Ľubotín
Ľubotín, hungare Lubotény [lubotEnj], rutene Люботин [ljubotin] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
| Ľubotín | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Stará Ľubovňa | |
| Poŝtkodo | 065 41 | |
| Aŭtokodo | SL | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1364 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°15′40″N 20°52′40″O / 49.26111°N, 20.87778°OKoordinatoj: 49°15′40″N 20°52′40″O / 49.26111°N, 20.87778°O | |
| Alto | 492 m s.m. | |
| Areo | 11 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Ľubotín situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Prešov-Stará Ľubovňa. La lasta urbo troviĝas je 23 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1330 en formo "Lubotin". En 1427 17 familioj pagis impostojn. En 1600 oni komputis tie 12 servutulajn parcelojn, lernejon, templon, paroĥon kaj muelejon. En 1787 473 vilaĝanoj loĝis en 59 domoj, en 1828 575 vilaĝanoj en 75 domoj. Ekde 1873 la loĝantoj uzas la trajnon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lubotény 626 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Héthárs, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ľubotín 1319 homoj, (1225 slovakoj, 78 ciganoj).
[redakti] Vidindaĵoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio