo, internacia zono, kiun administros taĉmentoj de UN kaj konsilantaro konsistanta el reprezentantoj de la loĝantoj de la zono. Sed en la unua araba-israela milito Jerusalemo estis dividita inter Ŝtato Israelo kaj Jordanio (al tiu falis ankaŭ Betlehemo). Ŝtato Israelo agnoskis tiun ĉi staton, sed ne judaj terorismaj organizoj Irgun kaj Lehi, kiu plu en Jerusalemo daŭrigis en sia sendependisma agado, kvankam en la cetero de Israelo tiuj ĉi organizoj estis enmembrigitaj en la israelan armeon.

En decembro de 1949 Israelo proklamis Jerusalemon (respektive ties okcidentan parton) kiel sian ĉefurbon. Ĝenerala Asembleo de UN la saman monaton akceptis rezolucion, postulanta la internacian statuson de Jerusalemo.

Post Sestaga milito, en kiu Israelo konkeris ankaŭ la orientan parton de Jerusalemo, Kneset rajtigis la israelan armeon, por ke ĝi komencu labori pri leĝo, kiu, rilate al la rezultoj, disvastigus la limojn de Israelo. Estiĝis tiel la Jerusalema Leĝo aŭ "Baza leĝo: la ĉefurbo de Israelo", kiu estis proklamita en la jaro 1980 kaj kiu diras, ke Jerusalemo, la tuta kaj la unuiĝinta, estas ĉefurbo de Israelo. La internaciaj komunumoj (Rezolucio de UN n-ro 478) ne agnoskas tiun ĉi bazan leĝon kaj komprenas la proklamon de tiu ĉi leĝo kiel okupacion. UN plie elvokis siajn membrajn ŝtatojn, por ke ili transŝovu siajn ambasadorejojn el Jerusalemo (lastaj ambasadorejoj estis transŝovitaj ĝis Tel-Avivo nur en la jaro 2006). Kontraŭe al tio, la israela registaro proklamas, ke ne temas pri la okupacio. La plej Supera Tribunalo de Israelo eldonis al tio decidon, ke la centro de Jerusalemo estas neapartigebla parto de Ŝtato Israelo.

La situacion plie komplikas ankoraŭ sinteno de la palestinanoj, kiuj konsideras Jerusalemon kiel ĉefurbon de la estonta memstara Ŝtato Palestino.

La 2a de januaro 2018, la Kneset adoptis per sia dutriona plimulto leĝon, por rezigni neniun ajn parton de Jerusalemo en favoro de la palestinanoj[7].

Hebrea universitato.
Nacia Biblioteko de Israelo.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

En Jerusalemo troviĝas multaj muzeoj.

Unu el la plej konataj estas Muzeo de Israelo, kiu enhavas grandan kolekton de arkeologiaj trovitaĵoj inkluzive de Pergamenaro de Morta Maro, modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo [8].

Muzeo speciale celita al arkeologio estas poste Muzeo Rockefeller. La belarto estas denove eskpoziciata en la Domo Tiĥo. Pri la urbo mem montriĝas ekspoziciaĵoj en la muzeo en la turo de Davido[9].

Ĝad Vaŝem estas muzeo kaj samtempe monumento de Holokaŭsto. En nelasta vico situas en Jerusalemo ankaŭ Islama muzeo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La historia juda tombejo de Jerusalemo.
Monto Herzl - estas la nacia tombejo en Israelo.
Izraela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj.
Akademio de la Hebrea Lingvo.
Becalel Akademio de Artoj kaj Desegno.
Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo.

La jerusalema urbocentro iĝis en 1981 monda kulturheredaĵo de Unesko. Ekde la mezepoko ĝi enhavas la armenan kvartalon en la sudokcidento, la kristanan en la nordokcidento, la judan en la sudoriento kaj la islaman en la nordoriento, kaj estas ĉirkaŭita de preskaŭ tute konservitaj remparoj. La murego de la iama urbo de Davido havas plurajn turojn kaj originale sep pordegojn, inter kiuj estis tri grandaj kaj kvar malgrandaj; aldoniĝis oka en la jaro 1889.

En la kristana parto de la urbocentro troviĝas la nova pordego, ĉe la limo al la armena parto la pordego de Jafo kaj ĉelime al la islamana parto la Damaska pordego. En la islamanan parton gvidas la pordego de Herodo, la ora pordego kaj la pordego de Stefano. En la juda parto troviĝas la pordego de Ciono kaj la rubaĵpordego.

Sudokcidente de la urbocentro staras la monto Ciono kun la supozita tombo de la reĝo Davido. Oriente troviĝas la Olivarba monto kun la ĝardeno Getsemano. Gravaj kristanaj ejoj estas la Baziliko de la Sankta Tombo starigita sur la fundamentoj de preĝejo el la 4-a jarcento kaj la Via Dolorosa.

La ĉirkaŭ 400 metrojn longa okcidenta muro, nomata muro de lamentadoj, estas parto de la subtenmuro de la ebenaĵo sur kiu staris la granda templo de Herodo la Granda.

Gravaj islamaj konstruaĵoj sur la Templa Monto estas nuntempe la Kupolo de la Roko kaj la moskeo Al-Aksa.

La Pordego de Jaffa estas ŝtona arkaĵo en la muroj de la Malnova Urbo.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La urbo havas du profesiajn orkestrojn – Jerusaleman simfonian orkestron kaj Israelan Kameratan Jerusalemo.

Teatro kaj kino[redakti | redakti fonton]

Troviĝas en la urbo ankaŭ kvanto de teatroj (ekz. Jerar Baĉchar, Bet Ŝmuel aŭ Jerusalema teatro) kaj kinejoj – en kelkaj el ili estas aranĝataj ankaŭ internaciaj filmaj festivaloj.

Universitatoj[redakti | redakti fonton]

La plej signifa kleriga centrejo estas Hebrea universitato, en kies proksimeco situas Jerusalema nacia kaj universitata biblioteko.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉefaj kulturaj eventoj de la jaro estas Israela festivalo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

  • The Jerusalem Post estas centrisma gazeto bazita en Jerusalemo, fondita en 1932 dum la Brita Mandato de Palestino de Gershon Agron kiel The Palestine Post. En 1950, ĝi ŝanĝis sian nomon al The Jerusalem Post.

Naskiĝintoj en la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Kategorio:Naskiĝintoj en Jerusalemo

Mortintoj en la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidu la kategorion: Kategorio:Mortintoj en Jerusalemo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Interkonsento de kooperacio kun Marsejlo, Francio, ekde 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zamenhofo mem skribis ĝin en ambaŭ manieroj. Jerusalemo. Reta Vortaro. Arkivita el la originalo je 2021-04-11. Alirita 2021-04-11.
  2. 2,0 2,1 http://www.weather.com/outlook/travel/businesstraveler/wxclimatology/monthly/graph/IŜ0010?from=month_bottomnav_business The Weather Channel, Monthly Averages for Jerusalem, Israel
  3. Israel Finkelstein kaj Neil Asher Silberman. Objevování Bible. Svatá Písma Izraele ve světle moderní archeologie. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 2007. ISBN 978-80-7021-869-3. [plu sole Objevování Bible]. p. 125.
  4. Objevování Bible. p. 125.
  5. Miloš Bič. Stopami dávných věků. Mezi Nilem a Tigridem. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 1979. p. 100n.
  6. Presseaussendung, The Central Bureau of Statistics, Majo 2006, PDF
  7. Cyrille Louis (2a de januaro 2018). La Knesset verrouille le statut de Jérusalem (Kneset ŝlosas la statuson de Jerusalemo) (france). Le Figaro.
  8. Modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo. Arkivita el la originalo je 2015-02-16. Alirita 2010-10-08.
  9. "Tower of David-Museum of the History of Jerusalem". Arkivita el la originalo je 2015-04-27. Alirita 2010-10-08.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

flago de Israelo
distrikto Jerusalemo
Urboj Bet Ŝemeŝ · Jerusalemo
Lokaj konsilantaroj Abu Goŝ · Kirjat Je'arim · Mavaseret Sion