Příbram
| Příbram | |||
| germane: Pibrans | |||
| urbo | |||
|
Svatá Hora super Příbram kaj preĝejo de sankta Jakobo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Příbram | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Příbram | ||
| Administra municipo | Příbram | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Brdy | ||
| Konata loko | Svatá Hora | ||
| Rivero | Litavka | ||
| Situo | Příbram | ||
| - alteco | 502 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°41′18″N 14°00′33″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.68833 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.68833°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - situo | Třemošná | ||
| - alteco | 778 m s. m. | ||
| Areo | 33,41 km² (3 341 ha) | ||
| Loĝantaro | 34 752 (30.07.2010) | ||
| Denseco | 1 040,17 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1216 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 261 01 | ||
| NUTS 3 | CZ020 | ||
| NUTS 4 | CZ020B | ||
| NUTS 5 | CZ020B 539911 | ||
| Katastraj teritorioj | 10 | ||
| Partoj de urbo | 18 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 11 | ||
| Retpaĝo: www.pribram-city.cz | |||
Příbram estas urbo en la centra Bohemio, sudokcicente de la ĉefurbo Prago sur la orienta rando de la montetaro Brdy. La urbon trafluas rojo Příbramský potok kaj kaj post la urbo ĝi enfluas rivereton Litavka. Ĝi havas proksimume 37 000 loĝantojn. En la pasinteco tie oni minis plumbon kaj arĝenton, ekde 1948 uranon. Ĝian iaman ministan gloron atestas Minista muzeo Příbram. Origine etnobela rezidejo, en la 14-a jarcento dum regado de Johano de Luksemburgio ĝi estis rangaltigita je urbo, post 1513 je reĝa urbo pro la arĝent-minado. Sur monteto, kiu la urbon duoncirkle ĉirkaŭas, dominas konata pilgrimejo Sankta Monto (Svatá Hora) kun impona baroka klostro. Nekutima estas longa tegmentita ŝtuparego, kiu kunligas la urbon kun la surmontaj konstruaĵoj. Depost 1948 cedanta ekspluatado de arĝenta kaj plumba ercoj anstataŭis 50-jara grandprodukta minado de urania erco por Sovetunio, kiu postlasis oriente de Příbram multoble pli altajn amasojn da ŝutmontoj de ercaj forfalaĵoj ol la antaŭa kelkcentjara minado. La komplekso de minejoj uzis kiel laborfortojn prizonulojn kaj homojn punataj per deviga laboro pro sia opoziciado al la komunisma reĝimo.
Eksteraj ligiloj[redakti]
TTT-ejo de la urbo (en Esperanto)
|
|
|
|---|---|
|
Brod | Bytíz | Jerusalem | Jesenice | Kozičín | Lazec | Orlov | Příbram I | Příbram II | Příbram III | Příbram IV | Příbram V-Zdaboř | Příbram VI-Březové Hory | Příbram VII | Příbram VIII | Příbram IX | Zavržice | Žežice |
|

