Baziliko
Baziliko estas speco de kirko kun titolo privilegie konsentita de papo. Komence nur 4 bazilikoj havis la titolon (latine basilica maior), ili estis ĉefpreĝejoj de la patriarkoj. Poste la papo nomumis malgrandajn bazilikojn (latine basilica minor). Nuntempe la vorto signifas ankaŭ la plej imponan preĝejon de la urbo.
Enhavo |
[redakti] Antikva epoko
La vorto venis el la greka signifinta reĝa ĉambrego (precipe por borso kaj juĝado). La baziliko estas longa brikoforma publika konstruaĵo kaj konsistas centre el alta ĉefnavo kaj flanke 2 pli malaltaj navoj. Estas supraj lokoj por la fenestroj sur la centra navo, ĉar la aliaj navoj estas pli malaltaj, do la konstruaĵo estis luma. Fine de la baziliko absido troviĝas.
La unua baziliko konstruiĝis en -185 en Romo (Basilica Portiá). Ekde la 4-a jarcento jam por preĝado konstruiĝis la katolikaj bazilikoj.
[redakti] Mezepoko
Tiuj 4 plej altrangaj bazilikoj estis patriarkaj bazilikoj:
- Baziliko de Sankta Petro de Romo estis tiam apartenaĵo de patriarko de Konstantinopolo, nun apartenaĵo de papo en Vatikano
- Baziliko Sankta Maria la Granda tiam estis apartenaĵo de patriarko de Antioĥio
- Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj tiam estis apartenaĵo de patriarko de Aleksandrio
- Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj tiam estis apartenaĵo de patriarko de Jerusalemo
Baldaŭe aldoniĝis 3 Grandaj bazilikoj:
- Baziliko Sankta Johano de Laterano estas apartenaĵo de episkopo de Romo
- Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj
- Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo
[redakti] Malgrandaj bazilikoj
La papo donacis tiujn rangojn ekde la 18-a jarcento. Ili estas laŭforme ĉiuspecaj. Tiuj preĝejoj rajtas uzi la papan ŝlosilon aŭ similajn simbolojn.
| Kontinento|Nombro | |
|---|---|
| Eŭropo | 1186 |
| Ameriko | 325 |
| Azio | 48 |
| Oceanio | 18 |
| Afriko | 6 |
| Sume | 1583 |
Laŭ la urboj en Romo troviĝas 66, en Bonaero 15, en Krakovo 12, en Bologna kaj en Florenco po 11 da malgrandaj bazilikoj.
Ofte la bazilikoj estas ankaŭ ĉefkatedraloj, katedraloj, pilgrimejoj aŭ kermesejoj. La plej granda pilgrimejo estas en Vatikano de Sankta Petro. En Hungario la plej granda kermesejo estas en Budapeŝto, apud Baziliko omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario), kie kremo de la hungaroj partoprenas.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://employees.oneonta.edu/farberas/arth/arth212/early_christian_basilica.html
http://www.cartage.org.lb/en/themes/Arts/Architec/MiddleAgesArchitectural/EarlyChristianByzantine/BasilicaPlanChurches/BasilicaPlanChurches.htm
http://sights.seindal.dk/sight/1193_Basilica_Porcia.html
http://penelope.uchicago.edu/Thayer/E/Gazetteer/Places/Europe/Italy/Lazio/Roma/Rome/_Texts/PLATOP*/basilicae.html
[redakti] Fontoj
Hungara, hispana kaj angla Vikipedioj