Ignacy Mościcki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ignacy Mościcki
Ignacy Mościcki
En funkcio:
4-a de junio 1926 – 30-a de septembro 1939
Antaŭulo Stanisław Wojciechowski
Sekvanto Władysław Raczkiewicz (en ekzilo)

v  d  r
Information icon.svg

Ignacy Mościcki (naskiĝis je la 1-a de decembro 1867 en Mierzanowo (Distrikto Ciechanowski), mortis je la 2-a de oktobro 1946 en Versoix ĉe Ĝenevo) estas pola politikisto kaj kemiisto. Tria kaj fina prezidento de la Dua respubliko. Post lia eksiĝo Pollandon okupis armeoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio.

Komence li estis ligita kun socialista movado. En la jaroj 1912–1922 profesoro de Politekniko de Lvovo, aŭtoro de noviga metodo ricevi nitratan acidon de la aero. En 1925 iĝis rektoro de la Lvova Politekniko kaj en la jaroj 1925–1926 profesoro de Varsovia Politekniko. En 1926 iĝis prezidento de Pollando, en 1933 elektita por la dua kadenco. Proksime ligita al partio de Józef Piłsudski. En 1930 li iniciatis i.a. konstruon de granda kemia fabriko en Mościce apud Tarnów.

Post eksplodo de la dua mondmilito Ignacy Mościcki ektroviĝis en Rumanio, kie estis internigita. La 30-an de septembro 1939 rezignis pri prezidanteco. Decembre 1939 translokiĝis al Svislando, kie restis ĝis la morto. Entombigita en varsovia ĉefkatedralo (liajn postrestaĵojn oni alvenigis en 1993).

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Ignacy Mościcki estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henryk Cepnik: Ignacy Mościcki. Prezydent Rzeczypospolitej Polskiej. Zarys życia i działalności (Ignacy Mościcki. Prezidento de Pola Respubliko. Skize pri vivo kaj agado). Warszawa: Instytut Propagandy Państwowo-Twórczej, 1933.
  • Ludwik Stolarzewicz: Włodarz Rzeczypospolitej Polskiej Ignacy Mościcki, człowiek-uczony (Reganto de Pola Respubliko Ignacy Mościcki, homo-sciencisto). Warszawa-Katowice: Książnica Polska, 1937.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Prezidanto de Pollando Poste:
Stanisław Wojciechowski 1926-1939 Władysław Raczkiewicz (en ekzilo)