Universala Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universala Kongreso)
UK alidirektas ĉi tien. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon UK (apartigilo).
UK
Nomo Universala Kongreso de Esperanto
Regiono Mondo
Periodo Julio / aŭgusto
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde 1905
Celgrupo Esperantistoj
Informa retpaĝo paĝo pri UK
Fota retpaĝo fotopaĝo pri UK 2006
vdr
Universala Kongreso de Esperanto
Esperanto-renkontiĝoEsperanto-kongreso • perioda evento
Esperanto-kongreso
Komenco 5-a de aŭgusto 1905 vd
Lando(j) Esperantujo vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas sian ĉiujaran ILEI-Kongreson.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La funkcio de la UK estas ebligi, interalie: amikecojn inter Esperantistoj el diversaj lokoj, sperton de Esperanta kultura etoso, turisman sperton de la gastiga lando, helpon fare de pli spertaj Esperantistoj al pli novaj, diskonigadon de la aktivoj de organizoj, prelegojn kaj diskutojn, kaj senton de komunaj valoroj.[1]

UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.

Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.

Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Internacian Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).

Personoj[redakti | redakti fonton]

KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo

La kongreson ekde la Interkonsento de Kolonjo en 1934 (kun ŝanĝo de la statuto de UEA) organizas kutime UEA komune kun Loka Kongresa Komitato (LKK), en interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. LKK havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj aliajn postenojn.

Flanke de UEA la ĉefa laboro estas en la manoj de la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), oficisto de UEA. Tamen kelkajn gravajn decidojn rezervas al si la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krome ekzistas ofte UEA-estrarano pri kulturo aŭ kongresoj.

Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.

Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.

Programo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.

Solenaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj solenaĵoj estas la Inaŭguro kaj la Solena Fermo. La oficialan komencon (kaj poste finon) de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiuj du solenaĵoj havas relative fiksan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.

Solena Fermo dum UK 2015

Tradiciaj eroj de la Inaŭguro estas interalie:

  • Bonvenigo fare de la prezidanto de UEA
  • Bonvenigoj kaj salutoj de LKK-prezidanto kaj aliaj funkciuloj aŭ honoraj gastoj
  • Festparolado, ĉu de la prezidanto aŭ de alia (kutime eminenta) esperantisto
  • Landaj Salutoj, la salutado de reprezentantoj el la diversaj landoj de kongresanoj

En la Fermo ĉefas raportoj pri la kongresaj kunsidoj kaj mencioj de premiitoj, ekzemple de la Belartaj Konkursoj.

Ankaŭ la akcepton ĉe la urbestro kaj la akcepton de la membroj de Societo Zamenhof (nur por invititaj gastoj) povas esti konsiderataj solenaĵoj. Krome oni havas kelkfoje festaranĝojn, ekzemple rilate al jubileoj.

Temaj kaj fakaj programeroj[redakti | redakti fonton]

La kongreso havas temon, kiun oni priparolas en apartaj kunvenoj kaj grupoj; tio estas la daŭrigo de la "ĝeneralaj kunsidoj", kiujn la kongreso havis ĝis inkluzive 1949. Cetere estas aranĝitaj kutime prelegoj kaj prezentoj pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, ankaŭ lingvo-kurseto. Multaj fakaj asocioj havas dum la kongreso sian ĉefan jaran kunvenon, same kiel kunsidas la Komitato de UEA kaj la Estraro de UEA. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Paco kaj la libroservo.

Ekde 1925 funkcias Internacia Kongresa Universitato, kun prelegoj pri diversaj temoj je universitata nivelo, ekde 1978 la Esperantologia Konferenco, ekde 2003 Kleriga Lundo kun instruado kaj klerigado pri teknikoj kaj metodoj utilaj por Esperanto-informado kaj simile.

La Scienca Kafejo (SK) estas konstanta ero de la programo de Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK), organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ligita al la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Ĝi celas prezenti sciencajn prelegojn pli popular-nivelajn ol tiujn prezentitajn kadre de la IKU. Ĝia serio komenciĝis en la 100-a UK en 2015, en Lillo, kiam la programero kalkulis je 10 prelegoj dividitaj en du seancoj en diversaj tagoj.

La Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, Faka Forumo, kaj Esperantologia Konferenco okazis hibride (ĉeeste kaj virtuale) por la unua fojo en 2022 dum la kovima pandemio.[2]

Kulturaj programeroj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ dum ordinaraj kongrestagoj okazas ekskursoj kaj artaj prezentoj, sed la ĉefa ekskursa tago estas merkredo, kaj la plej grandaj artaj prezentoj okazas vespere, kiel teatraĵoj, kabaredo aŭ muzik-koncertoj. En la dimanĉa vespero, do komence de la kongreso, oni aranĝas la Nacian vesperon, kiu prezentu la kulturon de la gastiga lando, kaj en la fina vespero Internacian vesperon.

Historio[redakti | redakti fonton]

UK 1913, Berno (afiŝo)

Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovero kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.

Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinko-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen. Poste dum kelkaj jaroj UEA ne havis tian sekretarion, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. La lasta KKS Clay Magalhães oficis de 2003 ĝis 2022.

La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.

Nuligoj[redakti | redakti fonton]

Universala Kongreso de Esperanto estis nuligita nur du fojojn en sia historio. En 1914, pro la 1a mondmilito, kaj en 2020 pro la kronvirusa pandemio. En aliaj okazoj ĝi estis jen translokita jen nerealigita entute. En 1967, pro la konflikto inter Israelo kaj la ĉirkaŭaj landoj UK translokiĝis el Tel-Avivo al Roterdamo. Israelo fariĝis gastiganto de UK finfine nur en la jaro 2000. Inter la jaroj 1916-1919 kaj 1940-1946 ne okazis Universala Kongreso.[3]

Virtuala Kongreso[redakti | redakti fonton]

UEA oficiale anoncis, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro la Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. VK ne anstataŭas la Universalan Kongreson. La montreala evento, planita por 2020, okazos en 2022.[4]

Nuligo okazis ankaŭ en 2021, kiam la 106-a UK en Belfasto, Irlando estis nuligita kaj anstaŭigita per okazigo de nova eldono de VK.[5]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj[redakti | redakti fonton]

UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
109-a UK 2024 Aruŝo  Tanzanio La unua UK okazonta en Afriko[6]
108-a UK 2023 Torino  Italio 1319
107-a UK 2022 Montrealo  Kanado Kongreso unue planita en 2020 859[7]
106-a UK 2021 Virtuala Kongreso de Esperanto Interreto La kongreso unue planita en Belfasto estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.[5]
105-a UK 2020 Virtuala Kongreso de Esperanto Interreto La kongreso unue planita en Montrealo estis nuligita pro la kronvirusa pandemio 1860[8]
104-a UK 2019 Lahtio  Finnlando temo: "Vivanta naturo — floranta kulturo" 917[9]
103-a UK 2018 Lisbono  Portugalio 1567[10]
102-a UK 2017 Seulo  Sud-Koreio Centa datreveno de la morto de Zamenhof 1173[11]
101-a UK 2016 Nitro  Slovakio 1252[12]
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
100-a UK 2015 Lillo  Francio Centa kongreso 2698[13]
99-a UK 2014 Bonaero  Argentino 706[14]
98-a UK 2013 Rejkjaviko  Islando 1034[15]
97-a UK 2012 Hanojo  Vjetnamio 866[16]
96-a UK 2011 Kopenhago  Danio 1458[17]
95-a UK 2010 Havano  Kubo 1002[18]
94-a UK 2009 Bjalistoko  Pollando Cent kvindek jaroj de Zamenhof 1860
93-a UK 2008 Roterdamo  Nederlando Cent jaroj de UEA 1845
92-a UK 2007 Jokohamo  Japanio Probal Dasgupta elektiĝis kiel tria azia prezidanto 1901
91-a UK 2006 Florenco  Italio 2209
90-a UK 2005 Vilno  Litovio Cent jaroj de UK 2344
89-a UK 2004 Pekino  Ĉinio 2031
88-a UK 2003 Gotenburgo  Svedio 1791
87-a UK 2002 Fortalezo  Brazilo 1484
86-a UK 2001 Zagrebo  Kroatio Demisio de tri UEA-oficistoj, prezidanto Mesić ĉeestis 1691
85-a UK 2000 Tel-Avivo  Israelo 1212
84-a UK 1999 Berlino  Germanio 2712
83-a UK 1998 Montpeliero  Francio 3133
82-a UK 1997 Adelajdo  Aŭstralio Unua en Oceanio 1224
81-a UK 1996 Prago  Ĉeĥio Manifesto de Prago 2972
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
80-a UK 1995 Tampereo  Finnlando Lee Chong-Yeong elektiĝis kiel dua azia prezidanto 2443
79-a UK 1994 Seulo  Sud-Koreio 1776
78-a UK 1993 Valencio  Hispanio 1863
77-a UK 1992 Vieno  Aŭstrio 3033
76-a UK 1991 Bergeno  Norvegio 2400
75-a UK 1990 Havano  Kubo Prezidanto Fidel Castro ĉeestis la Solenan Inaŭguron 1617
74-a UK 1989 Brajtono  Britio Aliĝo de Landaj Asocioj en Sovetunio, Latvio kaj Litovio 2280
73-a UK 1988 Roterdamo  Nederlando 2321
72-a UK 1987 Varsovio  Pollando Cent jaroj de Esperanto 5946
71-a UK 1986 Pekino  Ĉinio 2482
70-a UK 1985 Aŭgsburgo  Germanio 2311
69-a UK 1984 Vankuvero  Kanado 802
68-a UK 1983 Budapeŝto  Hungario 4834
67-a UK 1982 Antverpeno  Belgio 1899
66-a UK 1981 Braziljo  Brazilo Unua en la suda hemisfero (Suda Ameriko) 1749
65-a UK 1980 Stokholmo  Svedio 1807
64-a UK 1979 Lucerno   Svislando Finaj diskutoj pri nova statuto de UEA 1630
63-a UK 1978 Varno  Bulgario 4414
62-a UK 1977 Rejkjaviko  Islando Vizito de A.M. M'Bow Ĝenerala Direktoro de UNESKO 1199
61-a UK 1976 Ateno  Grekio 1266
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
60-a UK 1975 Kopenhago  Danio 1227
59-a UK 1974 Hamburgo  Germanio Demisio de nereelektota Ivo Lapenna 1651
58-a UK 1973 Beogrado  Jugoslavio Poste kvereloj pri la distribuo de subvencio 1638
57-a UK 1972 Portlando  Usono 923
56-a UK 1971 Londono  Britio 2071
55-a UK 1970 Vieno  Aŭstrio Vizito de ŝtatprezidanto Franz Jonas 1987
54-a UK 1969 Helsinko  Finnlando 1857
53-a UK 1968 Madrido  Hispanio 1769
52-a UK 1967 Roterdamo  Nederlando Origine planita por Tel-Avivo 1265
51-a UK 1966 Budapeŝto  Hungario Incidento pro GDR-ambasadoro 3975
50-a UK 1965 Tokio  Japanio Unua kongreso en Azio 1710
49-a UK 1964 Hago  Nederlando 2512
48-a UK 1963 Sofio  Bulgario 3472
47-a UK 1962 Kopenhago  Danio Yagi Hideo elektiĝis kiel unua azia prezidanto 1550
46-a UK 1961 Harogato  Britio 1646
45-a UK 1960 Bruselo  Belgio 1930
44-a UK 1959 Varsovio  Pollando Cent jaroj de Zamenhof 3256
43-a UK 1958 Majenco  Germanio Kvindekjariĝo de UEA 2021
42-a UK 1957 Marsejlo  Francio 1468
41-a UK 1956 Kopenhago  Danio 2200
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
40-a UK 1955 Bolonio  Italio 1687
39-a UK 1954 Harlemo  Nederlando Vizito de ĉefministro Willem Drees 2353
38-a UK 1953 Zagrebo  Jugoslavio Unua kongreso en komunista lando 1760
37-a UK 1952 Oslo  Norvegio 1614
36-a UK 1951 Munkeno  Germanio 2040
35-a UK 1950 Parizo  Francio 2325
34-a UK 1949 Burnmuto  Britio 1534
33-a UK 1948 Malmö  Svedio 1761
32-a UK 1947 Berno   Svislando Kunfandiĝo de IEL kaj Ĝeneva UEA 1370
31-a UK 1939 Berno   Svislando 765
30-a UK 1938 Londono  Britio 1602
29-a UK 1937 Varsovio  Pollando 50 jaroj Esperanto, provoj pri forigo de la skismo 1120
28-a UK 1936 Vieno  Aŭstrio 854
27-a UK 1935 Florenco, Romo, Napolo  Italio Kongreso en pluraj urboj 1442
26-a UK 1934 Stokholmo  Svedio Elekto de la Estraro de "Nova UEA" 2042
25-a UK 1933 Kolonjo  Germanio Nacisocialista diktaturo, Interkonsento de Kolonjo 950
24-a UK 1932 Parizo  Francio Rompo de la Helsinko-sistemo 1650
23-a UK 1931 Krakovo  Pollando 900
22-a UK 1930 Oksfordo  Britio 1211
21-a UK 1929 Budapeŝto  Hungario 1200
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
20-a UK 1928 Antverpeno  Belgio 1494
19-a UK 1927 Dancigo Libera Urbo Dancigo 905
18-a UK 1926 Edinburgo  Britio 960
17-a UK 1925 Ĝenevo   Svislando Unua kongresa universitato 953
16-a UK 1924 Vieno  Aŭstrio 3400
15-a UK 1923 Nurnbergo  Germanio Ĝistiama aliĝrekordo hiperinflacio 4963
14-a UK 1922 Helsinko  Finnlando Kontrakto de Helsinko 850
13-a UK 1921 Prago  Ĉeĥoslovakio Fondo de SAT 2561
12-a UK 1920 Hago  Nederlando 408
11-a UK 1915 Sanfrancisko  Usono 163
10-a UK 1914 Parizo  Francio Ne okazis pro la Unua mondmilito 3739
9-a UK 1913 Berno   Svislando 1203
8-a UK 1912 Krakovo  Aŭstrio-Hungario 1000
7-a UK 1911 Antverpeno  Belgio 1800
6-a UK 1910 Vaŝingtono  Usono Unua kongreso ekster Eŭropo 357
5-a UK 1909 Barcelono  Hispanio 1287
4-a UK 1908 Dresdeno  Germanio 1500
3-a UK 1907 Kembriĝo  Britio 1317
2-a UK 1906 Ĝenevo   Svislando 1200
1-a UK 1905 Bulonjo-ĉe-Maro  Francio 688

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Landoj kiuj gastigis aŭ estas gastigontaj Universalan Kongreson de Esperanto, de 1905 ĝis 2024
Universalaj Kongresoj de Esperanto en la mondo 1905-2022
Universalaj Kongresoj de Esperanto en Eŭropo 1905-2021
Por ĉiu UK aperas cirklo kun grandeco proporcia al la nombro da aliĝintoj kaj koloro laŭ la kongresjaro, kiel montrite en la mapo de Eŭropo.

Sociologiaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Nikola Rašić en sia artikolo Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj,[19] montris rezultojn de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.

Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia sperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[20]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Konsilaro pri la agado ĉe internaciaj kongreso. Internacia Centra Komitato de l' Esperanto-movado. Ĝenevo, 1926.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baláž, Petro. 2023. "Torino senpacience atendas nin ĉiujn!" Esperanto 1375(1), p. 18.
  2. Wandel, Amri. 2022. "Riĉa scienca programo en Montrealo – unuafoje plene hibrida". Esperanto 1371(9), p. 186-187.
  3. Informoj el la retejo de UEA
  4. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 875, 2020.05.21
  5. 5,0 5,1 UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso. Universala Esperanto-Asocio (2021-04-26).
  6. UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024. UEA (2023-03-01).
  7. https://uea.org/kongresoj/UK/2022
  8. https://vk.mondafest.net/aligxintoj/
  9. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 814 (2019-07-26): Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
  10. uea.org pri UK 2018
  11. La Kandellumo Verda 6. Arkivita el la originalo je 2018-08-14. Alirita 2018-01-17.
  12. Kongresa Kuriero “Pribina” n-ro 6
  13. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 586 (2015-08-20): Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
  14. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 550 (2014-08-02): Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
  15. Laŭ [1];
  16. Tiu numero aperas en Loa! 5 kaj povas ankoraŭ esti nedefinitiva.
  17. Vikinga Voĉo, n-ro 6 (La kongresa Kuriero de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2019-06-28.
  18. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 391 (2010-07-28)
  19. Nikola Rašić, Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 542-557.
  20. Tyron Surmon, "9 de Tyron", Kontakto 2022:3, paĝoj 20-22.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Informoj de UEA pri la Universala Kongreso
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.