Wojciech Jaruzelski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Jaruzelski
Foto de Wojciech Jaruzelski farita en 1968, dum tempo, kiam li fariĝis Ministro de Defendo de Pollando.
Foto de Wojciech Jaruzelski farita en 1968, dum tempo, kiam li fariĝis Ministro de Defendo de Pollando.
Persona informo
Wojciech Witold Jaruzelski
Naskiĝo la  6-an de julio 1923(nun 1923-07-06)
en Kurów ĉe Lublin, Dua Respubliko de Pollando
Morto la 25-an de majo 2014 (90‑jara)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Religio ateisto
Lingvoj polarusa vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Akademio de Ĝenerala Stabo vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio
Subskribo Wojciech Jaruzelski
Familio
Dinastio Q63531333 vd
Patro Władysław Jaruzelski vd
Patrino Wanda Jaruzelska vd
Gefratoj Teresa Starnawska vd
Edz(in)o Barbara Jaruzelska
Infanoj Monika Jaruzelska vd
Parencoj Gustaw Jaruzelski-Fedyniak vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
1-a Prezidento de Pollando
Dum 31-a de decembro 198921-a de decembro 1990
Antaŭulo (Li estis prezidento de Popola Respubliko de Pollando)
Sekvanto Lech Wałęsa
Prezidento de Popola Respubliko Pollando
Dum 19-a de julio 198931-a de decembro 1989
Antaŭulo Ŝtata Konsilantaro
Sekvanto (Li fariĝis prezidento de Respubliko Pollando)
6-a Prezidento de Ŝtata Konsilantaro
Dum 6-a de novembro 198519-a de julio 1989
Antaŭulo Henryk Jabłoński
Sekvanto (Li fariĝis prezidento de popola respubliko de Pollando)
8-a Ĉefministro de Popola Respubliko Pollando
Dum 11-a de februaro 19816-a de novembro 1985
Prezidento Henryk Jabłoński (Prezidanto de Ŝtata Konsilantaro)
Antaŭulo Józef Pińkowski
Sekvanto Zbigniew Messner
6-a Unua Sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
Dum 18-a de oktobro 198129-a de julio 1989
Antaŭulo Stanisław Kania
Sekvanto Mieczysław Rakowski
4-a Ministro de Nacia Defendo de Popola Respubliko Pollando
Dum 1969 – 1985
Antaŭulo Marian Spychalski
Sekvanto Florian Siwicki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jaruzelski enkondukis la 13-an de decembro 1981 militleĝon (armean gvidadon), por rompi la kreskantan populariĝon de Solidarność, televida studio, 13an de decembro 1981
Jaruzelski kun Nicolae Ceaușescu
La grupa foto je la fino de la kunsido de la Varsovia Pakto, de la maldekstro: Gustáv Husák (Ĉeĥoslovakio), Todor Ĵivkov (Bulgario), Erich Honecker (Orienta Germanio), Miĥail Gorbaĉov (Sovetunio), Nicolae Ceaușescu (Rumanio), Wojciech Jaruzelski (Pollando) kaj János Kádár (Hungario), la 29an de majo 1987
Wojciech Witold Jaruzelski
Wojciech Jaruzelski
Wolski
Jaruzelski (dekstre, en uniformo) kun Fidel Castro en Pollando, majo de 1972
Jaruzelski (dekstre, en uniformo) kun Fidel Castro en Pollando, majo de 1972
Naskiĝo 6-an de julio 1923
en Kurów
Morto 25-a de majo 2014
en Varsovio
Soldata kariero
Rango: Generalo de Pollando (laŭ la decido de Pola Sejmo degradita /la 6an de marto 2018)
Militoj: Dua mondmilito
Medaloj: Virtuti Militari
vdr

Generalo Wojciech Witold JARUZELSKI (laŭ la decido de Pola Sejmo degradita /la 6an de marto 2018) (naskiĝis la 6-an de julio 1923 en Kurów ĉe Lublin, mortis la 25-an de majo 2014 en Varsovio) estis pola politikisto kaj oficiro, ŝtatestro de Pollando en la jaroj 19851990.

Jaruzelski venas el katolika etnobela familio kaj plenkreskis en proksimo de Wysokie en (hodiaŭa) nordorienta Pollando. Post la enmarŝo de la germanaj trupoj en Pollandon en 1939, la familio fuĝis al Latvio kaj la sovetiaj instancoj deportis ilin al la Siberio. Jaruzelski kaj lia patro devis trudlabori. Lia patro, Władysław Mieczysław Jaruzelski, mortis en Bijsk (Altaja Regiono).

Pli poste Jaruzelski aliĝis al la polaj trupoj, starigitaj sur teritorio de Sovetunio kaj batalis en la Dua Mondmilito. Li estis edukita ĉe militfino ĉe la Pola Infanteria Altlernejo kaj la Ĝeneralstaba Akademio.

Jare 1945-1947 Jaruzelski batalas kontraŭ polaj kontraŭkomunismaj partizanoj proksime Częstochowa kaj Piotrków Trybunalski. Li kunlaboris kun Milita Informaĵo (Główny Zarząd Informacji) kiel agento sub pseŭdonimo "Wolski".

Jaruzelski aniĝis en 1947 en la Pola Unuiĝinta Laborista Partio. En 1956 li iĝis generalo (laŭ la decido de Pola Sejmo degradita /la 6an de marto 2018), en 1964 ano de la CK de PULP, en 1968 'ministro pri defendaj aferoj En 1968 dum la Marto 1968 (Pollando) li gvidis la antisemitan "purigadon" de pola armeo pri judoj kaj same partoprenis la enmarŝon de la Varsovia Pakto en Ĉeĥoslovakion por likvidi la Pragan printempon.

Jaruzelski iĝis en 1981 unua sekretaro (gvidanto) de PULP, kiam la sindikato Solidarność de Lech Wałęsa akiris pli kaj pli da nacia kaj internacia konateco. Li iĝis la 11-an de februaro ĉefministro de Pollando kaj enkondukis la 13-an de decembro 1981 militleĝon (armean gvidadon), por rompi la kreskantan populariĝon de Solidarność, sed tio ne sukcesis ĉar ĝi agadis plu kaŝe. Li devis rekoni en aprilo de 1989 la Solidarecon kaj tiu akiris ĉiujn lokojn en la parlamento, dum la duonliberaj elektoj, la 4-an de junio.

Li estis de 1989 ĝis 1990 Ŝtatprezidanto de Pollando, kiam Lech Wałęsa anstataŭis lin.

Lia decido en 1981 pri enkonduko de dekreto pri militleĝo (militara gvido) estas disputata eĉ hodiaŭ: unuflanke oni vidas tion superflua, aliflanke oni vidas tion savagado por eviti la batalojn kun la sovetaj trupoj, puĉo.

Jaruzelski petis pardonon en aŭgusto de 2005 pro partopreno de Pollando en la enmarŝo.

La 28-an de marto 2006, aljuĝis krucon Siberia Ekzilo la pola prezidento Lech Kaczyński. Oni deklaris hazarda eraro la aljuĝon kaj Jaruzelski redonis la premion la 30-an de marto 2006.

La pola registaro serĉas pruvojn kontraŭ Jaruzelski por lia agado kiel spiono en 1946 kaj kontraŭleĝaj agadoj en 1981 (la militleĝo). Post fino de la militleĝo (milita stato en Pollando) li ricevis kiel unusola polo platenan-oran Ordenon de Lenin kaj Vjaĉeslav Molotov en sia memorlibro - tute malkonata en Pollando - konstatis, komentante enkondukon de la militleĝo (milita stato): Bolŝevikoj estis malmultaj inter poloj. Jaruzelski anstataŭis nin.

Pro liaj krimaj agadoj en la jaro 1946 kontraŭ Anatemitaj Soldatoj, la Pola ribelo de Decembro 1970 kaj kontraŭleĝaj agadoj en 1981, la militleĝo, (milita stato en Pollando) en la jaro 2016 laŭ propono de defend-ministro Antoni Macierewicz kaj laŭ decido de Pola Sejmo (la 6an de marto 2018) li estis degradita de la rango generalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ektseraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:Prezidento de PollandoPoste:
Ŝtata Konsilantaro1989 - 1990Lech Wałęsa