Hungara Scienca Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hungara Scienca Akademio (hungare Magyar Tudományos Akadémia, mallonge MTA) estas impona konstruaĵo laŭ Danubo en Budapeŝto.

Hungara Scienca Akademio el la Danubo
István Széchenyi ofertas sian tutjaran enspezon por fondi sciencan akademion

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni decidis fondi Hungaran Sciencan Akademion je iniciato de grafo István Széchenyi en 1825 por flegi de la hungaran lingvon, sciencojn kaj artojn en la hungara lingvo. Inter 18271858 la nomo estis Hungara Sciencista Societo.

La agado de la Akademio ĉesis provizore post la malvenko de la liberecbatalo kaj revolucio de 1848–49, poste ĝi rajtis funkcii nur sub oficiala kontrolo. Ĝi iĝis ekde la 1870-aj jaroj centro de la hungara scienca vivo. Tiam graviĝis la rolo de la natursciencoj.

Tiam la akademianoj formis tri sciencan departementon: lingva kaj literatura; filozofia, socia, historia; matematika kaj scienca deparetmento. En tiu strukturo funkciis la Akademio ĝis 1946, kiam la naturscienca fako duobliĝis.

Post la dua mondmilito, la enpotenciĝintaj komunistoj trastrukturis la Akademion alŭ soveta ekzemplo.

  • La Akademio iĝis la plej supera scienca instituto kun apartaj juroj
  • malpliiĝis la nombro de akademianoj (ekz. oni ĉesigis literaturan departementon)
  • plimulto demalnovaj akademianoj iĝis nur konsildonantaj akadenianoj, tiel ili iĝis fakte eksigitaj
  • oni preferis la sociajn-, natursciencojn

En 1989 oni rehabilitis la en 1949 eksigitajn anojn, en 1990 oni akceptis novan bazregularon.

Laŭ la 1994. jara XL. leĝo, la HSA estas aŭtonomia scienca publika korporacio, kies xcefa tasko estas la kulturado de la scienco, disvastigo de la sciencaj rezultoj, apogo de esploroj, reprezentanto de la hungara scienco.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Budapest Hungarian Academy of Sciences.jpg

Oni komencis tutlandan monkolekton en 1860 por konstruo de la sidejo. Oni anoncis plankonkuron en 1861. La venkanta plano de Friedrich August Stüler proponis neorenesancan sidejon. La efektivigo komenciĝis printempe de 1862 sub gvido de Miklós Ybl és Antal Szkalnitzky. La inaŭguro okazis a la 11-an de decembro, 1865.

La fruntajn skulptojn verkis E.Wolff, la bronzan relifeon pri la fondiĝo faris Barnabás Holló.

La freskoj de la salonego estas verkoj de Károly Lotz. La naturpentraĵoj de Antal Ligeti ornamas la etan kunsidejon.

La sidejo toviĝas en la 5-a (interna) distrikto de Budapeŝto, ĉe Roosevelt-placo 9., preskaŭ ĉe la Danuba bordo.

Sekcioj[redakti | redakti fonton]

En la Hungara Scienca Akademio agadas 11 sciencaj sekcioj, el kiuj 8 estas natursienca kaj 3 socioscienca.

  1. Lingva kaj literaturscienca sekcio
  2. Filozofia kaj historiscienca sekcio
  3. Matematik-scienca sekcio
  4. Agrarsienca sekcio
  5. Medicin-scienca sekcio
  6. Teknik-scienca sekcio
  7. Kemiscienca sekcio
  8. Biologi-scienca sekcio
  9. Ekonomia kaj jurscienca sekcio
  10. Geografiscienca sekcio
  11. Fizik-scienca sekcio

Akademia Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La Akademia Biblioteko troviĝas en Budapeŝto, Arany János str. 1. Ĝi estis fondita en 1826, en 2004 ĝi estas la plej granda faklibraro de Hungario kun pli ol 2 milionoj da bibliotekaj unuoj (libroj, manuskriptoj, mikrofilmoj ktp.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]