Ajurana Sultanlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajurana Sultanlando
13-a jarcento – 17-a jarcento

historia lando • sultanismo • imperio
Geografio
Ĉefurbo:
kalathos
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Ajurana Sultanlando (somale Saldanadda Ajuuraan, arabe سلطنة أجوران), literumita ankaŭ kiel Ajuuraana Sultanlando,[1] kaj ofte simple kiel Ajuranio,[2] estis somala islama imperio[3][4][5] kiu regis super grandaj partoj de la Korno de Afriko en la Mezepoko. Pere de forta centralizita administrado kaj aggesema militado kontraŭ invadantoj, la Ajurana Sultanlando sukcese rezistis invadon de Oromoj el okcidento kaj de Portugaloj el oriento dum la militoj Gaal Madow kaj Ajuran-Portugala. Komercaj vojoj datantaj el antikvaj kaj komencaj mezepokaj periodoj de la maraj klopodoj de Somalio estis plifortigitaj aŭ re-establitaj, kaj eksterlanda komerco en la marbordaj provincoj floris per ŝipoj navigantaj al kaj el multaj regnoj kaj imperioj en Orienta Azio, Suda Azio, Eŭropo, Proksima Oriento, Norda Afriko kaj Orienta Afriko.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The History of Somalia. Alirita 2014-02-14.
  2. Encyclopedia Britannica: Ajuran
  3. Virginia Luling, Somali Sultanate: the Geledi city-state over 150 years, p. 17
  4. Luc Cambrézy, Populations réfugiées: de l'exil au retour, p. 316
  5. Mohamed Haji Mukhtar, "The Emergence and Role of Political Parties in the Inter- River Region of Somalia from 1947–1960, Ufahamu: Volume 17, p.98
  6. Nation Shapes: The Story Behind the World's Borders. Alirita 2014-02-16.