Krakovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krakovo
pole: Kraków, germane: Krakau, hungare: Krakkó, jide: Kroke
urbo
Collage of views of Cracow.PNG
Flag of Krakow.svg
Flago
POL Kraków COA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Kraków
Urbo Flago de Pollando  Pollando
Provinco Malgrandpollanda Provinco
Situo Krakovo
 - koordinatoj 50°03′41″N 19°56′18″E  /  50.06139°N, 19.93833°O / 50.06139; 19.93833 (Krakovo)
Plej alta punkto
 - alteco 383 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 188 m s. m.
Areo 326,8 km² (32 680 ha)
Loĝantaro 756 183 (2010-12-31)
Denseco 2 313,9 loĝ./km²
Estiĝo 5-a de junio 1257
Urbestro Jacek Majchrowski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30-001 - 31-999
aŭtokodo KR
Situo de Krakovo enkadre de Pollando
ButtonRed.svg
Situo de Krakovo enkadre de Pollando
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kraków
Retpaĝo: www.krakow.pl

Krakovo (pole: Kraków, germane: Krakau, hungare: Krakkó, jide: Kroke) estas post Varsovio dua laŭ grandeco urbo en Pollando (ĉirkaŭ 757 000 da loĝantoj). La urbo situas ĉe la rivero Vistulo en la sudo de Pollando kaj estas la ĉefurbo de provinco Malgrandpolio.

Krakovo estas la iama ĉefurbo de Pollando (ĝis 1609) kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj urboj de meza Eŭropo. Malkiel multaj urboj de Pollando, Krakovo ne estis detruita dum la Dua Mondmilito. La urbocentro de la urbo listiĝas en la Monda Heredaĵo de Unesko.

Monda heredaĵo de UNESKO

Historio de la urbo[redakti | redakti fonton]

Krakovo ekestis ĉirkaŭ natura monteto, la Vavelo. Tie estis vojkruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: la sukcena vojo de la Balta maro al Romo, kaj la vojo de Konstantinopolo al Parizo. Je la Vavelo konstruiĝis urbo, kie dum kvin jarcentoj polaj reĝoj havis sian registaran sidejon. Unu el tiuj reĝoj estis Kazimiro la 3-a, kiu fondis en 1364 universitaton kiu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas- ĝi estas Jagelona Universitato. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Krom palaco je la Vavelo troviĝas ankaŭ katedralo.

Post la tria dispartigo de Pollando en 1795 Krakovo ekestis parto de Aŭstrio, sed en 1809 Napoleono konkeris ĝin kaj aldonis la urbon al la duklando Varsovio. Post la malvenko de Napoleono, dum la Viena kongreso decidiĝis ke Pollando apartenos al Rusio kaj Prusio. Ĉar pri Krakovo oni ne povis findecidi, oni deklaris ĝin kune kun la ĉirkaŭejo libera, sendependa kaj strikte neŭtrala urbo. Tiu ĉi Respubliko Krakovo estis aneksita de Aŭstrio en 1846. Post la Unua Mondmilito la urbo denove iĝis pola. Dum la Dua Mondmilito Krakovo estis la ĉefurbo de la nazi-germana Guberniejo. Hans Frank loĝis en la Vavelo.

Religio[redakti | redakti fonton]

Krakovo estas jam de mil jaroj episkopujo kaj ekde 1925 estas sidejo de la ĉefepiskopo de la katolika eklezio. De 1964 ĝis 1978 tiu ĉi estis Karol Józef Wojtyła, kiu poste elektiĝis kiel papo Johano Paŭlo la 2-a. La urbo estas tradicie katolika "bastiono". La iam ampleksa juda popolo dum la Dua Mondmilito estis preskaŭ tute murdita.


Administra divido[redakti | redakti fonton]

  1. Stare Miasto
  2. Grzegórzki
  3. Prądnik Czerwony
  4. Prądnik Biały
  5. Łobzów
  6. Bronowice
  7. Bieńczyce
  8. Zwierzyniec
  9. Dębniki
  10. Łagiewniki
  11. Swoszowice
  12. Wola Duchacka
  13. Prokocim-Bieżanów
  14. Podgórze
  15. Czyżyny
  16. Mistrzejowice
  17. Grębałów
  18. Nowa Huta

Krakovo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Du Universalaj Kongresoj de Esperanto okazis en Krakovo: en 1912, kiam okazis la lasta kongresa parolado de Zamenhof kaj 1931 kun inaŭguro de Zamenhof-strato. Krome okazis en 1987 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la urbo.

Aktivaj esperantistoj en Krakovo[redakti | redakti fonton]

Universitatoj[redakti | redakti fonton]

Krakovo
Krakovo



Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Krakovo - Wawel
Krakovo - tombŝtono de Kazimiro la 3-a
Krakovo
Preĝejo de Kristkorpo en Krakovo
Krakovo - ĉefa placo
Krakovo
Krakovo
Krakovo
Teatrejo de Slowacki

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]