Nová Sedlica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nová Sedlica
hungare: Újszék, ukraine: Нова Седлиця, rutene: Новоселиця, pole: Nowa Sedlica
municipo
Chaloupka v Nové Sedlici.jpg
Domo en Nová Sedlica
Oficiala nomo: Nová Sedlica
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Bukovské vrchy
Rivero Zbojský potok
Situo Nová Sedlica
 - alteco 421 m s. m.
 - koordinatoj 49°02′30″N 22°30′45″E  /  49.04167°N, 22.5125°O / 49.04167; 22.5125 (Nová Sedlica)
Areo 32,806 km² (3 280,6 ha)
Loĝantaro 322 (31.12.2005)
Denseco 9,82 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Kremenec
Nacia parko Nacia parko Poloniny
Unua skribmencio 1630
Plej facila aliro al Stužica
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 68
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520551
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Situo en Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nová Sedlica
Retpaĝo: www.obecnovasedlica.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Vido al Nová Sedlica
Trilanda punkto sur monto Kremenec

Nová Sedlica (rutene Новоселиця (novoselicja), ukraine Novoselicja hungare Újszék) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas la plej orienta vilaĝo en Slovakio kaj ĝia teritorio najbaras kun Pollando kaj Ukrainio. La teritorio de vilaĝo kuŝas en distrikto Snina 43 km for de Snina, en la montaro Bukovské vrchy en la montara valkaldrono kune kun vilaĝo Zboj, kiu kuŝas pli sude, proksime de ĉefa montoĉenno de Karpatoj, kie kondukas slovak-pola limo. Tra la vilaĝo fluas rojo Zbojský potok, kiu elfontas sub la slovaka-pola limo sub la ĉefa karpata montspino. De okcidento staras monto Veľký Bukovec kaj oriente Kremenec je la slovaka-ukrainia-pola limoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1567. Ĝis jaro 1630 la vilaĝo estis konata sub nomo Rozdiel kaj apartenas origine al noblaj familioj de Humenné, poste al kelkaj aliaj noblaj familioj. En 1910 loĝis tie 685 da vilaĝanoj, plejparte rutenoj. Dum la 1-a mondmilito okazis tie gravaj bataloj. Ĝis Traktato de Trianon Újszék apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Origina ligna preĝejo de 18-a jarcento estis transmetita al Muzeo en Humenné. En vilaĝo estas kelkaj konsrtruaĵoj de popola arkitekturo. En la centro de vilaĝo staras ligna dometo kun pajla tegmento kiu estas preservita kiel memoraĵo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturrezervejo Stužica al kiu kondutas markita turista piedvojo.

Natur protektado[redakti | redakti fonton]

La parto de teritorio de vilaĝo estas en la Nacia parko Poloniny, kiu havas ĉi tie sian informacian centron kaj inkludas protektita teritorio:

La vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de NP.