Mejloprivilegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mejloprivilegio – en la mezepoka Pollando tio estis komerca rajto, baze de kiu la bazaroj, butikoj, magazenoj (ekzemple: de drapo), buĉejoj, bakejoj kaj drinkejoj en la ĉirkaŭaĵo de 1 mejlo for de la urbo estis proprieto de la urbo. Regantoj donis al urbo ĉi tiujn privilegiojn kaj pro tiu monopolo la urboj bone disvolviĝis.