Esperanto-movado en Nepalo
Esperanto en Nepalo venis en la jaro 1957, danke al emo de Tibor Sekelj : la internacia lingvo do jam kreis sian 50 jaran historion en tiu lando. Dum lia vojaĝo al Nepalo, li instruis al kelke da junuloj. La fino rezultis je fondiĝo de Katmandua Esperanto-Societo. Tirtha Raj Onta prezidis ĝin kaj Shree Prasad Shrestha estis ĝia sekretario. Poste venis Simo Milojeviĉ kiu instruis dum 8 monatoj al pli ol 200 studentoj. Poste la movado stagnis pro diversaj kialoj. Krome, kelke da individuoj uzas la internacian lingvon poparte.
Enhavo |
1990-aj jaroj [redakti]
En la jaro 1990 denove la movado trovis novan energion kiam venis Joachim Werdin el Pollando por instrui Esperanton en Katmando. Lingva Instituto Quest donis ĉambron por la instruado. Lernis ĝin proksimume 100 homoj. Je la fino de la kurso, novaj lernantoj fondis Nepalan Esperanto-Asocion kun helpoj de Philip Pierce kaj Marco Ono. Pradip Paudyal estis ĝia unua prezidanto. Dua vizito de Werdin en Nepalo dum 1991 plifortigis la asocion kaj ĝian movadon, kiam okazis kursoj en Katmando kaj en Patano kaj pli ol cento da junuloj denove lernis ĝin. Krome okazis la unua kongreso de NEspA kaj ĝi eldonis sian bultenon "Montejo". La membroj renkontiĝis dum sabatoj kaj praktikadis la lingvon kaj la estraro kunvenas ĉiu-monate.
En decembro 1993 fondiĝis Klubo Esperantista de Patan, kiun prezidis Razen Manandhar. Sed la klubo ne longe vivis.
Razen Manandhar ekverkis Nepali-Esperanto vortaron en 1994.
De 1994, Nepalaj geesperantistoj daŭre partoprenas al Universalaj Kongresoj, danke al subtenoj de diversaj organizaĵoj kaj ankaŭ dank'al helpo de NEspA mem. Estis 8 nepalanoj en la 79a UK en Pekino.
En 1995 okazis la unua Himalaja Renkontiĝo kiu venigis dekojn da geesperantistoj el diversaj landoj kaj ĝuante la lingvon kaj diskutante pri la movado, ili piedvagadas ĉirkaŭ la montaro. La tradicio okazigi ĝin en cixuj du jaroj daŭras. La oka IHR okazis en februaro 2009.
2000 - 2010 [redakti]
La junuloj de NEspA sukcesis je fondiĝo de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis ĝia unua prezidanto. La junulara movado ankaŭ samtempe ampleksiĝas. Ili jam partoprenis en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian bultenon "Templo".
En 2002 NEspA fondis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara. Ili en siaj vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj Pokhara filioj respektive.
Troviĝas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en Nepalo: "nepalesperanto" kaj ankaŭ kelke da anoj blogas en Esperanto. Ekzemple, blogo troviĝas ĉe [1].
NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 aŭgusto 2005. Entute partoprenis 171 geesperantistoj en la kongreso. Antaŭ tio okazis Antaŭkongresa Renkontiĝo.
Danke al daŭra instruado de NEspA, proksimume 500 homoj jam lernis la lingvon en pasintaj 16 jaroj kaj uzas ĝin en siaj vivoj laŭvole. Venis 50 membroj de NEspA al ĝia kongreso en novembro 2007. Estas la nuna laboro de NEspA revenigi lernintojn al NEspA kaj Esperanto-movado.
La NEspa Kongreso, okazis en la 11an de novembro 2006 elektis novan estraron. Jen la aktuala informo pri Nepala Esperanto-Asocio:
- Nomo de asocio: Nepala Esperanto-Asocio (1990, UEA 2006)
- Poŝtadreso: GPO Box 10518, Kathmandu, Nepal
- Telefono: 00977-16209877
- Readreso: esperanto@wlink.com.np
- Hejmpaĝo: http://www.esperanto.org.np
- Membroj: ĉ 120
- Prezidanto: Indu Thapaliya
- Ĝenerala sekretario: Bharat Kumar Ghimire
- Organo: Montejo (4 n-roj), p/a NEspA
- Evento: Internacia Himalaja Renkontiĝo: en ĉiuj du jaroj
Esperanto vortaro: Nepala Esperanto-Asocio eldonis la Nepali-Esperanto-vortaron en marto 2009. Ĝin kompilis Razen Manandhar kaj surretigis kun helpo de Jacob Nordfalk. Ĝi estis eldonita per financa subteno de UEA/KAEM.
Razen Manandhar verkis kaj eldonis vojaĝrakonton "Vojaĝo al Muktinath" en marto 2009. Aĉeteblas ĉe UEA-Libroservo.
Tri personoj - Indu Thapaliya, Poshraĝ Subedi kaj Himlal Parajuli - partoprenis en la 94a Universala Esperanto-Kongreso en Bjalistoko, Pollando en julio-aŭgusto 2009.
School of Creative Communications okazigis Esperanto-kurson en junio-julio. Partoprenis 8 junuloj kaj ilin instruis Razen Manandhar. Fondiĝis Esperanto-Klubo de Katmando la 15an de decembro 2009. Prezidas ĝin Anil Ratna Tuladhar. [2]
2011 - ... [redakti]
Ok nepalanoj partoprenis en la 96a Universala Esperanto-Kongreso en Koepnhago, Danio en aŭgusto 2011. Naŭ nepalanoj partoprenis en la 97a Universala Kongreso en Hanojo, Vjetnamio en julio-aŭgusto 2012. En aŭgusto 2012 Mireille Grosjean el Svislando restadis en Katmanduo, ŝi prelegis en diversaj lokoj kaj estis en kontakto kun diversaj instancoj. En oktobro 2012 komenciĝis kurso por komencantoj, membroj de junulara grupo ICAN (Inclusive and Communicative Action Network). Instruas Navaraj Budha.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
nepalesperanto : Diskutgrupo pri Esperanto-movado en Nepalo
nepalaj-esperantistoj : Diskutgrupo por Nepalaj Esperantistoj
[3] : Esperanto-blogo pri politiko, kulturo, societo kaj Esperanto-movado de Nepalo.
