Gyula Kornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Kornis
Persona informo
Naskonomo Kremer Gyula
Naskiĝo 22-an de decembro 1885 (1885-12-22)
en Vác
Morto 17-an de aprilo 1958 (1958-04-17) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistofilozofo • universitata instruisto • katolika sacerdoto
vdr

Gyula KORNIS [djula korniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kornis Gyula estis hungara filozofo, politikisto, piaristo, pedagogo, membro lak prezidento de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

Gyula Kornis naskiĝis kiel Kremer Gyula la 22-an de decembro 1885 en Vác. Li mortis la 17-an de aprilo 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Kornis frekventis gimnaziojn en Vác kaj Kecskemét,universitatojn en Budapeŝto kaj Lejpcigo, poste li plulernis en Oxford. Li iĝis pastro en 1908, poste li ekinstruis en gimnazio en Budapeŝto, ekde 1914 en universitato de Pozsony, ekde 1920 en universitato de Budapeŝto. Inter 19271931 li estis vicministro, inter 19311939 li estis parlamentano, eĉ parlamentestro. Li ofte kontribuis en Athenaeum (revuo). Li estis arestita de Gestapo kaj de Ruĝa Armeo. Li emeritiĝis en 1948, poste en 1951 li deportiĝis al Poroszló. Li ricevis premion en 1930.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elemi pszichológiai kísérletek (Bazaj psikologiaj eksperimentoj) 1911
  • Történetfilozófia (Historiofilozifio) 1924
  • Kultúra és nemzet (Kulturo kaj nacio) 1930
  • Ungarische Kulturideale 1777–1848 1930
  • Education in Hungary 1932
  • Széchenyi István és a magyar költészet (István Széchenyi kaj la hungara poezio) 1941
  • Friedrich Nietzsche és Petőfi (Friedrich Nietzsche kaj Petőfi) 1942
  • diversaj redaktaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]