Universala Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg"UK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UK (apartigilo).

Nuvola apps kuser.svg UK
Nomo Universala Kongreso de Esperanto
Regiono Mondo
Periodo Julio / aŭgusto
Organizanto UEA
Ekzistas ekde 1905
Celgrupo Esperantistoj
Informa retpaĝo paĝo pri UK
Fota retpaĝo fotopaĝo pri UK 2006
v  d  r
Information icon.svg

Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, TEJO organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson (IJK).

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.

Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato (LKK) kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.

Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).

Personoj[redakti | redakti fonton]

KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo

La kongreson ekde la Interkonsento de Kolonjo en 1934 (kun ŝanĝo de la statuto de UEA) organizas kutime UEA komune kun Loka Kongresa Komitato (LKK), en interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. LKK havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj aliajn postenojn.

Flanke de UEA la ĉefa laboro estas en la manoj de la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), oficisto de UEA. Tamen kelkajn gravajn decidojn rezervas al si la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krome ekzistas ofte UEA-estrarano pri kulturo aŭ kongresoj.

Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.

Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.

Programo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.

Solenaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj solenaĵoj estas la Inaŭguro kaj la Solena Fermo. La oficialan komencon (kaj poste finon) de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiuj du solenaĵoj havas relative fiksan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.

Landaj salutontoj dum UK 2008

Tradiciaj eroj de la Inaŭguro estas interalie:

  • Bonvenigo fare de la prezidanto de UEA
  • Bonvenigoj kaj salutoj de LKK-prezidanto kaj aliaj funkciuloj aŭ honoraj gastoj
  • Festparolado, ĉu de la prezidanto aŭ de alia (kutime eminenta) esperantisto
  • Landaj Salutoj, la salutado de reprezentantoj el la diversaj landoj de kongresanoj

En la Fermo ĉefas raportoj pri la kongresaj kunsidoj kaj mencioj de premiitoj, ekzemple de la Belartaj Konkursoj.

Ankaŭ la akcepton ĉe la urbestro kaj la akcepton de la membroj de Societo Zamenhof (nur por invititaj gastoj) povas esti konsiderataj solenaĵoj. Krome oni havas kelkfoje festaranĝojn, ekzemple rilate al jubileoj.

Temaj kaj fakaj programeroj[redakti | redakti fonton]

La kongreso havas temon, kiun oni priparolas en apartaj kunvenoj kaj grupoj; tio estas la daŭrigo de la "ĝeneralaj kunsidoj", kiujn la kongreso havis ĝis inkluzive 1949. Cetere estas aranĝitaj kutime prelegoj kaj prezentoj pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, ankaŭ lingvo-kurseto. Multaj fakaj asocioj havas dum la kongreso sian ĉefan jaran kunvenon, same kiel kunsidas la Komitato de UEA kaj la Estraro de UEA. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Paco kaj la libroservo.

Ekde 1925 funkcias Internacia Kongresa Universitato, kun prelegoj pri diversaj temoj je universitata nivelo, ekde 1978 la Esperantologia Konferenco, ekde 2003 Kleriga Lundo kun instruado kaj klerigado pri teknikoj kaj metodoj utilaj por Esperanto-informado kaj simile.

Kulturaj programeroj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ dum ordinaraj kongrestagoj okazas ekskursoj kaj artaj prezentoj, sed la ĉefa ekskursa tago estas merkredo, kaj la plej grandaj artaj prezentoj okazas vespere, kiel teatraĵoj, kabaredo aŭ muzik-koncertoj. En la dimanĉa vespero, do komence de la kongreso, oni aranĝas la Nacian vesperon, kiu prezentu la kulturon de la gastiga lando, kaj en la fina vespero Internacian vesperon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovero kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.

Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinki-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen. Poste dum kelkaj jaroj UEA ne havis tian sekretarion, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. La nuna KKS Clay Magalhaes oficas ekde 2003.

UK 1913, Berno (afiŝo)

La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj[redakti | redakti fonton]

Landoj kiuj gastigis aŭ estas gastigontaj Universalan Kongreson de Esperanto, de 1905 ĝis 2015.
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj
101-a UK 2016 Nitra Slovakio  
100-a UK 2015 Lille Francio Centa kongreso  
99-a UK 2014 Bonaero Argentino 706[1]
98-a UK 2013 Rejkjaviko Islando 1034[2]
97-a UK 2012 Hanojo Vjetnamio 866[3]
96-a UK 2011 Kopenhago Danio 1458[4]
95-a UK 2010 Havano Kubo 1002[5]
94-a UK 2009 Bjalistoko Pollando Cent kvindek jaroj de Zamenhof 1860
93-a UK 2008 Roterdamo Nederlando Cent jaroj de UEA 1845
92-a UK 2007 Jokohamo Japanio Probal Dasgupta elektiĝis kiel tria azia prezidanto 1901
91-a UK 2006 Florenco Italio 2209
90-a UK 2005 Vilno Litovio Cent jaroj de UK 2344
89-a UK 2004 Pekino Ĉinio 2031
88-a UK 2003 Gotenburgo Svedio 1791
87-a UK 2002 Fortalezo Brazilo 1484
86-a UK 2001 Zagrebo Kroatio Demisio de tri UEA-oficistoj, prezidanto Mesić ĉeestis 1691
85-a UK 2000 Tel-Avivo Israelo 1212
84-a UK 1999 Berlino Germanio 2712
83-a UK 1998 Montpeliero Francio 3133
82-a UK 1997 Adelajdo Aŭstralio Unua en Oceanio 1224
81-a UK 1996 Prago Ĉeĥio Manifesto de Prago 2972
80-a UK 1995 Tampereo Finnlando Lee Chong-Yeong elektiĝis kiel dua azia prezidanto 2443
79-a UK 1994 Seulo Koreio 1776
78-a UK 1993 Valencio Hispanio 1863
77-a UK 1992 Vieno Aŭstrio 3033
76-a UK 1991 Bergeno Norvegio 2400
75-a UK 1990 Havano Kubo Prezidanto Fidel Castro ĉeestis la Solenan Inaŭguron 1617
74-a UK 1989 Brajtono Britio Aliĝo de Landaj Asocioj en Sovetunio, Latvio kaj Litovio 2280
73-a UK 1988 Roterdamo Nederlando 2321
72-a UK 1987 Varsovio Pollando Cent jaroj de Esperanto 5946
71-a UK 1986 Pekino Ĉinio 2482
70-a UK 1985 Aŭgsburgo Germanio 2311
69-a UK 1984 Vankuvero Kanado 802
68-a UK 1983 Budapeŝto Hungario 4834
67-a UK 1982 Antverpeno Belgio 1899
66-a UK 1981 Braziljo Brazilo Unua en la suda hemisfero (Suda Ameriko) 1749
65-a UK 1980 Stokholmo Svedio 1807
64-a UK 1979 Lucerno Svislando Finaj diskutoj pri nova statuto de UEA 1630
63-a UK 1978 Varno Bulgario 4414
62-a UK 1977 Rejkjaviko Islando Vizito de A.M. M'Bow Ĝenerala Direktoro de UNESKO 1199
61-a UK 1976 Ateno Grekio 1266
60-a UK 1975 Kopenhago Danio 1227
59-a UK 1974 Hamburgo Germanio Demisio de nereelektota Ivo Lapenna 1651
58-a UK 1973 Beogrado Jugoslavio Poste kvereloj pri la distribuo de subvencio 1638
57-a UK 1972 Portlando Usono 923
56-a UK 1971 Londono Britio 2071
55-a UK 1970 Vieno Aŭstrio Vizito de ŝtatprezidanto Franz Jonas 1987
54-a UK 1969 Helsinko Finnlando 1857
53-a UK 1968 Madrido Hispanio 1769
52-a UK 1967 Roterdamo Nederlando Origine planita por Tel-Avivo 1265
51-a UK 1966 Budapeŝto Hungario Incidento pro GDR-ambasadoro 3975
50-a UK 1965 Tokio Japanio Unua kongreso en Azio 1710
49-a UK 1964 Hago Nederlando 2512
48-a UK 1963 Sofio Bulgario 3472
47-a UK 1962 Kopenhago Danio Yagi Hideo elektiĝis kiel unua azia prezidanto 1550
46-a UK 1961 Harrogate Britio 1646
45-a UK 1960 Bruselo Belgio 1930
44-a UK 1959 Varsovio Pollando Cent jaroj de Zamenhof 3256
43-a UK 1958 Majenco Germanio Kvindekjariĝo de UEA 2021
42-a UK 1957 Marsejlo Francio 1468
41-a UK 1956 Kopenhago Danio 2200
40-a UK 1955 Bolonio Italio 1687
39-a UK 1954 Haarlemo Nederlando Vizito de ĉefministro Willem Drees 2353
38-a UK 1953 Zagrebo Jugoslavio Unua kongreso en komunista lando 1760
37-a UK 1952 Oslo Norvegio 1614
36-a UK 1951 Munkeno Germanio 2040
35-a UK 1950 Parizo Francio 2325
34-a UK 1949 Bournemouth Britio 1534
33-a UK 1948 Malmo Svedio 1761
32-a UK 1947 Berno Svislando Kunfandiĝo de IEL kaj Ĝeneva UEA 1370
31-a UK 1939 Berno Svislando 765
30-a UK 1938 Londono Britio 1602
29-a UK 1937 Varsovio Pollando 50 jaroj Esperanto, provoj pri forigo de la skismo 1120
28-a UK 1936 Vieno Aŭstrio 854
27-a UK 1935 Romo Italio Kongreso en pluraj urboj 1442
26-a UK 1934 Stokholmo Svedio Elekto de la Estraro de "Nova UEA" 2042
25-a UK 1933 Kolonjo Germanio Nacisocialista diktaturo, Interkonsento de Kolonjo 950
24-a UK 1932 Parizo Francio Rompo de la Helsinki-sistemo 1650
23-a UK 1931 Krakovo Pollando 900
22-a UK 1930 Oksfordo Britio 1211
21-a UK 1929 Budapeŝto Hungario 1200
20-a UK 1928 Antverpeno Belgio 1494
19-a UK 1927 Dancigo Libera Urbo Dancigo 905
18-a UK 1926 Edinburgo Britio 960
17-a UK 1925 Ĝenevo Svislando Unua kongresa universitato 953
16-a UK 1924 Vieno Aŭstrio 3400
15-a UK 1923 Nurnbergo Germanio Ĝistiama aliĝrekordo hiperinflacio 4963
14-a UK 1922 Helsinki Finnlando Kontrakto de Helsinki 850
13-a UK 1921 Prago Ĉeĥoslovakio Fondo de SAT 2561
12-a UK 1920 Hago Nederlando 408
11-a UK 1915 Sanfrancisko Usono 163
10-a UK 1914 Parizo Francio Ne okazis pro la Unua mondmilito 3739
9-a UK 1913 Berno Svislando 1203
8-a UK 1912 Krakovo Aŭstrio-Hungario 1000
7-a UK 1911 Antverpeno Belgio 1800
6-a UK 1910 Vaŝingtono Usono Unua kongreso ekster Eŭropo 357
5-a UK 1909 Barcelono Hispanio 1287
4-a UK 1908 Dresdeno Germanio 1500
3-a UK 1907 Kembriĝo Britio 1317
2-a UK 1906 Ĝenevo Svislando 1200
1-a UK 1905 Boulogne-sur-Mer Francio 688

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 550 (2014-08-02): Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
  2. Laŭ [1];
  3. Tiu numero aperas en Loa! 5 kaj povas ankoraŭ esti nedefinitiva.
  4. Vikinga Voĉo, n-ro 6 (La kongresa Kuriero de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto
  5. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 391 (2010-07-28)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • IJK - Internacia Junulara Kongreso
  • IIK - Internacia Infana Kongreseto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Informoj de UEA pri la Universala Kongreso

Literaturo[redakti | redakti fonton]