Pollando

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Rzeczpospolita Polska
Pola Respubliko
Flago de Pollando
(Detaloj)
Blazono de Pollando
(Detaloj)
Nacia himno: Mazurek Dąbrowskiego
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Varsovio
Oficiala(j) lingvo(j) pola
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo
 % de akvo
322.575 km²
3,07%
Loĝantaro 38.122.000 (2007)
Loĝdenso 122/km²
Loĝantoj Poloj
Horzono UTC+1

UTC+2 (somere)

Interreta domajno .pl
Landokodo PL
Telefona kodo 48
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Lech Kaczyński
Ĉefministro Donald Tusk
Nacia tago 11-a de novembro
Sendependiĝo 11-a de novembro 1918
Ekonomio
Valuto Zloto (PLN)
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2006
$524,435 mlrd
$ 14.880
Esperanto-movado
Landa E-asocio Pola Esperanto Asocio

PollandoPolujo (pole: Polska; la oficiala nomo: Pola Respubliko, Rzeczpospolita Polska) estas lando en Centra Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km², kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belorusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.

Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.

La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000).

Enhavo

[redakti] Historio

The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

Listo de reĝoj de Pollando, Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Batalo sub Vieno, Pola-bolŝevika milito, Tadeusz Kościuszko, Emilia Plater, Ignacy Prądzyński, Jozefo Pilsudski, Jozefo Bem, Władysław Anders, Edward Rydz-Śmigły, Lvovaj agloj, Masakro de Katin, Masakro de Jedwabne, Jerzy Popiełuszko, Władysław Gomułka, Ribelo de Poznań, Solidareco, Wojciech Jaruzelski, Lech Wałęsa, Johano Paŭlo la 2-a, Lech Kaczyński

Dum la antikva tempo en la terenoj de hodiaŭa Pollando loĝis okcidentaj Slavoj kaj Sarmatoj (alie nomataj Skitoj). Laŭlegende la patro de pola nacio estis Lech (laŭ polaj legendoj, kroniko de Dalimil kaj kroniko Grandpollanda) kiu venis al Gniezno ankoraŭ en antikva tempo. En 966 jaro post la bapto de pola princo Mieszko oni baptigis la tutan Pollandon. En 1000 jaro filo de Mieszko, princo Boleslavo la 1-a la Valianta invitis al Gniezno la imperiestron germanan Otonon. Jam en 1025 Boleslavo estiĝis la reĝo. Dum la reĝado de reĝo Kazimiro la Granda oni reformis multe la leĝon kaj infrastrukturon en Pollando, tial ke oni parolas- Kazimiro trafis al Pollando ligna kaj li lasis ĝin murigitan. Post edziniĝo de sankta Hedvigo, pola reĝino, kun Ladislao la 2-a oni fondis la union inter Pollando kaj Litovio. En 1410 pola kaj litova armeo venkis la gravan batalon en Grunwald kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj. En 1525 Sigismondo la Maljuna ricevis la omaĝon de la Prusujo de la Ordeno de Kavaliroj. En 1569, post morto de Sigismondo Aŭgusto la nobeluloj polaj fondis konfederacion de Varsovio per kiu ili konstatis la toleremon al ĉiuj kredoj kaj nacioj en la regno. Tial oni nomigis Pollandon- la lando sen brulstakoj. En ĉi sama jaro la Pollando kaj Litovio estiĝis unua regno- Respubliko de Ambaŭ Nacioj, alie nomata Sarmacio pro la opinio ke landanoj estas idoj de Sarmatoj. De la tempo de Kazimiro la Granda al Pollando venadis de okcidento multaj maltolerataj en Eŭropo personoj- ekzemple Judoj, "herezuloj" (ekzemple ĉeĥaj fratoj kaj husanoj) kaj Ormenoj. En 1619, dum la reĝado de Ladislao Vasa la Respubliko konsistis en pli ol 1000000 km2. En 1683 Johano Sobieski venkis la gravan eŭropan batalon ĉe Vieno haltante Turkion al plua ekspansio. Dum la jaroj de reĝado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski daŭris la kultura Stanislaa epoko.

Konstitucio de 3-a majo- Jan Matejko

En 1791 jaro oni aprobis la unuan konstitucion en Eŭropo- la pola Konstitucio de 3-a majo. De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. En 1795 jaro terenojn de Pollando aneksis Rusio kaj Prusio post la insurekcio de Tadeusz Kościuszko. Dum la jaroj 1807-1815 jaro ekzistis libera Varsovia dukejo kun apogo de Napoleon Bonaparte. En 1830 estis la Novembra ribelo kiu preskaŭ sendependigis Pollandon kaj Litovion. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis L. L. Zamenhof. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo. En 1863 estis la Januara ribelo. Poste Pollandanoj estis multe riproĉitaj kaj atakitaj de la ĉefoj de germana kaj rusa okupacio. Enfine dum la 1-a mondmilito polaj ribelanoj kun Józef Piłsudski liberigis Pollandon. Jam en 1919 oni komencis la militon inter Pollando kaj Sovetunio kiun venkis Pollando konservante sian sendependecon. En 1939 Sovetunio kaj nazia Germanio fondis Pakton Ribbentrop-Molotov laŭ kiu tiuj ŝtatoj dividis inter si terenojn de Pollando. Tial en septembro 1939 Pollando estis atakita de Germanio (1-an de septembro) kaj Sovetunio (17-an de septembro). Dum la 2-a mondmilito pollandanoj famiĝis ekzemple en la Batalo de Anglio kaj dissolvis kaj rekonstruis la nazian ĉifran maŝinon "Enigma". En Pollando nazioj organizis la plej grandajn koncentrejojn- en Oświęcim (Auschwitz-Birkenau), Majdanek, Belzec, Treblinka. En 1940 jaro sovetianoj murdis siajn polajn militkaptitojn (ĉ. 19000 da homoj) en la arbaro de Katin. En 1943 jaro nazioj malkovris kadavrplenfosaĵojn de polaj masakritoj. Dum multaj jaroj de 1946 la reĝimo de komunismo en Pollando kaŝadis tiun aferon mensogante, ke militkaptitojn mortigis nazioj. En 1941 jaro anoj de la pola urbeto Jedwabne aŭ per sia volo, aŭ pro la nazia provoko mortigis ĉ. 1600 da judoj. Dum komunisma reĝimo oni kaŝadis tiun fakton. Nur en 2001 jaro pola prezidanto Aleksander Kwaśniewski pardonpetis pro tiu masakro en la ĉeesto de judaj reprezentantoj. Post la milito Winston Churchill, Josif Stalin kaj Franklin D. Roosevelt sendepende de Pollando decidis, ke Sovetunio aneksos la orientajn polajn terenojn (Belarusio, Ukraino kaj Litovio), kompense al Pollando transiris parto de orienta Germanio kaj 15% el germana reparacio. Sovetunio trudis al Pollando sian formon politikan - komunismon, dum multaj jaroj kontrolante politikon de Pollando. De 1946 Pollandon regis do komunismo. Post Ribelo de Poznań kaj aliaj strikoj ĝis la jaro 1989 daŭris la revolucio kontraŭkomunisma pri sendependeco. Post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis asocio de strikuloj (laboristoj, studentoj kaj aliuj) Solidareco sub gvido de Lech Wałęsa kaj Pollando sendependiĝis de la komunisma reĝimo. Tiu venko super komunismo inspiris aliajn strikojn en Eŭropo kaj la tuta Varsovia Kontrakto falis. Grava centro kultura de la pola opozicio kontraŭ-komunisma estis la revuo "Kultura" eldonata en Parizo. Nuntempe la prezidanto de Pollando estas Lech Kaczyński. Dum 2005 ĝis 2007 jaro la ĉefministro estis lia ĝemelfrato- Jarosław Kaczyński. Nuntempe la ĉefministro estas Donald Tusk (ekde la 9-a de novembro 2007).


[redakti] Polaj scienculoj kaj artistoj

La furiozeco de ekstazoj- Władysław Podkowiński

[redakti] Provincoj de Pollando

mapo de la provincoj en Pollando

POL województwo podkarpackie COA.svg Ĉekarpata Provinco (Województwo podkarpackie)

POL województwo wielkopolskie COA.svg Grandpollanda Provinco (Wielkopolskie)

POL województwo kujawsko-pomorskie COA.svg Kujavia-Pomeria Provinco (Województwo kujawsko-pomorskie)

Coat of Arms of Łódź Voivodeship.svg Lodza Provinco (Województwo łódzkie)

POL województwo lubelskie COA.svg Lublina Provinco (Województwo lubelskie)

POL województwo lubuskie COA.svg Lubuŝa Provinco (Województwo lubuskie)

POL województwo małopolskie COA.svg Malgrandpollanda Provinco (Województwo małopolskie)

POL województwo dolnośląskie COA.svg Malsuprasilezia Provinco (Województwo dolnośląskie)

POL województwo mazowieckie COA.svg Mazovia Provinco (Województwo mazowieckie)

POL województwo zachodniopomorskie COA.svg Okcidentpomeria Provinco (Województwo zachodniopomorskie)

POL województwo opolskie COA.svg Opola Provinco (Województwo opolskie)

POL województwo podlaskie COA.svg Podlaĥia Provinco (Województwo podlaskie)

POL województwo pomorskie COA.svg Pomeria Provinco (Województwo pomorskie)

Wojewodztwo swietokrzyskie herb.svg Sanktakruca Provinco (Województwo świętokrzyskie)

Śląskie herb.svg Silezia Provinco (Województwo śląskie)

Warminsko-mazurskie herb.svg Varmia-Mazuria Provinco (Województwo warmińsko-mazurskie)

Kovrilpaĝo de Pollando Nombroj kaj Faktoj

[redakti] En Esperanto aperis

  • Pollando Nombroj kaj Faktoj; Interpress; Varsovio, 1974

[redakti] Alia informo

[redakti] Historiaj limoj

     Limoj ekde 1945      Limoj en 1939      Limoj en 1569      Limoj en 1000


[redakti] Memorindaĵoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Referencoj

  1. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/pl.html

[redakti] Retaj ligiloj

·  Sekcio en Esperanto de serĉilo pri Pollando
·  Informoj pri Esperanto en Pollando.

Aliaj lingvoj