Antonio de Padovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Antonio de Padovo)
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio de Padovo O.F.M.
Antoniuspadua.jpg
Doktoro
Naskiĝo 15-a de aŭgusto 1195 en Lisbono
Morto 13-a de junio 1231 en Padovo
Kanonizita 30-a de majo 1232 de Gregorio la 9-a
Ĉefsanktejo Baziliko de Padovo
Festotago 13-a de junio
Atributoj libro, pano, knaba Jesuo, mantelo kaj kustodio
Patroneco Perditaj objektoj, akiro de edzo
v  d  r
Information icon.svg
Pri aliaj signifoj de "Sankta Antonio" bonvolu konsultiu la apartigilon.


Sankta Antonio de Padovo (naskita kiel Fernando de BULHÕES la 15-an de aŭgusto 1195 en Lisbono, mortinta la 13-an de junio 1231 ĉe Padovo, estis franciskano kaj sanktulo de katolikismo.

Pri lia naskiĝdato ne ekzistas dokumento. Li naskiĝis en nobela portugala familio, kiu devenis de Gotfredo de Bouillon.

Antonio estas la patrono de Padovo, kie li estas kutime nomata nur "la Sanktulo". La granda baziliko de la urbo estas dediĉita al li. Je lia mortotago en Padovo okazas granda procesio memore al li.

Li mortis en la aĝo de 35 jaroj. Dum sia vivo li faris miraklojn, kaj eĉ la tagon post lia morto okazis mirakloj. Pro tio jam unu jaron poste papo Gregorio la 9-a sanktuligis lin. En 1946 papo Pio la 12-a nomumis lin Doktoro de la Eklezio kaj nomis lin "evangelia doktoro", ĉar li kutimis subteni siajn eldirojn per citaĵoj el la evangelioj.

Li estas ankaŭ helpanto en la retrovado de perditaj objektoj.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]