Vác
Vác (vAc) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Vác, kies centro estas. Vác estas ankaŭ sidloko de diocezo. La loknomo estas slovake Vacov, germane Waitzen.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 62 km²
- Loĝantaro: 33200
- Poŝtkodo: 2600
- Telefonprefikso: 27
Situo [redakti]
La urbo situas en maldekstra bordo de Danubo sub montoj (la plej suda hungara monto el Karpatoj), laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Bratislavo, aŭtoŝoseo M2 preteriras. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas. La urbo troviĝas en la mezo inter Budapeŝto kaj Danubkurbiĝo.
Historio [redakti]
Stefano la 1-a (Hungario) fondis episkopejon en 1004. La komunumo dum la tatara kaj turka eraoj senhomiĝis. En 1764 Maria Tereza vizitis la urbon, honore al ŝi triumfarko konstruiĝis, kiu estas unusola en Hungario. En 1846 ekfunkciis la unua hungara vaportrajno inter Vác kaj Budapeŝto. Poste la linio daŭriĝis al Bratislavo. En 1855 malliberejo ekfunkciis. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo kaj konsilantrajta urbo.
Dum la socialisma erao oni fondis fabrikojn. La plej menciinda estas fabriko pri cemento, kiu draste poluis la urbon. Nuntempe katolika ĉeflernejo fondiĝis.
La urbo havas elstaran furbalan kaj manpilkan klubojn.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác) de 1778
- Preĝejo de Sankta Anna (Vác)
- pilgrimloko Hétkápolna
Ĝemelurboj [redakti]
Järvenpää, Suomio
Donaueschingen, Germanio
Deuil-la-Barre, Francio
Odorheiu Secuiesc, Rumanio
Givatajim, Izraelo
Dubnica nad Váhom, Slovakio
Šahy, Slovakio
Taĉiv, Ukrainio
Sarıyer, Turkio
Famuloj [redakti]
- en Vác naskiĝis:
- en Vác mortis:
- literaturhistoriisto Frigyes Brisits
Esperanto [redakti]
Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.