Nepalo
El Vikipedio
| नेपाल राज्य Nepalo |
|
| Nacia himno: Sajaun Thungā Phulkā | |
| Nacia devizo: जननी जन्मभूमिष्च स्वर्गादपि गरीयसी Patrino kaj patrolando estas pli karaj ol la paradizo' |
|
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Katmanduo |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | Nepala, Nevara |
| Plej ofta(j) religio(j) | hinduoj kaj budhistoj. |
| Areo % de akvo |
147.181 km² 2,8%% |
| Loĝantaro | 27.133.000 (2005) |
| Loĝdenso | 184/km² |
| Horzono | UTC+5:45 (somere +5:45) |
| TTT | .np |
| Landokodo | NP |
| Telefona kodo | 977 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Konstitucia monarkio |
| Ŝtatestro | ĉefministro Giriĝa Prasad Koirala |
| Ĉefministro | Giriĝa Prasad Koirala |
| Nacia tago | 28-a de decembro |
| Sendependiĝo | neniam dependa; uniĝis la 21-an de decembro, 1768 |
| Ekonomio | |
| Valuto | Nepala rupio |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Esperanto en Nepalo |
Nepalo, oficiale nomata laŭ sia intertempa konstitucio "la Ŝtato Nepal" (nepale: नेपाल राज्य / Nepāla Rāĝja), estas lando en la montaro Himalajo, inter Barato kaj Tibeto.
Enhavo |
[redaktu] Historio
[redaktu] Frua historio
Dum sia historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9-a jarcento a.K. ĝis la 1-a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronistoj, la Budho vizitis Katmandon en la sepa regado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoko venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Danke al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias ke Aŝoko vizitis ankaŭ Lumbini.
Historiistoj estas certaj ke Aŝoko venis al Lumbini sed ankoraŭ mankas evidentoj kiuj atestas ke Aŝoko ja venis en Katmandon, kvankam ekzistas famaj Aŝokaj monumentoj en Patan. Anstataŭe, oni diris ke lia fratino venis en Nepalon kaj starigis la templon "Ĉarumati".
La Liĉivioj regis de siaj palacoj en Katmando de la 1a ĝis la 9-a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restas, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalonta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Kvankam ili mem ne estis Nevaroj, ili akceptis la Nevaran (tiam nomatan Nepalbhasa) kiel la oficiala lingvo kaj multe helpis kreskigi la lingvon kaj ĝian literaturon.
Poste venis la dinastio Ŝāha. De ĝia bazo en Gorka (100 km nordokcidente de Katmando) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmando kaj poste unuigis la tutan teritorion de Nepalo. La reĝo Prithvi Narājan Ŝāha, kiu atakis la valon ĉirkaŭ la jaro 1768, estis tiom kruela ke li tranĉis la nazojn de la venkitoj el Kirtipur. Do sekvis subpremo de la loka lingvo, kulturo kaj tradicio. Dum ĉirkaŭ 100 jaroj (de 1850 ĝis 1950) la Rana dinastio regis la landon. Kvankam ili ne estis reĝoj, ili herede regis ĝin kiel ĉefministroj, kiam la reĝoj nur estis kiel bildoj. Ili regis la landon kun helpoj de la Britoj kiuj tiam regis la Hindan subkontinenton.
[redaktu] Post la dua mondmilito
En 1996 ekis la perarma revolucio de la Maoistoj, kiuj postulis egalan rajton de popoloj. Mortis pli ol 13.000 da homoj dum la milito.
La nuna reĝo Gjanendra, kiu sidiĝis sur la reĝa trono post la reĝa masakro de 2001, devenas de tiu familio. Dum la masakro, laŭ la oficiala raporto, la Princo Dipendra mortigis siajn patron, patrinon gefratojn kaj aliajn kaj poste mortigis sin mem.
La reĝo Gjanendra reĝis rekte, ekde februaro 2005. Ne estis parlamento kaj li mem elektas homojn por igi ilin ministroj.
En aprilo 2006, dum la Dua Popola Movado (जन अन्दोलन २), li forlasis la rektan reĝadon kaj reregigis la parlamenton. La nova registaro forprenis ĉiujn politikajn rajtojn de la reĝo. Baldaŭ kreiĝis granda okpartia registaro kun partopreno de la Maoistoj.
La okpartia reĝistraro planis asambleon de elektitoj por diskutite formi la novan landan konstitucion. La Maoistoj proponas krei federalan respublikon de Nepalo kie estos ĉirkaŭ 9 - 13 ŝtatoj kun aŭtonomaj rajtoj al ĉefaj gentoj. Pro disputo inter la Maoistoj kaj la aliaj sep partioj, la proponita elekto de novembro 2007 prokrastigis.
La proponita elekto fine okazis la 10an de aprilo, 2008. Ŝajnas ke la Maoistoj gajnis la plejmulton da parlamentaj seĝoj.
[redaktu] Geografio
Nepalo estas rura trapezforma lando; ĝi longas 800 kilometrojn kaj larĝas 200 kilometrojn kaj entute kovras 147.181km². Nepalo kutime dividiĝas en tri regionoj; la monta (himāl हिमाल), monteta (pahāḍ पहाड) kaj ebenaĵa (tarāi तराई) regionoj. Tiu ekologiaj zonoj streĉas de oriento al okcidento kaj apartiĝas de la grandaj riveroj de Nepalo.
La Tarai-ebenaĵoj kiuj limas al Hindio estas parto de norda montdorso de la Indo-Gangetikaj ebenaĵoj. Ili estis formita kaj daŭre estas plenumita de tri grandaj riveroj; la Koŝio, la Narajanio (la Gandak-rivero de Hindio) kaj la Karnalio. La regiono havas varman, humidan klimon.
La monteta regiono (Pahāḍ) apudas la montojn kun alteco de 1.000 ĝis 4.000 metroj. Du malaltaj montregionoj nome la Mahabharat Lek kaj Ŝivalik-regiono (ankaŭ nomita Ĉuria regiono) kuŝas en la regiono. La Katmandu-valo kuŝas en la monteta zono kaj estas la plej fekunda kaj popolriĉa areo de la lando.
En la montaj regionoj (Himāl) kiuj altecas pli ol 2.500 metroj loĝas nur malmultaj homoj.
[redaktu] Administracio
Nepal estas dividita en 14 zonoj kaj 75 distriktoj grupitaj en kvin regionoj. Ĉiu distrikto estas estrata de distrikta ĉefo kiu respondecas por firmteni la leĝon kaj ordon kaj kunordigas la laboron de agentejoj de la diversaj registraraj ministrejoj.
| La 14 zonoj estas: | ||
| 1 Bāgmati | 8 Lumbini | |
| 2 Bheri | 9 Mahākāli | |
| 3 Dhavalāgiri | 10 Meĉi | |
| 4 Gaṇḍaki | 11 Nārājaṇi | |
| 5 Ĝanakpur | 12 Rāpti | |
| 6 Karṇāli | 13 Sagarmāthā | |
| 7 Kosi | 14 Seti | |
[redaktu] Kulturo kaj heredaĵoj
Nepalo estas lando fascine multkolora: kun antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, tra malpli altaj montoj en la mezo ĝis bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo tra sia historio sentis la influon de du tre malsamaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si. La lando havas preskaŭ 23 milionojn da homoj, parolantaj 70 lingvojn aŭ dialektojn.
Nepalo estas oficiale hindua reĝlando, sed fakte ĝi estas lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinat en Katmando estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. La Budho, la "Lumo de Azio," naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, faronte Nepalon sankta celo por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas siajn proprajn diojn.
Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESKO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmando, reliefiĝas la urbo de Baktapuro, la reĝaj placoj de Katmando kaj Patano, la stupaoj de Svajambunat kaj Baŭdnat, kaj la temploj de Paŝupatinat kaj Ĉangu Narajan. Dua kultura heredaĵo estas Lumbini.
Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km²) kaj Reĝa Ĉitaŭn Nacia Parko (932 km²). Vidu apartan artikolon Naciaj parkoj en Nepalo.
[redaktu] La valo de Katmando
Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km² en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude.
Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron.
La Nevaroj, kiuj originale nomiĝis Nepaloj, estas la indiĝenoj de la valoj, kiuj dekoraciis kaj fortigis la valon politike, ekonomie, socie kaj religie dum la pasintaj 2,000 jaroj. La elstaraj monumentoj de la valo, kiuj nun estas la zonoj de la Monda Heredaĵo, estas la ekzempleroj de la arto kaj arkitekturo de la Nevaroj. Kaj same, dekoj da festivaloj ankau estas vivantaj heredaĵoj de ili.
La urbo Katmando dekomence estis fandopoto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon kun kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj skribistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo. Nun, pro amasa migrado, homoj el ĉiuj etnoj loĝas en la ĥaosa ĉefurbo.
[redaktu] Literaturo pri Nepalo
Tibor Sekelj: "Nepalo malfermas la pordon" (1959) (esperantlingve)
[redaktu] Esperanto en Nepalo
[redaktu] Ceteraj informoj
- Eksporto: greno, lignaĵo, herboj.
- Pokapa GNP: 200 $.
- Organizoj: UNO (1955)
- Heredaĵo: Sagarmāthā nacia parko, valo de Katmando, Ĉitvana reĝa parko, Lumbini (naskiĝloko de Budho).
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
Retejo de la Nepala Esperanto-Asocio
Blogo pri Nepalo
La 4-a Azia Kongreso de Esperanto 2005-08-25/29 en Katmando
hejmpaĝo de nepala esperantisto
| Ŝtatoj en Azio | |
|---|---|
| Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
| Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo | |


