Podolínec
El Vikipedio
Podolínec, hungare Podolin, germane Pudlein, (pole Podoliniec estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Stará Ľubovňa.
La urbo situas en maldekstra bordo de Poprad (rivero). La nomo signifas slovake urbo ĉe valo.
[redakti] Historio
La tataroj en 1241 detruis la sentinelejon por limgardado. Poste alvenis germanoj. La unua mencio devenis el 1244 en formo Podolin, kiu ricevis urban rangon havanta urbomurojn en 1292. Iam ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. En 1412 ĝi iĝis libera reĝa urbo, poste tuj Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 urboj:
| Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
| Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
| Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
| Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
En 1662 granda inundo, en 1684 incendio okazis. Ĝis 1919 la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento) en distrikto de Ólubló, poste al Ĉeĥoslovakio.
[redakti] Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Virga Maria el la 13-a j.c.
- katolika templo kaj klostro el 1651
- romanika kapelo omaĝe al Sankta Anna el la 13-a j.c.
- restaĵoj de urbomuroj
- urbodomo el la 16-a j.c.
- sonorilturo el 1659
- ĉefplaco kun loĝdomoj el la 17-a j.c.
- kapelo omaĝe al Nepomuka Sankta Johano el la 18-a j.c.
- sinagogo el la 18-a j.c.
[redakti] Famuloj
- Post eskapo en la preĝejo kaŝvivis Francisko Rákóczi la 2-a
- hungara verkisto Julio Krúdy frekventis mezlernejon, lia elstara romano estas "Fantomo de Podolin"
Ĝemelurbo estas
Rytro, Pollando.
| Regiono Prešov | |
|---|---|
| ▼ | |
|
Urboj kaj vilaĝoj en Distrikto Stará Ľubovňa (2+ 42) |
|
| ▼ | |
|
Čirč | Ďurková | Forbasy | Hajtovka | Haligovce | Hniezdne | Hraničné | Hromoš | Chmeľnica | Jakubany | Jarabina | Kamienka | Kolačkov | Kremná | Kyjov | Lacková | Legnava | Lesnica | Litmanová | Lomnička | Ľubotín | Malý Lipník | Matysová | Mníšek nad Popradom | Nižné Ružbachy | Nová Ľubovňa | Obručné | Orlov | Plaveč | Plavnica | Podolínec | Pusté Pole | Ruská Voľa nad Popradom | Stará Ľubovňa | Starina | Stráňany | Sulín | Šambron | Šarišské Jastrabie | Údol | Veľká Lesná | Veľký Lipník | Vislanka | Vyšné Ružbachy |
|
| ▲ | |
| Distriktoj de Slovakio | |
| ▲ | |
| Regionoj de Slovakio | |

