Lisbono

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La turo de Belem en Lisbono

Lisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo de Portugalio. Ĝi situas en okcidenta Portugalio (38°42′N 09°11′U / 38.7, -9.183Koordinatoj: 38°42′N 09°11′U / 38.7, -9.183), ĉe la enfluejo de rivero Taĵo en la Atlantikon.

En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de 2001).

La urbo estis fondita de fenicojhelenoj. La nomo devenas de greka Olissipo, el Uliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la moderna Lisboa.

Ĝi estis romia kolonio de la regiono Lusitania. Post diversaj konkeroj, de 1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio.

Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj el Brazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.

Kelkiam estis in Lisbono grandaj tertremoj, la plej granda kaj fama je la 1-a de novembro 1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn. Vidu Lisbona tertremo en 1755.

Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de 1910 kiu forigis reĝon Manuel la 2-a kaj de la Revolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de 1974), kiu faligis la diktaturon de Marcello Caetano, la sekvanto de Salazaro.

[redakti] Aliaj projektoj

Mapo de Portugalio Subdividoj de Portugalio Flago de Portugalio
Aŭtonomaj regionoj: Acoroj | Madejro
(t.n.) Distriktoj: Avejro | Beja | Braga | Bragança | Castelo Branco | Koimbro | Évora | Faro | Guarda | Leiria | Lisbono | Portalegre | Porto | Santarém | Setúbal | Viana do Castelo | Vila Real | Viseu


[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.cm-lisboa.pt
·  http://www.jordibusque.com/Index/Stories/AlfamaCastelo/AlfamaCastelo_01.html Alfama & Castelo
·  http://www.lisbonphotos.net
·  http://www.lisbon-guide.info


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Lisbono" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.