Świdnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Świdnica
Blazono
Świdnica (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Świdnicy
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto-rajta Ne
Distrikto Distrikto Świdnicki (Dolnośląski)
Komunumo Komunumo Świdnica
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 990
Urborajtoj 1267
Koordinatoj 50° 51′ N, 16° 25′ O50.84419444444416.424361111111Koordinatoj: 50° 51′ N, 16° 25′ O
Alto super la marnivelo 55 m
Areo 21,76 km2
Loĝantaro 59 998 (en 2007)
Loĝdenso 2757,3/km2
Poŝtkodo 58-100 do 58-106
Telefona antaŭkodo 74
Aŭtokodo DSW
TERYT 5020119011
Estro Wojciech Murdzek
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro ul. Armii Krajowej 49
Retpoŝto de estraro prezydent@um.swidnica.pl
Poŝtkodo de estraro 58-100
Telefono de estraro 74 856-28-00
Fakso de estraro 74 856-27-81
Poŝto de estraro um@um.swidnica.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Biberach an der Riss
(Ĉeĥio) Police nad Metují
(Ĉeĥio) Trutnov
(Hungario) Kazincbarcika
(Anglio) Distrikto Tendring
(Ukrainio) Niĵin
(Litovio) Rejon Święciański
Komunuma retejo http://www.um.swidnica.pl
v  d  r
Information icon.svg
Swidnica katedra.jpg
Swidnica - Kosciol Pokoju 1.jpg
Fabriko
Malnova urbo

Świdnica [ɕfʲiˈdɲiʦa] (germane Schweidnitz) estas urbo en Malsupra Silezio en Pollando, situanta piede de Sudety-montaro inter du aliaj urboj: Wrocław kaj Wałbrzych. La urbo apartenas al komunumo Świdnica en distrikto Świdnicki (Dolnośląski).

Dum la arkeologiaj laboroj en Świdnica oni malkovris la spurojn de la ekzistinta tie setlejo influita de la soraba kulturo, do el la periodo 1200-300 jarojn antaŭ nia erao. Post la periodo de granda popolmigrado vivis tie la tribo Ślężanie. Ĉirkaŭ la 990-a jaro la tereno estis enkorpigita en Pollandon fare de la pola Piast-dinastia princo Mieszko la 1-a. Kvankam oni ne scias, kiam Świdnica akiris la urborajtojn ĉiukaze ekde la 1267-a jaro ĝi estas difinata kiel urbo. Dum la regado de la vroclavaj princoj – en la 2-a duono de la 13-a jarcento Świdnica ricevis plurajn privilegiojn kaj sekve la piastdinastiaj princioj igis ĝin unu el la plej potencaj urboj de la tuta Silezio, la dua post Vroclavo, kun pli ol 8 mil loĝantoj. Pri la mezepoka urboevoluo de Świdnica kiel kutime decidis la situo ĉe la komerca vojkruciĝo. Baldaŭ por protekti la proprajn metiistojn oni proklamis multajn privilegiojn. La plej grava estis tiu pri la vendado de la barela biero kaj vino. Temis pri tre grava privilegio, ĉar tiutempe ambaŭ rolis kiel trinkaĵoj de la ĝenerala uzo. Teo kaj kafo en Pollando aperis kelkcent jarojn pli poste. La alia estis la mejloprivilegio, baze de kiu en la ĉirkaŭaĵo de 7 mejloj for de la urbo nur la metiistoj el Świdnica rajtis ekloĝi, konstrui kaj gvidi drinkgastejojn. Ne estas do mirige, ke la urbo rapide evoluis kaj komence de la 14-a jarcento estis taksita kiel unu el la plej grandaj en Silezio.

Monda heredaĵo de UNESKO

La 16-a jarcento estis por Świdnica tempo de la apogea disfloro, bedaŭrinde la eksplodo de la 30-jara milito signis komencon de ĝia krepusko. Fine de la 30-jara milito en Świdnica loĝis nur 200 personoj, dum en sia apogea evoluperiodo ĝi fieris pri 10 mil loĝantoj. Sed ĝuste el tiu ĉi mizera periodo devenas la plej valora arkitektura antikvaĵo de Świdnica, antikvaĵo kun religia karaktero, samtempe taksata kiel la plej granda linga preĝejo en Eŭropo. Temas pri la tiel nomata Pacpreĝejo troviĝanta sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO. Cetere, en tiu ĉi protestanta sanktejo en la 1989-a jaro la unua pola ĉefministro de la 3-a Respubliko, Tadeusz Mazowiecki komune preĝis - favore al paco por la tuta mondo kaj al pola-germana interpaciĝo - kun la germana kanceliero, Helmut Kohl.

Oni proponas eniri ĉi tiun antikvaĵon, kiu deekstere prezentiĝas, kiel konataj el Pomerio faktrabdomoj. Sed enirante internen oni haltas pro la mutiga raviĝo. Tio, kio plej logas la rigardon estas la eksterordinara arkitekturo de la interno. La originala baroka stilo de la sanktejo kontrastas kun tipe severa karaktero de la protestantaj preĝejoj. Apartan atenton meritas barokaj ornamelementoj de la ĉefalataro, predikejoj, granda kaj malgranmdaj orgeninstrumentoj kaj loĝioj ĉirkaŭantaj interne la murojn. Tial komence oni ricevas la impreson, ke oni troviĝas en iu malnova teatro kaj trudiĝas la sento, ke tuj aperos damoj en perukoj kaj pompaj roboj. Kaj tamen temas pri preĝejo, en kiu la rigardo malfacile flankiĝas for de centoj da pentraĵoj kaj dekoraĵoj.

Por kompreni la fenomenon de tiu sanktejo necesas referenci al la historio. La instruoj de Marteno Lutro rapide venis al Świdnica kaj kaŭzis, ke plimulto de ĝiaj loĝantoj sekvis liajn instruojn. Tamen post la finiĝo de la 30-jara milito Silezio ektroviĝis sub la regado de la habsburga monarkio. La militfina pactraktato enkondukis la principon „cuis regio, eius religio”, tio signifas, ke la oficiala religio estis tiu de la reganto. Habsburgoj estis katolikoj, do protestantoj nur post la interveno de sveda reĝino povis revi pri propraj sanktejoj. La konsento de la habsburgaj regantoj estis donita, sed ĝi estis provizita per multaj rezervoj. Ekzemple tiu, ke la protestantaj preĝejoj devis troviĝi ekster la urbomuroj kaj por ilia konstruo oni povis uzi nur malfirmajn konstrumaterialojn. Tamen la faktrabforma-konstruaĵo, levita sur la plano de la greka kruco, konstruita per argilo, sablo, pajlo kaj lignopecoj evidentiĝis temporezista. Por ke ĝi povu bonvenigi multajn religiulojn estis ĝuste konstruitaj internaj loĝioj, tiel ke tiu ĉi sanktejo povas entenigi 7 mil personojn, inkluzive de 3 mil sidante.

Dum jarcentoj la sanktejo estis subigita al pluraj riparadoj, sed la tutecan rekonstruon oni entreprenis nur en la 1992-a jaro kaj 9 jarojn pli poste ĝi jam ektroviĝs sur la kulturhereda listo de UNESCO. Eksterordinara arkitekuro kaj historio kaŭzas, ke renkontoj dediĉitaj al la formado de toleremo inter la homoj alprenas ĉi tie apartan signifon.

Sed krom tiu ĉi ĉefa allogaĵo Świdnik riĉas ankaŭ per aliaj antikvaĵoj, ekzemple tiuj ĉirkaŭ la loka foirplaco. Bonŝance ĝi transdaŭris du mondmilitojn kaj dank’ al konservistaj laboroj ĝi daŭre ravas la promenantojn. Ĝia plej granda atrakciaĵo estas skulptaĵoj el la limo de la 17-a kaj 19-a jarcentoj. Malfacilas trovi alian lokon en Pollando, en kiu sur tiom malgranda spaco oni sukcesus loki tiom da ili, ĉefloke kun la kolono de la Sankta Triuno, statuoj de sanktaj Floriano kaj Johano Nepomuceno kaj du fontanoj.

Esperanto en Świdnica[redakti | redakti fonton]

La 26-an de februaro 1909 komenciĝis kurso por instruado de Esperanto. Oni intencis post ĝia fino fondi grupon. La instruadon gvidas s-ino Julie Wolfson el Breslau. La kurso finiĝis de d-ro Stolper, kaj la kursanoj fondis grupon kun jena estraro: Edmund Schulz (prezidanto), s-ino Overschelp, f-inoj Priesemuth kaj Schaefer, prof. d-ro L. Huebner kaj Johannes Zuckschwert. Ekzitis jam pli ol 50 esperantistoj en tiu urbo, fondiĝis esperantista unuiĝo sub prezido de d-ro Edmund Schulz. Ĝi jam posedas 30 membrojn kaj kunvenas en Logenrestaurant. Novan kurson gvidas la prezidanto de la grupo, Edmund Schulz. Ankoraŭ en 1909 S-ro Rittner en kunveno de komercistoj pritraktis la temon „Esperanto kiel internacia helpa lingvo por komerco kaj industrio.”

Okazis en 1910 festa kunveno de la tiea grupo, por soleni la unuan datrevenon de la fondiĝo. En ornamita salono kunvenis krom multaj membroj ankaŭ gastoj el diversaj najbaraj lokoj, kiuj transdonis la salutojn de siaj grupoj. Prof. L. Huebner salutis la ĉeestantojn, sekvis la kutimaj deklamoj, kantoj, teatraĵoj ktp. La unuiĝo de la popola biblioteko decidis enmeti en la katalogon kelkajn verkojn esperantajn; en la legoĉambro troviĝis paperujo kun propagandiloj esperantaj. Okaze de la ĉefkunveno de loka Esperanto-grupo en 1910 estis elektitaj Edmund Schulz (prezidanto), prof. L. Huebner (vicprezidanto), Johannes Zuckschwerdt (kasisto), Rittner (sekretario), s-inoj Oberschelp, Priesemuth kaj Rother kaj s-ro Weber (bibliotekisto). La semajnaj kunvenoj okazas ĉiulunde je la 8-a en „Logenrestaurant”. La grupo aliĝis al UEA. La grupo entreprenis ekskurson al Zobten, dum kiu malgraŭ la ne tute favora vetero ĉiuj bone amuziĝis. Ankaŭ tie estis solene festita la 15-a de decembro 1910. El la multaj prezentaĵoj estas citinda la paroladon de Edmund Schulz kaj la deklamojn de prof. d-ro L. Huebner. Li ankaŭ paroladis en Gewerbeverein pri Esperanto. Interalie li faris la proponon, organizi en la ekspozicio industria, kiu okazos en 1911 en tiu urbo, specialan fakon por Esperanto. Plie la societo intencas aranĝi kune kun la komerca ĉambro publikan propagandan kunvenon. La loka komeca ĉambro inskribis formalan apogon al Esperanto en siaj aktoj. En 1911 en la granda ekspozicia halo estis rezervita tre oportuna loko por la esperanta ekspozicio.

Loka Grupo de GEA en publika kunveno, aranĝita la 30-an de oktobro 1913 en la festĉambrego de la Jaehner'a instituto, post salutoj de la prezidanto Edmund Schulz, parolis Arnold Behrendt el Breslau pri la temo „Ĉu Esperanto vivas?” La parolado tre interesis la eble 150 ĉeestantojn; en la diskutado kontraŭuloj de Esperanto ne aŭdigis sin. Kurso komenciĝis la 3-an de novembro en ĉambro de urba lernejo.

Dum Unua mondmilito la Esperanto-movado malvigligis kompreneble. La 12-an de januaro 1916 komenciĝis du novaj kursoj. Unu el ili, kiun partoprenas 32 personoj, precipe inoj, estas gvidata de la s-ro M. Stabler; la duan partoprenas 20 soldatoj, kaj ĝin gvidas resaniĝanta militisto, s-ro Pindur, antaŭe komercisto kaj membro de la Esperanto-Grupo en Hindenburg (Zabrze). S-ro Pindur estas tiu, kiu per Esperanto kaj nia stelo mirinde estas vivo-savita apud pafist-fosaĵo. Pri tiu okazintaĵo la „Tägliche Rundschau” kaj aliaj gazetoj akceptis detalajn raportojn. Por varbi kurso-lernantojn, oni refoje presigis sciigojn pri Esperanto kaj ofte paroladis; ankaŭ s-ro Pindur faris paroladon en la soldatejo.

Esperanto-Grupo festis la 17-an de majo 1916 sian fondiĝfeston, je kiu partoprenis 50 personoj. La prezidanto, profesoro d-ro L. Huebner, memorigis la fondiĝon, okazintan antaŭ sep jaroj kaj faris paroladon pri estanteco kaj estonteco de nia lingvo kaj ĝia valoro por Germanujo. Poste la sekretario, s-ro M. Stabler, paroladis tre interese pri milito kaj kristana religio, uzante la Esperantan lingvon. Post komuna kanto de la himno kaj aliaj esperantaj kantoj sekvis esperantaj deklamoj de la sinjorinoj Ließ, Menzel, Priesemuth, kvarmana koncertludado de la sinjorinoj Klein kaj Heege. Esperantaj kaj germanaj kantoj de sinjorino Priesemuth kun fortepiano- kaj liutakompano. Tre amuzaj estis dialekta deklamo de rektoro Knorn kaj memverkita, laŭtempa humoraĵo de librovendisto Johannes Zuckchwerdt. Je granda ĝojo de la anoj ĉeestis la feston la fondinto de la grupo, d-ro med. Stolper, forpermesita de la rusa militejo kaj la membro, leŭtenanto Georg Krause, vundita apud Verdun. Ambaŭ estis ornamitaj per la fera kruco kaj raportis tre interese pri siaj travivaĵ oj, la dua montrante multajn memfaritajn fotografaĵojn. La dua prezidanto, la komence de la milito tre grave vundita kapitano R. Krause, ankaŭ „kavaliro de la fera kruco”, kiu nun faras garnizonan servon en Breslau, bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Al sia honora prezidanto, kalkulkonsilanto Edmund Schulz, Überlingen a. Bodensee, la grupo sendis salutkarton. Entute la festo estis tre impresa, kvankam preskaŭ senkosta.

En la tiea liceo de Ursulino-monaĥinejo Esperanto estis enkondukita kiel nedeviga instrufako 1924. Dek ok lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof. L. Huebner instruis 10 monaĥinojn.