Hindio
El Vikipedio
(Alidirektita el Suda Azio)
Hindio (aŭ Hindujo) estas vorto kun neklara signifaro:
- Historie ĝi povas signi Britan Hindion, kolonio de la Brita Imperio de 1858 ĝis 1947, sur la areo de la nunaj Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo kaj ĝis 1937 ankaŭ Birmo.
- En la nuna uzo ĝi foje estas uzata sinonime al Barato (Hinda Unio), sed barataj esperantistoj ĝenerale kontraŭas tiun uzon.
- Ĝi nun ankaŭ povas esti uzata por la hinda subkontinento, kies limoj similas al tiu de la iama Brita Hindio. Tamen por eviti miskomprenon estas pli bone diri "hinda subkontinento".
Simile ankaŭ la vorto hindo havas neklaran signifon:
- Historie ĝi povas esti uzata por ajna enloĝanto de Brita Hindio, aŭ — parolante pri la tempo antaŭ la estiĝo de Brita Hindio — por enloĝanto de la areo, kiu poste apartenis al Brita Hindio.
- Nuntempe ĝi foje estas uzata anstataŭ "baratano", sed barataj esperantistoj kontraŭas tiun uzon.
- Kelkaj eĉ uzis "hindo" en la senco de "denaska parolanto de la hindia lingvo" aŭ "ano de la hindua religio", sed tiu uzo certe estas evitinda: En Barato (kaj eĉ pli en la iama Brita Hindio) ekzistas multaj religioj kaj multegaj lingvoj, kaj hinduoj loĝas ankaŭ ekster tiu regiono (ekz-e en Vjetnamujo aŭ orienta Afriko). Tiu evitinda uzo ofte devenas de nesufiĉa kompreno pri la lingva kaj religia diverseco en la hinda subkontinento, kiu rezultigas kunfandon de la tute apartaj konceptoj "baratano", "hinduo" kaj "hindilingvano" en unu koncepton "hindo".

