Kežmarok
| Kežmarok | ||
| hungare: Késmárk, germane: Käsmark, pole: Kiezmark | ||
| urbo | ||
|
Nova evangelia preĝejo en Kežmarok
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Kežmarok | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov | |
| Distrikto | Distrikto Kežmarok | |
| Historia regiono | Supra Hungarujo | |
| Parto de | Spiŝo | |
| Montaro | Altaj Tatroj | |
| Rivero | Poprad | |
| Situo | Kežmarok | |
| - alteco | 626 m s. m. | |
| - koordinatoj | 49°08′01″N 20°25′35″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.13361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.13361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 24,831 km² (2 483,1 ha) | |
| Loĝantaro | 17 013 (31.12.2007) | |
| Denseco | 685,15 loĝ./km² | |
| Orogenenezo montariĝo |
Belianské Tatry | |
| Unua skribmencio | 1251 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 060 01 | |
| Telefona antaŭkodo | +421-52 | |
| Aŭtokodoj | KK | |
| NUTS | 523585 | |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
| Nomo | Lignaj preĝejoj en slovaka parto de Karpatoj | |
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
| Jaro | 2008 (#32) | |
| Numero | 1273 | |
| Regiono | Eŭropo | |
| Kriterioj | iii, iv | |
|
Situo enkadre de Regiono Prešov
|
||
| Retpaĝo: www.kezmarok.sk | ||
Kežmarok, hungare Késmárk [kEŝmArk], germane Käsmark pole Kiezmark estas urbo en Slovakio.
Enhavo |
Situo [redakti]
Kežmarok situas ĉe bordo de rivero Poprad.
Historio [redakti]
La urbo estis loĝata dum la neolitiko. Ŝajnas, estis tie 3 setlejoj: ĉe maldekstra riverbordo "Szentmihály" hungara limgardejo, ĉe preĝejo omaĝe al Sankta Kruco "Starý Trh" slovaka-pola fiŝista vilaĝo, ĉe preĝejo omaĝe al Sankta Elizabeta saksa komunumo. La unua mencio devenis el 1251, kiam la saksoj alvenis. Ĝi urbiĝis en 1269, en 1368 jam estis muroj ĉirkaŭ la urbo, en 1656 ricevis rangon libera reĝa urbo. La husanoj en 1431 kaj 1441 iom detruis, tiam nuliĝis la aliaj du komunumoj. En la 16-a jarcento okazis militeto kontraŭ Levoča. Okazis incendioj en 1741 kaj 1787. En la 19-a jarcento oni okupiĝis pri teksaĵoj, drapo kaj lino. En 1910 loĝis en la urbo 6317 da homoj, (3242 germanoj, 1606 slovakoj kaj 1314 hungaroj). Ĝis 1919la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), kie estis distriktejo. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.
Vidindaĵoj [redakti]
- fortikaĵo el la 15-a jarcento
- gotika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco el 1486
- gotika urbodomo el 1461
- katolika preĝejo el 1748
- luterana gimnazio
- luterana ligna preĝejo el 1717, la plej granda ligna preĝejo de Slovakio
- nova luterana preĝejo el 1898
Ĝemelurboj [redakti]
Bochnia, Pollando
Gliwice, Pollando
Hajdúszoboszló, Hungario
Kupiškis, Litovio
Lanškroun, Ĉeĥio
Lesneven, Francio
Nowy Targ, Pollando
Příbram, Ĉeĥio
Weilburg, Germanio
Zgierz, Pollando
Famuloj [redakti]
- Emeriko Thököly naskiĝis en Késmárk en 1657
- Győző Bruckner hungara kemiisto naskiĝis en Késmárk
- Imre Kéry hungara kuracisto, akademiano naskiĝis en Késmárk
- Elemér Schulek hungara kemiisto, farmaciisto naskiĝis en Késmárk
- Nándor Filarszky hungara botanikisto naskiĝis en Késmárk