Zaječov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaječov
municipo
Malsupra vilaĝplaco - la centro de Zaječov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zaječov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Hořovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro
Situo Zaječov
 - alteco 458 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 28″ N 13° 50′ 27″ O / 49.77444 °N, 13.84083 °O / 49.77444; 13.84083 (mapo)
Areo 22,25 km² (2 225 ha)
Loĝantaro 1 448 (2023)
Denseco 65,08 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 267 62 ĝis 267 63
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0202
NUTS 5 CZ0202 531995
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zaječov
Retpaĝo: www.zajecov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Zaječov estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Beroun, situanta proksimume 9 km sudokcidente de Hořovice. Vivas ĉi tie 1 448 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Těně, Olešná (distrikto Beroun), Malá Víska, Komárov kaj Jivina.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco estis sur la teritorio de la hodiaŭa Zaječov kelke da memstaraj domaroj, kiuj hodiaŭ kreas unu tutaĵon. Meze de la municipo troviĝas Monaĥejo Svatá Dobrotivá, kiu estis fondita jam en la jaro 1263 fare de Oldřich Zajíc z Valdeka. Municipo Kvaň, kiu estas ekde la jaro 1976 konsisto de Zaječov, dum la estiĝo de la monaĥejo jam ekzistis kaj ĝi estas do pli malnova ol la monaĥejo mem. En la fundamenta dokumento al la monaĥejo estas mencio, ke ĝo estos al la aŭgustenanoj dediĉita vilaĝo Kvaň kun kampoj, herbejoj kaj ĉio, kio apartenas al ĝi. Sed kiam Kvaň vere estiĝis, ne estas pruveble.

Historiaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni komencis nomi la municipon post aŭgustaj eventoj en la jaro 1968 Brežněves, unue moke, poste preskaŭ oficiale kaj kun fiereco, ĉar la lokaj loĝantoj preskaŭ tro fervore bonvenigis sovetajn okupantojn. La okupaciaj soldataroj al la zajeĉovanoj tiam komencis kunveturigi terpomojn el la kampoj, ripari maŝinojn aŭ konstrui vojon ĉirkaŭ la kooperativo. Pri tiu ĉi amikeco estiĝis en la jaro 1970 dokumenta filmo Srpnové pastorále.[1]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 003
18801 956
18901 927
19001 971
19102 001
19211 920
JaroLoĝantoj
19301 896
19502 576
19611 677
19701 565
19801 415
19911 359
JaroLoĝantoj
20011 345
20141 442
20161 422
20171 432
20181 434
20191 433
JaroLoĝantoj
20201 436
20211 445
20221 435
20231 448

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Vido al Zaječov el supra rando de la loka ŝtonminejo

Municipo Zaječov konsistas el tri partoj sur tri katastraj teritorioj:

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]