Sulejmano la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sulejmano la 1-a
Sultano de Otomana imperio
EmperorSuleiman.jpg
Regado 15201566
Kronado 1520
Devena nomo Sultan Suleiman Khan
Ceteraj titoloj Sultano de sultanoj,
Caesar de ĉiuj landoj de Romo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1494
en Flag of Turkey.svg Trabzon, Otomana imperio
Morto 5-a de septembro 1566
en Szigetvár, Hungario
Tombo Moskeo de Sulejmano, Istanbulo
Antaŭulo Selim la 1-a
Sekvanto Selim la 2-a
Edzino Gülbahar Sultan
Patro Selim la 1-a
Patrino Hafsa Hatun
v  d  r
Information icon.svg

Sultano Sulejmano la 1-a, la 6-an de novembro 1494 (resp. aprilo de 1495) ĝis la 5-a de septembro 1566, estis reganto de Osmanida imperio en la jaroj 15201566.

En okcidenteŭropa literaturo li estas konata ankaŭ sub nomo Suleiman (la 1-a) la Glora (eventuale Belega, kelkokaze poste erare kiel Sulejmano la 2-a), en la turka literaturo kiel Suleiman Leĝdonanto (turke Süleyman MuhtesemSüleyman Kanuni); pluaj formoj de la nomo Suleiman estas Sulejman, SolimanSüleyman (temas pri araba analogio de nomo Solomono).

Sulejmano la 1-a naskiĝis en Trabzon en hodiaŭa Turkio. Kiam li estis sepjara, li estis sendita en Istanbulon por studi natursciencojn, historion, literaturon, teologion kaj armean taktikon. Kiel administranto de kelkaj osmanidaj provincoj en Malgranda Azio kaj en Krimeo li akiris politikajn spertojn.

Post la morto de lia patro Selim la 1-a li komencis sian regadon per vico da armeaj karavanoj, unue en la jaro 1521 li konkeris Beogradon, en la jaro 1522 li gajnis post sukcesa sieĝado insulon Rhodos, de kie li permesis foriri al johanitoj al Malto. La 29-an de aŭgusto de 1526 (batalo de Mohács) li venkis en batalo ĉeĥan kaj hungaran reĝon Ludoviko Jogajlido, kiu pereis dum retiriĝo de siaj soldataroj. La turka armeo okupis grandan parton de Hungario inkluzive de Budo kaj Peŝto. En la jaro 1529 la turka armeo kun forto pli ol 100 000 viroj, inkluzive de elitaj janiĉaroj, eksieĝis Vienon. Tiu ĉi unua batalo ĉe Vieno finis malsukcese kaj la turkaj soldataroj formarŝis reen ĝis okupita parto de Hungario.

Dum la jaro 1541 Sulejmano venkis en kelkaj bataloj kontraŭ habsburgaj soldataroj, kio ebligis al li rektan anekson de la okupita parto de Hungario kaj proklamon de la tn. buda paŝujo. Johano Sigismondo Zápolya, vasalo de Sulejmano, poste ankoraŭ okupis pli malgrandan parton de Hungario kaj li subordigis ĝin al kontrolo de la sultano. Transverse tra Hungario estis kreita la tn. soldatarlimo, necerta linio, kiu estis la loko de senĉesaj kunpuŝiĝoj inter la turka kaj la habsburka armeoj.

En sekvanta periodo Sulejmano certigis por si kontrolon super grandega teritorio en Maroko kaj en Meza Oriento. Osmanida imperio ankaŭ dumtempe tute priregis plimulton de Mediteraneo. En la jaro 1562 Sulejmano akiris Transilvanion. Male malsukcesa estis sieĝado de Malto en la jaro 1565.

Grandan influon je lia politiko havis lia ukrain-devena ĉefa edzino Roksolana.

Sulejmano la 1-a en sia regno sistemigis jursistemon, li helpis arton, li interesiĝis pri filozofio kaj poezio. Li mortis en 1566 dum sieĝado ĉe Szigetvár, kiu estis defendata de kroata bano Mikolao Zrina.

Osmanida imperio dum la regado de Sulejmano atingis zeniton de sia potenco kaj ĝi fariĝis monda grandpotenco. Post lia morto oni ankoraŭ sukcesis disvastigi osmanidajn teritoriojn, sed ekde la 2-a duono de la 17-a jarcento jam komenciĝis dumtempa malfloro.

Antaŭe: Osmanida imperiestro Poste: Osmanli-nisani.svg
Selim la 1-a 15201566 Selim la 2-a